PMEG 2023

12.3.6.6. Malgrau

Malgrau montras ion, kio devus malhelpi, sed kio tamen ne sukcesas malebligi la aferon:

  • Chiuj sukcesoj de Esperanto venis de tio, ke ni chiam staris forte, malgrau chiuj ventegoj.L2.92 Chiuj ventegoj ne sukcesis malebligi, ke ni staris forte.

  • Post mia forveturo li, malgrau sia malbona farto, veturis ankau Bruselon.OV.247 La malbona farto ne sukcesis malebligi la veturon al Bruselo.

  • Se mi ne scius, ke malgrau via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin.M.46 La ventanimeco ne estas suficha kialo por nomi lin malbona knabo.

  • Miaj tieaj enspezoj [...] ne sufichis malgrau mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado!L1.113 Oni povus supozi, ke pro la modesta vivado la enspezoj sufichos, sed tiel ne estis.

  • Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgrau chio... mi ne povas... ne, mi ankorau ne povas! Adiau!M.172 Eble mi devus toleri ankau ofendojn, sed mi tamen ne povas tion fari. Malgrau chio ricevas sian signifon de la kunteksto, ekz. “malgrau chiuj supozoj”.

Malgrau tio ke «

Oni povas uzi malgrau ankau antau ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:

  • Li forveturis malgrau tio, ke mi malpermesis tion. Tio, ke mi malpermesis forveturadon, ne povis malhelpi, ke li forveturis.

Malgrau (tio) ke tre similas al kvankam.