PMEG 2023

14.3.6. Ankau

Ankau montras, ke la afero ne estas sola, sed ke ghi aldonighas al aliaj jam menciitaj. Normale ankau staras ghuste antau tio, al kio ghi rilatas:

  • La balono jam delonge malaperis, kaj baldau malaperis ankau la botelo.FA3.112 Al la jam menciita balono, oni aldonas la botelon, kiu same malaperis.

  • Ankau shi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraulino.Rt.106 Vi ne estas la sola kun tiu nomo.

  • Ankau vi donu al mi vian helpon.Rt.38 Aliaj jam donis, nun donu vi.

  • Se vi prenis la violonon, prenu ankau la archon.PE.1075

  • Ankau al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurghon.Rt.41

  • Mi petas vin ankau poste prunti al mi.FE.14

  • Ankau hodiau mi ne ricevis ankorau lecionojn.M.19

  • La regho [...] ech ne permesis alporti al li manghajhon; kaj ankau dormi li ne povis.Dn.6

  • Li tre bele ludas violonon, kaj li ankau kantas bele.

  • Shia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ghi ankau ne prezentis iajn tro gravajn deklinighojn.M.26

Postmetita ankau «

La principo, ke ankau staru rekte antau tio, al kio ghi rilatas, estas bona ghenerala stila rekomendo, sed ghi ne estas absoluta regulo. En la Fundamento, che Zamenhof, kaj ankorau hodiau che multaj esperantistoj, ankau povas stari post la koncernata esprimo. Zamenhof ofte tiel uzis ankau, kiam ghi rilatis al persona pronomo, sed ankau en aliaj okazoj:

  • Ili ankau estas en la ghardeno.FE.16 Ili estas tie aldone al aliaj personoj.

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankau tre amas iliajn (infanojn).FE.18 Mi amas (iliajn infanojn) aldone al tio, ke sinjoro Petro kaj lia edzino amas (miajn infanojn).

  • Chiu sin enmiksas, chiu volas montri, ke li ankau estas sagha homo.Rz.10

  • Estis ankorau frue matene, kiam Johano vekighis. La vojkamarado ankau levighis.FA1.76

Tiun chi eblon oni tamen ne trouzu. Se estas risko de miskompreno, oni prefere rearanghu la frazon tiel, ke ankau staru antau la esprimo, al kiu ghi sence rilatas: Ankau ili estas en la ghardeno. ...ankau mi tre amas... ...ke ankau li estas sagha homo. ...Ankau la vojkamarado levighis.

Sed kiam ankau koncernas KI-vorton, estas preskau regulo, ke oni metu ankau poste, char KI-vortoj tre volas esti komence de sia frazo:

  • La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankau predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.OV.383 Ankau la patriotismo predikas amon.

  • Li staris do nun tie kun alia animo, kiu ankau volis eniri.FA3.151 Ankau la alia animo volis eniri.

Alie estas, se ankau rilatas al tuta subfrazo au tuta plurvorta esprimo, kiu komencighas per KI-vorto. Tiam oni nepre ne metu ankau post la KI-vorto: Li parolas ankau kiam li manghas. / La gramatikaj finighoj estas rigardataj ankau kiel memstaraj vortoj.FK.241

Emfaza akcentado «

En la parolo oni normale emfaze akcentas tiun frazparton, al kiu ankau rilatas, se ankau staras rekte antau ghi: Ankau mi amas vin. Emfaza akcento je mi. Sed se ankau staras post la koncernata frazparto, la emfaza akcento trafas anstataue ankau: Mi ankau amas vin. Emfaza akcento je ankau. Tia chi akcentado tamen ne sekvas devigajn regulojn, sed dependas de la preferoj de la parolanto.