PMEG 2023

12.3.6.2. Dum

Dum montras tempodauron, = “en la dauro de”. Dum staras antau tempa au aga esprimo:

  • Tondroj bruadis dum la tuta nokto.FA1.77

  • Shi ne shancelighis kiel antau kelke da horoj, ne pushighis je la krutaj shtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron.M.194

  • Dum multe da semajnoj la suno lumas chiutage apenau kelke da horoj.M.200

  • Estis tie tiel lume, preskau kiel dum la tago.M.200

  • Dum la vojo Klaro parolis al Marta.M.104 La vorto vojo normale ne estas aga au tempa, sed chi tie ghi reprezentas iradon lau vojo.

Legu pri la diferenco inter dum kaj tempa en. Legu ankau pri tempa tra, kaj tempa por.

Frazenkondukilo «

Dum estas ankau frazenkondukilo: Forghu feron dum ghi estas varmega.PE.525 Tio estas ech la origina uzo de dum. Komence dum tute ne estis uzata kiel rolvorteto.

Vortfarado «

  • Dume = 1. “Dum tiu tempo”: Mi iros ghin akiri en la urbo! dume sidu iom che mia malsana infano!M.198 2. “Provizore, ghis pli ghusta tempo”: La verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke ghi iom post iom eliru ankau en aliaj lingvoj.OV.156 3. “kontraste al tio, kontraue”: La ekposedo de chio tio chi [= verboformoj en naciaj lingvoj] postulas inferan paciencon [...]. Dume lingvo arta anstatau tiu chi tuta hhaoso [...] donas al vi sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”.FK.272