PMEG 2023

33.7. Aliaj subfrazoj – apenau, dum, ghis, kvankam, kvazau, ol

Apenau «

Apenau plej ofte estas E-vorteca vorteto, sed ghi ankau povas esti enkondukilo de tempa subfrazo. Tiam apenau signifas “tuj post kiam” au “preskau samtempe kiam”. Tiaj apenau-frazoj staras chiam antau la cheffrazo:

  • Apenau shia patrino shin rimarkis, shi kriis al shi: “Nu, mia filino?”FE.21Tuj post kiam shia patrino shin rimarkis (preskau samtempe), shi kriis...

  • Apenau shi venis al la fonto, shi vidis unu sinjorinon, tre riche vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de shi trinki.FE.19

  • Apenau shi ektushis shian brakon, el la busho de Janjo elsaltis krieto de doloro.M.128

Alternative oni povas uzi apenau kiel E-vortecan vorteton en cheffrazo: Apenau shi ektushis shian brakon, kiam el la busho... La frazo kiam el la busho... estas nun tempa subfrazo.

Dum «

Dum enkondukas tempan subfrazon. Dum-frazo montras ion, kio dauras samtempe kun la cheffrazo. Oni uzas dum, se kaj la subfrazo kaj la cheffrazo estas pli-malpli dauraj, kaj dauras dum pli-malpli la sama tempo:

  • Unu el la vojaghantoj gardodejhoris, dum la aliaj dormis.FA1.143 La gardodejhorado dauris samtempe kiel la dormado.

  • Dum shi parolis, elfalis el shia busho multego da diamantoj.FE.17

  • Restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos.BV.68

Ofte dum-frazo montras ion, kio kontrastas al la cheffrazo. Tiam la tempodaura signifo povas malfortighi kaj iafoje preskau malaperi:

  • Dum interne chio kantadis kaj ghojadis, shi sidis malgaja en sia ghardeneto.FA1.93 La du agoj, kiuj ja estis samtempaj kaj dauraj, estis forte kontrastaj unu al la alia.

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankorau nun chiam mensoganto.FE.22 La du statoj estas ja samtempaj (kvankam la ago de la unufoja mensoginto okazis antaue), sed grava estas la kontrasto inter la unufoja mensogo kaj la chiama mensogado.

  • Dum la vizagho estis juna, fresha, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljunighinta.M.150 Gravas nur la kontrasto.

Dum estis komence nur frazenkondukilo. En la Fundamento ghi estas uzata nur tiel. Poste dum farighis ankau rolvorteto: Dum la manghado venas apetito.PE.612 Iuj volas uzi dum nur kiel rolvorteton, kaj ekuzas *dum (tio) ke* antau subfrazo. Tiamaniere ili forprenas de dum ghian originan rolon. Kial oni faru ion tian, estas nekompreneble.

Se ne estas tiel, ke ambau agoj estas dauraj, au se oni ne volas aparte montri daurecon, oni uzas rilatan kiam. Tiam la du agoj eble estas samtempaj nur momente: Kiam mi venis al li, li dormis.FE.20 Kiam oni estas richa [...], oni havas multajn amikojn.FE.16 Dum kaj kiam montras malsamajn nuancojn. Oni do ne uzu ambau samtempe. Ne diru: *Tio okazis, dum kiam mi loghis en Romo.* Diru ...dum mi loghis en Romo au ...kiam mi loghis en Romo, depende de la celita senco.

Ghis «

Ghis enkondukas subfrazon, kiu montras la tempan finpunkton de la cheffrazo. Kiam la ago de la ghis-frazo komencighas, la ago de la cheffrazo finighas:

  • Ili persekutos vin, ghis vi pereos.Re.28 Kiam vi pereos, finighos la persekutado.

  • Malghoje shi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marchoj, ghis shi venis al la granda arbaro.FA1.161 Kiam shi venis al la granda arbaro, chesis la irado.

  • Mi ne donos al vi manghi, ghis vi pagos por la antaua.Rz.22Mi donos manghi nur post kiam vi pagos por la antaua. La ne-donado de mangho chesos, kiam okazos la pago.

  • Ghi simile al birdo flugis alte en la aeron, ghis ghi fine tute malaperis for de la okuloj.FA2.33 La flugado ne vere chesis, sed nur shajnis chesi.

Ghis-frazo estas iafoje helpata de tiel longe en la cheffrazo:

  • Ili jam obstine celados al ghi chiam pli kaj pli kaj ne chesos en sia celado tiel longe, ghis ili la aferon atingos.FK.265

Ghis-frazo chiam montru ion pli-malpli momentan. Ne diru: *Mi restis, ghis li dormis.* Diru: Mi restis, ghis li ekdormis. Au: Mi restis, ghis mi vidis, ke li dormas. Au simile.

En tempa subfrazo estas superflue, ech evitinde, aldoni kiam post ghis. Ne diru: *Mi daurigos demandadi, ghis kiam vi respondos.* Diru simple: Mi daurigos demandadi, ghis vi respondos. Ghis estas mem frazenkondukilo, kaj ne bezonas helpon de kiam. Sed se temas pri demanda subfrazo, ghis kiam estas tute normala: Mi demandis, ghis kiam ili restos tie.

Povas shajni strange, ke oni uzu ghis kiam nur che demandoj. La klarigo estas, ke nedemanda ghis kiam estas tute alia frazkonstruo ol demanda ghis kiam. La simileco estas nur shajna. Antau nedemanda subfrazo ghis rilatas al la tuta subfrazo: Mi daurigos demandadi, ghis vi respondos.Mi daurigos demandadi ghis la tempo de via respondo. En demanda subfrazo tamen ghis rilatas nur al kiam: Mi demandis, ghis kiam ili restos tie.Mi demandis: “Ghis kiu tempo ili restos tie?” Che chi tia demanda subfrazo, kaj ghis kaj kiam estas nepre bezonataj por la signifo. Che tempa ghis-frazo kiam estas tamen tute superflua. Aldono de tia superflua kiam povus iafoje ech kredigi, ke temas pri demando, kvankam tiel tute ne estas.

Iuj erare aldonas ne en ghis-frazo (pro nacilingva influo), kio donas tute malghustan sencon. Oni erare diras ekz.: *Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ghis vi ne donos pruvojn.* La intencita senco estas, ke la ago “rifuzi kredi al viaj vortoj” chesos en la momento, kiam pruvoj ja estos donitaj. Oni do devas diri: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ghis vi donos pruvojn. Se oni uzas dum anstatau ghis, oni tamen uzu ne: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, dum vi ne donos pruvojn. La ago “rifuzi kredi al viaj vortoj” dauros dum tiu tempo, kiam vi ne donos pruvojn (ghis la momento, kiam vi ja donos pruvojn).

Ghis estas dekomence ne nur frazenkondukilo, sed ankau rolvorteto: Post la vespermangho niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ghis ilia domo.FE.18 Komparu kun dum, kiu komence estis nur frazenkondukilo.

Kvankam «

Kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras nesufichan kauzon au nesufichan malhelpajhon. Kvankam-frazo montras ion, kio ne sukcesas malhelpi la cheffrazan ideon:

  • Shi edzinighis kun sia kuzo, kvankam shiaj gepatroj volis shin edzinigi kun alia persono.FE.39 Shi ja edzinighis kun sia kuzo. La volo de la gepatroj ne povis malhelpi tion.

  • Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo.FE.35 Ni ja nomas ilin tolajho. La fakto, ke ili ne chiam estas el tolo, ne malhelpas tion.

Se kvankam-frazo staras komence, oni ofte por klareco uzas tamen en la cheffrazo:

  • Kvankam la pasintaj tagoj povis shin prepari al tia sorto, ghi tamen estis surprizo.M.111

  • Jes, iele tiel farighis, ke, kvankam shi estis bone edukita kaj bela, shi ne edzinighis.M.102 Shi ne edzinighis. Shia edukiteco kaj beleco ne povis malhelpi tion.

Neniam uzu sed (nek kaj) por helpi kvankam-frazon. Ne diru: *Kvankam mi ne volis tion, sed mi faris.* Diru: Kvankam mi ne volis tion, mi tamen faris. Au: Mi ne volis tion, sed mi tamen faris.

Oni ofte uzas mallongigitajn kvankam-frazojn, en kiuj la chefverbo kaj ankau aliaj aferoj mankas. Iafoje tiaj kvankam-frazoj apenau shajnas esti subfrazoj plu:

  • Kvankam blinda kaj maljuna, li en la dauro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton.OV.247Kvankam li estis blinda kaj maljuna...

  • La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaue.M.198...kvankam shi ne faris tiel koleran mienon kiel antaue.

  • Nun nia urbo jam trankvilighis, kvankam ankorau ne tute.L1.102...kvankam ghi ankorau ne tute trankvilighis. La urbo ankorau ne vere tute trankvilighis, sed tio ne malhelpas, ke ni tamen diru, ke ghi trankvilighis.

  • Per la larmoj, kiuj antau momento forte, kvankam silente fluis el shiaj okuloj, shi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj.M.143...kvankam ili fluis silente... La mallongigita kvankam-frazo staras en pozicio, en kiu la plena kvankam-frazo apenau povas trovighi.

  • La larghaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo.M.194...kun plendo profunda, kvankam ghi estis muta.

  • Ghi [= la desegnajho] prezentis belan, kvankam malgrandan artajhonM.68Ghi prezentis artajhon, kiu estis bela, kvankam ghi estis malgranda.

Kvankam tre similas al malgrau. La diferenco estas, ke kvankam enkondukas subfrazon, dum malgrau estas rolmontrilo, kiu staras antau O-vorta au O-vorteca frazparto: Ili rifuzis helpi, kvankam mi petegis.Ili rifuzis helpi malgrau mia petego.

Sed ankau malgrau povas enkonduki subfrazon kun helpo de ke au tio ke: Ili rifuzis helpi malgrau (tio), ke mi petegis. La esprimo malgrau (tio) ke estas malpli kutima, kaj tial pli emfaza ol kvankam.

Ekzistas ankau la ech pli forta esprimo spite ke, kiu montras intencan kontraustaron: Ili rifuzis spite ke mi petegis. Vidu ankau la rolvortajhon spite al. Ankau ech + se povas iafoje havi similan signifon. Ech + se montras, ke estus surprize, se la afero ne povus malhelpi: Ili rifuzus, ech se mi petegus.

Noto: En la frua tempo Zamenhof uzis kvankam kiel E-vortecan vorteton en cheffrazo: Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaue sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras.FA1.108Kvankam li estis konvinkita, ke... Tiu stranga uzo nun tute malaperis.

Kvazau «

Kvazau = “tiel kiel estus se”. Kvazau povas enkonduki subfrazon, kiu montras fantazian komparon:

  • Tie ili sidis kune, kvazau ili estus gefianchoj.FA3.50Ili sidis kune tiel, kiel estus, se ili estus gefianchoj. Ili ne estis gefianchoj, sed shajnis tiel.

  • Li estis ankau bona homo, sed tiel kolerighema, kvazau li havus en si pipron kaj tabakon.FA1.21 Li ne havis en si pipron kaj tabakon. Nur shajnis tiel.

  • Shi kuris al li renkonte, kvazau shi volus lin kisi. Shi tion ne faris, sed shi preskau jam estis faronta tion.FA3.59

  • La chielo aspektis, kvazau ghi estus balaita.FA3.26

  • Estas al mi kvazau mi songhus.BV.84

Kvazau-frazo estas ofte helpata de tia, tiel, tiamaniere au tiumaniere en la cheffrazo:

  • Mi havas tian senton kvazau mi kisus mian patrinon!FA2.26Mi havas tian senton, kian mi havus, se mi kisus mian patrinon.

  • Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazau tio okazus nun antau iliaj okuloj.FA2.149

  • Dum momento shi iris tiamaniere, kvazau shi ne scius bone, kien shi iras.M.184

En chi tiaj kvazau-frazoj Zamenhof ofte uzis la realan modon (verbon kun AS, IS au OS): De li iras tia odoro, kvazau li jhus eliris el brandfarejo.Rz.8 Tio ne estas erara, char jam kvazau montras la imagecon sufiche klare. Oni uzu tamen normale la imagan modon, US-formon. Sed, se kvazau-frazo iel redonas ies penson, tiam oni plej ofte ja uzu la realan modon. Tiam temas pri nerekta parolo, en kiu oni chiam uzu la verboformon de la iama penso au diro: Shi havis la senton, kvazau tio estas shia arbo.FA3.46

Kvazau ofte rolas kiel E-vorteca vorteto (kiu tute ne enkondukas subfrazon). Tiam oni normale uzas nur la realan modon: Li parolis kvazau robote.

La vorteto kvazau aperis nur en 1889. Tial en la unua tempo (kaj ankorau iafoje post 1889) oni uzis kiel se (iafoje solan kiel) por enkonduki nerealecajn subfrazojn:

  • Estis al shi, kiel se ambauakra glavo trairus tra shia delikata korpo.FA1.97...kvazau ambauakra glavo trairus...

  • Shi rigardadis la vizaghon de la fratino, kiel se ghi estus la vizagho de chiela anghelo.BV.35...kvazau ghi estus la vizagho...

Tia uzo de kiel (se) nun malaperis. Oni uzas chiam kvazau. Sed oni ja povas iafoje uzi kiel antau se-frazo, kiu montras ion eblan, ion teorian. Tio estas alia signifo, por kiu oni ne povas uzi kvazau: Li sentis tian doloron, kiel se iu estas pikata de najlo. Oni komparas kun afero, kiu ja iafoje okazas. Oni uzas la realan modon (AS-finajhon). Kvazau ne estas ebla. En tiaj frazoj oni povas ankau uzi kiam anstatau se. Komparu kun: Li sentis tian doloron, kvazau li estus pikata de najlo. La komparo estas fantazia, neniu lin pikas per najlo. Tial oni uzas kvazau kun imaga modo (US-finajho).

Ol «

Ol povas enkonduki tempan subfrazon, se antau la subfrazo staras la vorteto antau:

  • Antau ol li atingis sian celon, la suno subiris.FA2.12Pli frue ol tiam, kiam li atingis...

  • Antau ol vi venos al mi, li diros al mi la veron.FE.24Pli frue ol tiam, kiam vi venos al mi...

  • Mi ne manghos, antau ol mi diros mian aferon.Gn.24Mi ne manghos pli frue ol tiam, kiam mi diros mian aferon.

Ol plej ofte montras komparojn kunlabore kun pli au alia. Ankau en antau ol temas pri komparo. Oni komparas du tempojn. Unu el tiuj tempoj estas pli frua, do antaua.

Logike oni povus ankau uzi antau kiam, same kiel oni uzas post kiam. Alternative oni povus same logike uzi post ol anstatau post kiam. Sed jam delonge estas kutimo uzi antau ol kaj post kiam. Ambau estas logikaj. Logikaj estus ankau antau ke (= antau tio ke), kaj post ke (= post tio ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antau ol kaj post kiam, char ili estas plej facile komprenataj ghuste pro sia kutimeco.

Se la cheffrazo kaj la subfrazo havas la saman subjekton, oni povas anstatau subfrazo uzi antau ol + I-verbon.

Ol ankau povas enkonduki subfrazon, en kiu kiom estas subkomprenata.