PMEG 2023

19. Neoficialaj vortetoj

Krom la oficialaj vortetoj ekzistas ankau neoficialaj vortetoj. Iuj estas tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novajhoj, kiujn oni nepre evitu.

Neoficialaj rolvortetoj «

Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton, sed tio estas nur malfacile ebla (same kiel en aliaj lingvoj). Jen sekvas tamen klarigoj de kelkaj neoficialaj rolvortetoj, kiujn oni povas de tempo al tempo renkonti:

Cis «

Cis = “sur tiu chi flanko de, maltrans”: Ili loghas cis tiuj montoj.Ili loghas sur tiu chi flanko de tiuj montoj (proksime de ni). La rolvorteto cis estas malmulte uzata en la praktiko. Oni diru chi-flanke de, sur tiu chi flanko de au eventuale maltrans. Teorie oni povus uzi direktan N-finajhon post cis, same kiel post trans: La malamika armeo venis cis la limriveron....sur nian flankon de la limrivero.

Cis estas pli ofta en vortfarado: cisalpa = “chi-flanka de la Alpoj”, cis-danube = “chi-flanke de Danubo”, Cisganga Hindujo = “tiu parto de Hindujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango” (la nomoj Cisganga Hindujo kaj Transganga Hindujo montras europan perspektivon, sed Esperanto estas tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankau trovighas en propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu ghin kiel parton de la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun “trans”: CiskejoTranskejo (bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj trovighas respektive sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbutenotransbuteno (hhemiaj kombinajhoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj malsamflanke de centra strukturo).

*Far* «

*Far* estas uzata de iuj esperantistoj anstatau de por montri aganton che agaj O-vortoj au che pasivaj participoj: Morgau okazos akcepto de la urbestro. *Morgau okazos akcepto far la urbestro.* Shi estas amata de chiuj.FG.54 *Shi estas amata far chiuj.*

De havas multajn signifojn, kaj iafoje konfuzo efektive povas estighi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto): Morgau okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la tradukon de Hamleto fare de Zamenhof. Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas ghin al *far*.

Lau la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de. *Far* estus do rekte erara che pasiva participo. (Aldono de fare che pasiva participo ne estas eraro, sed estas preskau chiam superflua.) Rilate al agaj O-vortoj *far* ne estas rekte erara, sed tamen superflua kaj evitinda aldonajho al la lingvo. La okazoj, kiam de efektive povas kauzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu por montri aganton la esprimon fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por chiuj esperantistoj. Ghuste char fare de estas tiel malofte bezonata, ghi ne estas tro longa.

Fri «

Fri estas komerca fakvorto. Ghi montras, ke prezo au pago inkluzivas ion, ekz. transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno....inkluzive pagon por transporto ghis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dogano....inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvajho. En ordinara lingvajho oni prefere montru la signifon klare per pluraj vortoj.

*Grau*° «

El la rolvorteto malgrau oni plurfoje proponis krei la vorteton *grau*° = “mal-malgrau” (kvazau malgrau havus la prefikson MAL). *Grau*° povus signifi ekz. “dank’ al”, sed ghi ne estas praktike uzata.

*Na*° «

*Na*° estas eksperimenta rolvorteto, kiu montras rektan objekton. La intenco estas, ke oni uzu *na* en tiaj okazoj, en kiuj estas malfacile, nekonvene au ech neeble uzi la ordinaran objektan finajhon N. Tiuj, kiuj uzas *na*, uzas ghin precipe antau ne-Esperantaj propraj nomoj kaj alispecaj fremdaj vortoj. Oni uzas *na* ankau antau mallongigoj, citajhoj kaj Esperantaj vortetoj, kiuj ne akceptas N-finajhon: *Por tekstoredaktado Unikode kau Esperante, mi rekomendas na UniRed.* *Multaj jam konas na babilejo.org.* *Tion mi konfirmis konsultante na PIV.* *La china nomo de Esperanto signifas na “mondlingvo”.* *Mi shatas na ambau.* *Tiom da homoj faras na tiom da strangajhoj.* *Na pli da informoj oni povas trovi tie.* La precizaj manieroj uzi *na* tre varias. Chiuokaze *na* estas reformpropono evitenda. Komparu kun simila uzo de je.

Diversaj neoficialaj vortetoj «

Iafoje oni renkontas la sekse neutralan triapersonan homan pronomon ri°. Iuj ech elpensis la apenau uzatan inan multe-nombran pronomon *ishi*°, kiu do estas ina versio de ili, kiu tamen ne estas vira, sed chiam sekse neutrala.

Oni proponis kaj ankau iomete ekuzis sepen kaj sis° anstatau la nombraj vortetoj sep kaj ses.

Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj nepre evitendaj.

Por distingi unu specialan sencon de la tabelvorto kiel, oni proponis la tabelvortecan vorton *estiel*. Ghi apenau estas uzata.

Anstatau la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men*, kiu iel trovighas kashite en la vorteto almenau, sed *men* ne enuzighis. Ankau aperis diversaj proponoj por anstataui malplej, kiuj chiuj same malsukcesis. Oni restu che la klaraj malpli kaj malplej.

Anstatau supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili estas uzataj nur iafoje en (eksperimenta) poezio. SOR tamen enuzighis anstataue kiel ordinara radiko: sori = “suprenflugi”.

Anstatau la esprimo kaj/au estas proponita la vorteto *kau*°. Ghi ne farighis ghenerale uzata.

La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.

Krome ekzistas multegaj neoficialaj ekkriaj vortetoj.

Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazau industrie. Ili ne komprenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuzighas en la lingvon. Ne multe gravas, chu proponata vorteto estas teorie bona au ne. Plej vershajne ghi chiuokaze ne popularighos.

Nomoj de fremdaj literoj «

Por unuj fremdaj literoj oni chiam uzas plene esperantigitajn nomojn, ekz. Y = ipsilono, kaj X = ikso. Sed multaj aliaj estas kutime nomataj per nur duone esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn vortetojn.

Grekaj literoj «

La grekaj literoj nomighas: alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, tau, upsilon°, fi, hhi, psi, omega (ankau aliaj variantoj ekzistas). Oni ankau povas ilin plene esperantigi kun O-finajhoj, ekz.: alfo°, beto°, gamo°, delto, epsilono, zeto°, eto°, teto°, joto, kapo°, lambdo, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roto°, sigmo°, tauo°, upsilono°, fio°, hhio°, psio°, omego.

Hebreaj literoj «

La hebreaj literoj nomighas: alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, hhet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, samehh°, ain°, pe°, cadi°, kof°, resh°, shin°, tav°.

Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kvantonombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.

Tononomoj «

Tiel nomataj solfeghaj tononomoj estas senfinajhaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol, la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto chefe la alfabetan sistemon de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, char ghi estas pli facile lernebla. La solfeghaj tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj lingvoj uzas la tononomon H anstatau B (kaj B anstatau B bemola). En Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ekzistas ankau specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*°, *Ais*°, *Bes*°, *Bis*°, *Ces*°, *Cis*°, *Des*°, *Dis*°, *Es*°, *Eis*°, *Fes*°, *Fis*°, *Ges*°, *Gis*°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be°, B di° k.t.p.

Ne-esperantigitaj nomoj «

Propraj nomoj (kaj aliaj fremdaj vortoj), kiuj ne estas plene esperantigitaj iasence estas neoficialaj O-vortecaj vortetoj, char ili povas roli O-vortece sen O-finajho, sed praktike ili pli similas al ordinaraj radikoj, char temas pri tute malfermita klaso de vortoj.