PMEG 2024
40. Gramatiko en la Fundamento
La libro Fundamento de Esperanto estas la bazo de Esperanto. Ghi enhavas chapitron kun la nomo Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto en Kvin Lingvoj. Tiu chapitro enhavas la famajn 16 regulojn. Estas ofta miskompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj estas multege pli granda. Ech estas 17 reguloj jam en la Fundamenta Gramatiko, char ghi komencighas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita. Krome en la parto Ekzercaro trovighas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj, kaj per ekzemploj.
La Fundamenta Gramatiko estas tamen la plej grava gramatika regularo de Esperanto. Ghi estas la bazo de chiuj aliaj reguloj. La teksto povas tamen en kelkaj lokoj shajni konfuzita el vidpunkto de moderna lingvoscienco. Oni memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradicia stilo, kaj tute el europa vidpunkto. Por ghuste kompreni la tekston oni ne nur devas havi gheneralajn sciojn pri europaj lingvoj, sed oni devas ankau konsideri, ke la tiutempa lingvoscienco estis malpli evoluinta ol la nuntempa. Oni devas kompreni la regulojn lau la tiutempa stilo de klarigoj. Por ghuste kompreni estas ofte absolute necese kompari kun la praktikaj ekzemploj en la Ekzercaro. Oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan au logikecan sistemon de aksiomoj, char tiel ili ne estis verkitaj.
La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento estas en la lingvoj franca, angla, germana, rusa kaj pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fundamenta Krestomatio trovighas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio, kvankam grava, ne estas oficiala leghodona versio, kiel la versioj en la Fundamento.
La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj trovighas aferoj, kiuj mankas en aliaj. La Esperanta versio, kiu sekvas chi-poste, estas kunmetajho de la kvin nacilingvaj tekstoj. Ghi enhavas chiujn regulojn, reguletojn, komentojn kaj ekzemplojn de chiuj kvin versioj de la Fundamenta Gramatiko, krom la instruoj pri elparolo, kiuj estas chi tie forlasitaj. La vortelekto estas grandparte bazita sur la Esperanta versio en la Fundamenta Krestomatio. La nacilingvaj versioj enhavas ankau nacilingvajn tradukojn de Esperantaj ekzemploj. Tiuj estas forigitaj krom en du lokoj (reguloj 3 kaj 16).
Por tiuj, kiuj volas detale studi la diferencojn inter la kvin versioj, ekzistas en la naua kaj deka eldonoj de la Fundamento aldonajho nomata Kompara Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Tie estas detale montrite, kio trovighas en kiu versio. Oni ankau povas legi la Fundamenton en la Reto.
Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko «
GRAMATIKO «
A) ALFABETO «
A a, B b, C c, CH ch, D d, E e, F f, G g, GH gh, H h, HH hh, I i, J j, JH jh, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, SH sh, T t, U u, U u (uzata en diftongoj), V v, Z z.
Rimarko 1: La litero u estas uzata nur post vokaloj.
Rimarko 2: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ch, gh, hh, jh, sh, u, povas anstatau ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.
B) PARTOJ DE PAROLO «
1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por chiuj genroj, kazoj kaj nombroj.
Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la germana, franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajhon, povas tute ghin ne uzi.
2. Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finighon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, au aliaj prepozicioj lau la senco. Ekz. radiko patr, la patr|o, al la patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j.
3. Adjektivoj estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel che substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej. Post la komparativo la vorto “que” (france), “than” (angle), “als” (germane), “чѣмъ” (ruse), “niż” (pole) tradukighas per ol, kaj post la superlativo la vorto “de” (france) tradukighas per el. Ekz. pli blank|a ol negh|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el chiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n.
4. La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), nau (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finighon a; por la multiplikaj – la sufikson obl; por la frakciaj – on; por la kolektivaj – op; por la distribuaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin|cent tri|dek tri (533); kvar|a, unu|a, du|a; unu|o, cent|o; sep|e, unu|e, du|e; tri|obl|a; kvar|on|o, du|on|o; du|op|e, kvar|op|e; po kvin.
5. La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, shi, ghi (por bestoj au ajhoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finigho a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel che substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.
6. Verbo ne estas shanghata lau personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o far|as, ili far|as.
Verbaj formoj: «
a) La tempo prezenca finighas per as; ekz. mi far|as.
b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is.
c) La tempo futura per os: ili far|os.
ch) La modo kondicionala per us: shi far|us.
d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u.
e) La modo infinitiva per i: far|i.
Participoj (kaj gerundioj):
Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla au adjektiva, kaj la nedeklinaciebla au adverba.
f) La participo aktiva prezenca finighas per ant: far|ant|a, far|ant|e.
g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e.
gh) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.
h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e.
hh) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e.
i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.
Chiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca au preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio che la pasivo estas de. Ekz. shi est|as am|at|a de chiu|j (participo prezenca: la afero farighas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).
7. Adverboj estas formataj per aldono de e al la radiko. Gradoj de komparado estas la samaj kiel che adjektivoj. Ekz. mi|a frat|o pli bon|e kant|as ol mi.
8. Chiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.
C) GHENERALAJ REGULOJ «
9. Chiu vorto estas legata, kiel ghi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.
10. La akcento estas chiam sur la antaulasta silabo.
11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la chefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|)1. La gramatikaj finighoj estas rigardataj ankau kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ship|o estas formita de: vapor, ship kaj o (finigho de la substantivo).
1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al chiuj facile trovi en la vortaro la ghustan sencon de chiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ghian plenan signifon, sen ia ajn antaua studo de la gramatiko.
12. Se en frazo estas alia nea vorto, la vorto ne estas forlasata. Ekz. mi neniam vid|is, mi nenio|n vid|is.
13. En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finighon de la akuzativo. Ekz. kie vi est|as?, tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as?, tie|n (al tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.
14. Chiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu fiksas ghian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. ghoj|i je tio, rid|i je tio, enu|o je la patr|uj|o, mal|san|a je la okul|o|j.
La klareco neniel suferas pro tio, char en chiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ghi sankcion; en la internacia lingvo chiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.
Anstatau la prepozicio je oni povas ankau uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencajhon.
15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen shangho, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finighojn de tiu chi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed che diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senshanghe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivajhojn el tiu chi lasta lau la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.
16. La finigho o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstatauataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Shiller’ (Schiller) anstatau Shiller|o; de l’ mond|o anstatau de la mond|o; dom’ anstatau dom|o.
Gramatikaj instruoj en la Fundamenta Ekzercaro «
Nomoj de la literoj: a, bo, co, cho, do, e, fo, go, gho, ho, hho, i, jo, jho, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, sho, to, u, uo, vo, zo.FE.1
Anstatau “ci” oni uzas ordinare “vi”.FE.16
La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj au objektoj konataj. Ghia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj au poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, char ghi estas oportuna sed ne necesa. Anstatau “la” oni povas ankau diri “l’” (sed nur post prepozicio, kiu finighas per vokalo).FE.27
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco au la klareco postulas, oni povas ankau preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ghia gramatika finigho. Ekzemploj: skribtablo au skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu dauras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporshipo (= shipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanghi, tagmanghi, vespermanghi; abonpago (= pago por la abono).FE.27
Chiuj prepozicioj per si mem postulas chiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankau diras: “la birdo flugis en la ghardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj “ghardenon”, “tablon” staras tie chi en akuzativo ne char la prepozicioj “en” kaj “sur” tion chi postulas, sed nur char ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaue en la ghardeno au sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ghi de alia loko flugis al la ghardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ghardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finighon “n” tute egale chu ia prepozicio starus au ne. — Morgau mi veturos Parizon (au en Parizon).FE.28
Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion “je”. Sed estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte. Anstatau la vorto “je” ni povas ankau uzi akuzativon sen prepozicio. — Mi ridas je lia naiveco (au mi ridas pro lia naiveco, au: mi ridas lian naivecon). — Je la lasta fojo mi vidas lin che vi (au: la lastan fojon). — Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. — Mi sopiras je mia perdita felicho (au: mian perditan felichon). — El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, chu ghi postulas post si la akuzativon (t. e. chu ghi estas aktiva) au ne, ni povas chiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstatau “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion chi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri chiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.FE.29
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. — La montritajn nau vortojn ni konsilas bone ellerni, char el ili chiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn au rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon “ch”, ni ricevas vortojn komunajn: chia, chial, chiam, chie, chiel, chies, chio, chiom, chiu. Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton “chi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu chi (au chi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie chi au chi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, chiama, kioma, tiea, chi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).FE.30
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaue sin trovis vino, au kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. — Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kushis sur drapo, au kiu estas uzata por drapo).FE.32
“Da” post ia vorto montras, ke tiu chi vorto havas signifon de mezuro.FE.32
La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. — Mi volonte plenumis lian deziron.FE.42