PMEG 2023

14.3.7. Apenau

Apenau montras, ke estas nur tiom, certe ne pli, eble ech iomete malpli. Apenau staras kutime ghuste antau tio, al kio ghi rilatas.

Apenau povas rilati al kvanto au mezuro:

  • La enspezo de la abona mono kovras apenau duonon de la elspezoj.OV.126 La enspezoj atingas nur maksimume unu duonon de la elspezoj, certe ne pli.

  • Ili trovighis en malproksimeco de apenau kelke da pashoj de la shtuparo de la Sanktkruca preghejo.M.143 Certe ne estis pli granda distanco.

  • Shi aghas apenau dek kvin jarojn. Shi havas aghon de maksimume dek kvin jaroj, eble ech iomete malpli.

Apenau povas rilati al ago. Tiam apenau egalas al preskau ne, kaj apenau ne egalas al preskau:

  • La malfelicha imperiestro apenau povis spiri.FA2.30 Li preskau ne povis spiri. Nur malfacile li spiris.

  • Shajnis, ke shi apenau audas.BV.86Shajnis, ke shi preskau ne audas.

  • La pordisto [...] respondis kun apenau kashata malkontenteco.M.10

  • “Mi pensas, ke mi ghin ankorau iom memoras”, [...] “sed nur apenau[...].”BV.53

  • Apenau ne falshancelighis miaj piedoj, preskau elglitis miaj pashoj.Ps.73Preskau falshancelighis miaj piedoj...

Apenau kaj preskau «

Apenau kaj preskau estas similaj, sed ne samsignifaj.

Che kvantesprimoj apenau montras, ke certe ne estas pli, dum preskau esprimas, ke mankas iomete: Ghi estas apenau unu metron alta. = La alteco ne superas unu metron. Ghi estas preskau metron alta. = La alteco ne tute atingas unu metron.

Che agoj la diferenco inter apenau kaj preskau estas tre granda: Li apenau sukcesis envagonighi. Li ja sukcesis envagonighi (kvankam nur malfacile). Li preskau sukcesis envagonighi. Li finfine tamen devis resti sur la kajo.

Tempa apenau «

Apenau povas ankau esti enkondukilo de tempa subfrazo kun la signifo “tuj post kiam, preskau samtempe kiam”.