PMEG 2023

12.3.7. Rolvortajhoj

Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto au N-finajho. La tuto estas kiel unu rolmontrilo. Ofte povas ech shajni, kvazau la E-vorto mem estus rolmontrilo. Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortajhoj. Chi tie aperos nur kelkaj ekzemploj, char la rolvortajhoj estas tre multaj, kaj oni povas libere formi novajn. La signifo de rolvortajho chiam estas komprenebla el ghiaj partoj.

Rolvortajhoj kun de «

Ekzistas tre multaj esprimoj, kiuj konsistas el E-vorto + de:

  • Meze de = “en la mezo de”: Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj.FA4.79En la mezo de la arbaro... Similaj estas komence de (= “en la komenco de”), fine de (= “en la fino de”), ene de (= “en la eno de” = “en”), interne de (= “en la interno de”) kaj ekstere de (= “ekster”).

  • Oriente de = “che la oriento de, che la orienta flanko de”: Ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jerihho.Js.4...che la oriento de Jerihho. Rimarku, ke temas pri loko ekster Jerihho. Ne temas pri la orienta parto de Jerihho. Similaj estas okcidente de (= “che la okcidento de, che la okcidenta flanko de”), norde de, sude de, dekstre de, maldekstre de, flanke de, ambauflanke de, supre de kaj sube de. Se oni celas enan parton, oni uzu en la oriento de, oriente en, en la okcidento de, okcidente en k.t.p.: Mongulujo estas norde de Chinujo, sed Interna Mongolujo estas en la nordo de Chinujo (norde en Chinujo). Mongolujo estas sendependa lando, sed Interna Mongolujo estas parto de Chinujo.

  • Okaze de = “en okazo de”: Okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro nian koran gratulon.OV.404

  • Pere de = “per helpo de, per uzo de, per interveno de, per intera rimedo, danke al helpo de”, k.s.: Pere de konatoj mi povis komuniki kun shi. / La libro estis tradukita en la francan pere de la angla. Oni tradukis el angla traduko, ne el la origina lingvo.

  • Kauze de estas alternativo al pro = “el la kauzo de”: Ni ofte farighas furioj kauze de nia dezirego de amo.M.2 Simila estas sekve de.

  • Escepte de estas alternativo al escepta krom = “kun la escepto de”: Mi shatas chiujn el ili escepte de Karlo. Ankau escepte + N-finajho estas ebla.

  • Inkluzive de = “kun la enkalkulado de”: Ili pagis chion inkluzive de loghado kaj manghado. La malo estas ekskluzive de.

Vidu ankau fare de.

Rolvortajhoj kun al «

Multaj rolvortajhoj konsistas el E-vorto + al:

  • Fronte al estas alternativo al unu signifo de kontrau = “kun la fronto (antaua flanko) direktita al”: La domo staras fronte al la stacidomo. Simila estas vidalvide al.

  • Konforme al estas alternativo al lau = “en maniero, kiu konformas al”: Chio farighas nur konforme al la sagha arangho de Dio!FA3.144

  • Responde al = “kiel respondo al”: Responde al via afabla invito mi devas informi, ke mi bedaurinde ne povas partopreni en la kongreso.

  • Rilate al estas alternativo al simpla al, kiam temas pri agmaniero, kiu direktighas al io: Ili chiuj kondutis tre serveme rilate al shi.FA1.37 Pli ofte oni uzas rilate + N-finajhon.

  • Spite al estas simila al malgrau, sed montras intencan kontraustaron = “kiel spitado al”: Tion chi mi devas, spite al la diablo!Rt.40 En la komenco spite estis fakte vera rolvorteto (kun E-finajho!): Se ili [...] spite chiuj argumentoj [...] tamen elektus ian alian lingvon, tiam kontrau tio chi protestus la vivo mem.FK.269 (En la Fundamento la radiko SPIT estas tradukita kiel rolvorteto.) Sed tiu stranga uzo jam delonge malaperis. Oni diru spite al chiuj argumentoj au spite chiujn argumentojn. Nur antau ke-frazo spite ankorau povas shajni kiel rolvorteto. Spite ke tre similas al kvankam kaj malgrau (tio) ke.

Legu ankau pri (mal)proksime al/de, pri dank’ al, kaj pri vic’ al.

Rolvortajhoj kun kun «

Kelkaj rolvortajhoj konsistas el E-vorto + kun:

  • Kompare kun = “en komparo kun”: Vi chiuj kompare kun mi estas ja nur mizeraj kanajloj!FA3.15

  • Kune kun estas emfaza varianto de kun: La fundamento devas resti severe netushebla ech kune kun siaj eraroj.FAnt.45

Rolvortajhoj kun N-finajho «

Rolvortajhoj, kiuj devenas de objekta ago, povas konsisti el E-vorto + N-finajho. Ankau en rolvortajhoj, kiuj ne devenas de objektaj agoj, oni ofte uzas N-finajhon:

  • Koncerne ...N estas alternativo al pri = “kiam la afero koncernas ...N”: Ghi tamen ne havis malbonajn intencojn koncerne la malgrandan knabinon.FA2.61

  • Responde ...N = responde al: Responde vian leteron mi sendas la jenan bildkarton esperante, ke ghi plachos al vi.

  • Inkluzive ...N = inkluzive de: Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ghin al David, ankau siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.Sm1.18 La malo estas ekskluzive ...N.

  • Rilate ...N estas pli ofta ol la samsignifa rilate al: Restas al mi nur diri al vi adiau kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.M.59

  • Escepte ...N estas ebla alternativo al la pli ofta escepte de: Escepte la lastan chapitron mi tre shatis la libron.

Novaj rolvortetoj? «

Plurfoje aperis la ideo, ke oni povus transformi rolvortajhojn en verajn rolvortetojn jene: flanke de la domo *flank la domo*, rilate al tio *rilat tio*. La kialo estas la shajna simileco kun: apud la domo apude de la domo, k.t.p. (kie la vortkreado tamen estas inversa, oni faris rolvortajhon el rolvorteto). La tuta ideo estas nura fantazio. Ekzistas nenia eblo tiel krei rolvortetojn el ordinaraj radikoj. Krome levighas la demando, chu elparoli *rílat* lau la baza akcentoregulo au *rilát* kvazau estus apostrofita O-vorto.

Legu tamen pri la neoficiala rolvorteto *far*, kiu fakte estas kreita tiamaniere.