PMEG 2023

12.3.5.3. Ghis

Limo de movo «

Ghis montras lokon, kiun ia movo atingas, sed ne pasas:

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ghis ilia domo.FE.18 Post alveno al ilia domo niaj fratoj ne plu akompanis ilin.

  • Li klinighis ghis la tero.FA2.99

  • Ghis chi tie aliru, sed ne plu.Ij.38

  • Ghis kie ni iros hodiau?

  • De supre ghis malsupre la kastelo estis fendighinta.FA2.67

  • Starigu nun la kaldronon kaj plenigu ghin per akvo ghis la rando.FA3.137

  • La fraulineto rughighis ghis la haroj kaj oreloj.M.175

Limo sen movo «

Ghis ankau povas montri limon de spaco, tereno au simile:

  • La tuta Sundo ghis la Sveda bordo estas kovrita de glacio.FA2.109 La sveda bordo estas limo de la glacio.

  • Chapo el ursa felo sidis sur lia kapo ghis sub la oreloj.FA1.181 La rando de la chapo trovighis sub la oreloj.

  • En forte pluva autuna tago li piede ekiris la vojon. [...] malseka ghis la hauto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon.FA3.59 La hauto estis limo de la malseko en liaj vestajhoj.

  • Ghis la arbaro estas sufiche malproksime.FA3.56

Tempo «

Ghis ofte montras tempon, kiun io atingas, sed ne pasas:

  • Mi laboras chiutage de frua mateno ghis malfrua vespero.L1.73 Post malfrua vespero mi ne plu laboras.

  • Jhuru al mi fidelecon kaj obeadon ghis la morto!Rt.30 Nur post la morto povas chesi via fideleco kaj obeado.

  • Mi eltenos ghis la fino.Rt.115

  • Ili trinkis ghis malfrue en la nokto.FA1.17

  • Nu, atendu ghis morgau.FA1.154

  • Ghis (la) revido! au simple Ghis (la)! ≈ Ghis nia venonta revido mi memoros vin!

  • Ghis kiam vi rifuzos humilighi antau Mi?Er.10Ghis kiu tempo vi daurigos rifuzi... Rimarku, ke ghis antau demanda kiam estas bona uzo, dum ghis antau nedemanda kiam-frazo estas malbona.

Speciala uzo de tempa ghis estas montrado de lasta tempo por fini taskon. Tiam ghis signifas “ne pli malfrue ol”. La montrita tempo estas mem inkluzivita, sed post ghi estos tro malfrue:

  • La tuta traduko estu nepre preta ghis la fino de Majo.OV.563...preta ne pli malfrue ol la fino de Majo. Estu preta devas chi tie komprenighi kiel farighu preta, estu pretigita. Chi tia uzo de ghis estas speciala konvencio. Se tiu konvencio ne ekzistus, oni komprenus, ke la traduko restu preta ghis la fino de Majo, post kiam ghi chesu esti preta.

  • Ghi devis esti preta ghis sabato, kaj tio ne estis tre facila. Kiam ghi estis preta estis jam ghuste sabato.FA1.199 Li do sukcesis pri la tasko.

  • Pro kelkaj kauzoj la angla eldono ne povis esti preta ghis hodiau.OV.488 Oni ne sukcesis ghis tiu tempo.

  • Chiu, kiu deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol ghis la 1-a Decembro 1895 [...] raporton.OV.200 Chi tie Zamenhof esprimis dufoje la saman sencon. Oni povus au forigi ne pli malfrue ol, au anstatauigi ghis per N-finajho.

Ankau estas eble uzi antau en chi tiaj frazoj, sed tiam la montrita tempo ne estas inkluzivita: Ghi devas esti preta antau sabato. Sabate estos jam tro malfrue. Komparu ankau kun tempa por.

Atingo de mezuro, grado, nivelo, stato «

Ghis povas montri ian mezuron, gradon, nivelon au staton, kiun io atingas:

  • Per konkura marchando la prezo falis ghis tri bacoj.Rt.18

  • Longigu Dio la vivon ghis ekstrema mezuro!Rz.90

  • Shi forigu la malchastecon de sia vizagho kaj la adultemecon de siaj mamoj, por ke Mi ne senvestigu shin ghis nudeco.Hsh.2

Ekstremo sur skalo «

Ghis povas montri unu ekstremon de ia skalo au hierarkio, dum de montras la alian ekstremon:

  • Precipe shi amis la rozojn, kaj tial shi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaghaj, simple odorantaj, ghis la plej belaj luksaj rozoj.FA3.24 Shi havas chiujn specojn, sovaghajn, luksajn, kaj chiujn aliajn specojn inter tiuj du ekstremoj.

  • Ne plu estos loghanto en ghi: de homo ghis bruto chio forighos kaj foriros.Jr.50 Chiuj homoj, chiuj brutoj, kaj chio alia inter tiuj du limoj, forighos kaj foriros. Oni subkomprenas ian hierarkion de homoj kaj brutoj.

  • Ekzistas ankau [...] lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 ghis 50 centimoj por ekzemplero.OV.163 La plej malalta prezo estas 15 centimoj, la plej alta estas 50, sed ekzistas ankau prezoj inter tiuj du ekstremoj. En chi tiaj esprimoj oni ofte forlasas de: Ili kostas 15 ghis 50 centimoj(n).

Legu pli pri de kaj ghis rilate al nombraj kaj kvantaj vortoj.

Ghis inkluzivas «

Esprimo kun ghis normale inkluzivas ankau la ghis-aferon. Se iu petas, ke oni nombru de 1 ghis 5, oni diru: 1, 2, 3, 4, 5 (la kvino estu inkluzivita). Iafoje por emfazi la inkluzivan signifon oni povas aldoni la vorton inkluzive: Ili loghas en apartamentoj 101 ghis 150 inkluzive. Oni povus ankau uzi ghis kaj kun: ...en apartamentoj 101 ghis kaj kun 150.

Se iam oni volus ekskluzivi la ghis-aferon, oni povus aldoni ekskluzive: Ili kostas de 10 ghis 20 dolarojn ekskluzive. (La plej alta prezo estas 19,99 dolaroj.) Tiaj esprimoj estas tamen tre malofte bezonataj.

Frazenkondukilo «

Ghis estas ankau frazenkondukilo. Tiam ghis rilatas al tuta frazo: Mi ploris, ghis mi endormighis.FA1.229

Vortfarado «

  • Ghisi = “diri ghis (la revido)!, adiaui”: Post la kongreso chiuj ghisis, kaj iris hejmen.

  • Ghiso = “eldiro de la frazo ghis (la revido)!”: Sekvis ghisoj kaj kisoj. Poste chiuj foriris.