PMEG 2023

14.3.8. Do

Do montras, ke la dirajho iel estas konkludo au sekvo de antaua afero:

  • Vi vidas do,[...] ke vi ne devas kulpigi min.M.90

  • Mi finas do per la jenaj vortoj: [...]FAnt.49

  • Ha, kia fripono li do estas!Rz.70

  • Kartezio diris: Mi pensas, do mi estas.

Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas achetita de mi, sekve ghi apartenas al mi.FE.25

Do estas ankau uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Iafoje la konkluda signifo restas, alifoje la nuanco estas nur emfaza:

  • Kio do farighis kun la gesinjoroj?FA3.31

  • Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?M.31

  • Kial do ili manghas kaj mi ne manghas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankau? Chu ili ne estas tiaj samaj vojaghantoj kiel mi?Rz.27

  • Nu, venu do al mi post unu horo... bone?M.146

  • Nu, audu do, vi faru jenon: [...]Rz.18

PIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto estas demanda, kaj ne rilata: Rigardu tra la fenestro, kiu do trovighas tie....por vidi, kiu trovighas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro trovighanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed ankau konkluda do povas iafoje aperi che rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgrau do la vorteto kiu estas chi tie rilata, ne demanda.