PMEG

12.3.6.1. Anstatau

Anstatau montras ion, kies rolon plenumas io alia, au ion, en kies loko estas io alia. Anstatau havas do iaspecan nean valoron:

  • Anstatau kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Li ne donis kafon, sed ja teon. La rolon de kafo (kiel trinkajho) plenumis teo.

  • Abraham iris kaj prenis la virshafon, kaj oferis ghin kiel bruloferon anstatau sia filo.Gn.22 Li ne oferis sian filon, sed virshafon.

  • Marta ekrigardis chirkauen per okuloj, en kiuj anstatau la antaumomenta malghojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco.M.119 Antaue estis malghojeco kaj laceco en la okuloj. Nun estis tie energio kaj esploremo.

  • Kiam mortis Jobab, ekreghis anstatau li Hhusham el la lando de la Temananoj.Gn.36

  • Shi anstatau dezirata laboro ricevis almozon!M.192

  • Anstatau matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze.M.64 Mi ne plu hejtados matene, sed tagmeze.

  • Anstatau chia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.M.24 Shi ne donis veran respondon, sed kapskuo servis kiel respondo.

Antau ke-frazo «

Oni uzas anstatau ankau antau ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Chu mi ne helpu vin, anstatau tio, ke vi sola faru la tutan laboron? Nun la intenco estas, ke vi sola faru la tutan laboron. Chu ne anstatau tio mi helpu vin?

Iafoje oni forlasas tio:

  • Anstatau ke chiu lernas diversajn lingvojn, chiuj ellernadu unu saman lingvon.FK.263

Antau I-verbo «

Ofte oni metas anstatau antau I-verbo.

Anstatau + aliaj rolmontriloj «

Anstatau estas iom aparta rolmontrilo, ke ghi fakte tute ne montras frazrolon! Ghi nur montras, ke io alia plenumas la rolon de la afero, sed chu tiu transprenita rolo estas rolo de subjekto, objekto au ia komplemento, tion anstatau tute ne montras. Kutime la kunteksto montras, al kia frazrolo la anstatau-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la anstatau-esprimo:

  • Li faris tion pro shi anstatau pro mi. Se oni dirus anstatau mi, shajnus, ke li anstatauas min kiel aganton, ke li faris tion anstatau tio, ke mi farus tion. Pro montras, ke mi ludas rolon de “kauzo”, kaj ke shi anstatauas min en tiu rolo.

  • Chiun, kiu [...] petos ion de ia dio au homo anstatau de vi, ho regho, oni jhetu en kavon de leonoj.Dn.6 Sen de shajnus, ke la petanto anstatauas vin kiel petanton, ke li petus anstatau tio, ke vi petus.

  • Petro batis Paulon anstatau Vilhelmon.LR.69 = Petro batis ne Vilhelmon, sed Paulon. Komparu kun: Petro batis Paulon anstatau Vilhelmo. = Ne Vilhelmo, sed Petro batis Paulon.

  • Ili veturis al Londono anstatau al Bath. Se oni scias, ke Bath estas urbo, oni bone komprenas la frazon ankau, se oni dirus simple anstatau Bath, sed se oni ne scias, chu Bath estas urbo au eble persono, oni povus pensi, ke ili veturis tien anstatau tio, ke ia sinjoro Bath veturus tien.

  • Neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstatau per literoj ordinaraj.LR.47 La aldonita per shajnas superflua, char literoj ordinaraj apenau povus ludi alian rolon ol rimedo chi tie.

Aldonajn rolmontrilojn oni uzu nur kiam tio estas bezonata por klareco. Plej ofte simpla anstatau sufichas. Komparu kun krom.

Tradicie oni klarigas tion chi per subkomprenata I-verbo: ...anstatau fari tion pro mi. ...anstatau peti de vi... ...anstatau bati Vilhelmon. ...anstatau veturi al Bath. ...anstatau skribi per literoj ordinaraj.

Anstatau anstatau «

La radiko VIC havas en prefikseca uzo signifon similan al anstatau. Oni tial proponis vice al au vic’ al kiel alternativon al anstatau. Vic’ al estas farita lau la modelo de dank’ al. Kvankam tiuj alternativoj estas sufiche tuj kompreneblaj, ili ne farighis popularaj. Normale oni uzu anstatau, sed almenau en poezio oni ja povas provi vice al au vic’ al.

Zamenhof uzis kelkfoje pro anstatau anstatau.

Vortfarado «

  • Anstataua = “tia, ke ghi servas (au povas servi) anstatau io, surogata”: Rompighis unu el la radoj de nia auto, kaj ni devis almeti la anstatauan radon.

  • Anstataue = “anstatau tio”: Li ne donis al mi kafon. Anstataue li donis teon.

  • Anstataui = “esti (servi, roli...) anstatau io”: Ne tiel baldau ankorau trovighos persono, kiu volus kaj povus min anstataui en la diversaj multaj laboroj por nia afero.OV.126 (= ...povus servi anstatau mi...) La patro kaj la fratoj anstatauis al shi la okulojn [...], ke shi povis pensi, ke shi vidas per propraj okuloj.FA3.116 (Ili servis kiel shiaj okuloj.)

  • Anstatauigi = “meti ion anstatau io alia, doni al io la rolon de io alia”: Chiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstatauigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton.M.89

Ne konfuzu anstataui kaj anstatauigi. Ambau estas objektaj verboj, sed tio, kio anstatauas, mem servas anstatau io. Tio, kio anstatauigas, metas ion anstatau io alia.