PMEG 2023

41. Parencoj kaj familianoj

La sekva prezento montras per fantazia ekzemplo, kiel oni esprimas diversajn parencajn rilatojn en Esperanto. La ekzemplo ne elcherpas la eblojn plene. Ankorau pli da vortoj estas fareblaj per diversaj afiksoj kaj afiksecaj elementoj.

La familio de Nino kaj Antono «

  • Supre estas pli aghaj parencoj, malsupre pli junaj.

  • La strekoj montras rilatojn inter gepatroj kaj iliaj infanoj.

  • Chiuj virinaj nomoj chi tie finighas per ...ino. Chiuj aliaj nomoj estas viraj. La nomoj estas tiel elektitaj por klareco, sed ne ekzistas regulo, ke virinaj nomoj finighu per ...ino.

Antono kaj Nino estas geedzoj. Li estas shia edzo, kaj shi estas lia edzino. Ili estas geedzighintaj. Li estas edzighinta al shi, kaj shi estas edzinighinta al li.

Antono kaj Nino havas du infanojn, Ernestino kaj Vilhelmo. Antono kaj Nino estas la gepatroj de tiuj chi infanoj. Antono estas ilia patro, kaj Nino estas ilia patrino. La infanoj nomas Antonon Pachjo, kaj ili nomas Ninon Panjo. La karesnomoj Pachjo kaj Panjo kaj aliaj chi-postaj voknomoj estas faritaj per la sufiksoj CHJ kaj NJ. Vilhelmo estas filo de Antono kaj Nino, kaj Ernestino estas ilia filino. Vilhelmo kaj Ernestino estas iliaj gefiloj.

Antono havas fraton, Hugo, kaj fratinon, Mesalino. Antono, Hugo kaj Mesalino estas gefratoj. Antono nomas Hugon Frachjo, kaj li nomas Mesalinon Franjo. Nino havas fratinon, Karolino, kaj fraton, Teodoro. Ne ekzistas specialaj vortoj por montri, chu frato au fratino estas pli au malpli agha. Je bezono oni diru simple pli agha fratino, malpli agha frato k.s. Sed pli agha frato au fratino eble povas nomi sian pli junan fraton au fratinon frateto kaj fratineto.

Antono havas unu onklon, Petro (frato de lia patrino). Li nomas lin ochjo Petro, au simple Ochjo. Antono estas nevo de Petro. Nino havas unu onklon kaj du onklinojn, Ludoviko (frato de shia patrino), Florino (fratino de shia patrino), kaj Anghelino (fratino de shia patro). Shi estas ilia nevino. Ili estas shiaj geonkloj. Shi nomas la onklinojn onjo Florino kaj onjo Anghelino, au simple Onjo. Nino kaj shiaj gefratoj, Karolino kaj Teodoro, estas genevoj de siaj geonkloj.

Nino havas du avojn, Adamo (la patro de shia patro) kaj Danielo (la patro de shia patrino). Shi nomas ilin Aveto, Avchjo au simile. Nino ankau havas du avinojn, Jozefino (la patrino de shia patro) kaj Kolombino (la patrino de shia patrino). Shi nomas ilin Avineto, Avinjo au simile. Nino estas nepino de Adamo, Jozefino, Danielo kaj Kolombino, kaj ili estas shiaj geavoj.

Antono estas nepo de Karlo kaj Esperino (la gepatroj de lia patrino). Liaj aliaj geavoj ne estas montritaj. Antono kaj liaj gefratoj, Hugo kaj Mesalino, estas genepoj de siaj geavoj.

Ernestino kaj Vilhelmo (la infanoj de Antono kaj Nino) estas pragenepoj (pranepino kaj pranepo), de Adamo, Jozefino, Danielo, Kolombino, Karlo kaj Esperino. Adamo estas unu el la praavoj de Ernestino kaj Vilhelmo, kaj Esperino estas unu el iliaj praavinoj.

Jakobo estas edzo de Hugo. Ili edzighis kaj daure loghas en lando, en kiu samseksaj edzighoj (kaj ankau samseksaj edzinighoj) estas oficiale rekonataj.

Antono havas bopatron, Johano (la patro de lia edzino). Li ankau havas bopatrinon, Adelino (la patrino de lia edzino). Ili estas liaj bogepatroj. Li estas ilia bofilo. Nino estas bofilino de Paulo kaj Meluzino (la gepatroj de shia edzo).

Antono havas du bofratinojn, Karolino (fratino de lia edzino) kaj Katarino (edzino de frato de lia edzino). Li ankau havas tri bofratojn, Teodoro (frato de lia edzino), Nikodemo (edzo de lia fratino), Jakobo (edzo de lia frato). Ne ekzistas speciala vorto por la parenceco inter Johano kaj Paulo, au inter Meluzino kaj Adelino, kvankam iliaj infanoj estas geedzighintaj unu al la alia.

Nino estas pranevino de Nikolao (frato de unu el shiaj geavoj), kaj de Klaudino (fratino de alia el shiaj geavoj). Nikolao estas praonklo de Nino, kaj Klaudino estas praonklino de Nino.

Nino havas du gekuzojn, Felikso kaj Frino (infanoj de shia onklino Anghelino). Felikso estas shia kuzo, kaj Frino estas shia kuzino. La infanoj de Nino (Ernestino kaj Vilhelmo) estas duarangaj gekuzoj de Georgo, la filo de Felikso, char iliaj gepatroj estas gekuzoj. Tomaso kaj Sabino estas bogekuzoj, char lia onklino estas edzino de shia onklo.

Paulo, la patro de Antono, estas edzighinta dufoje. Lia dua edzino, Malvino, estas duonpatrino (vicpatrino) de Antono, Hugo kaj Mesalino, la infanoj de lia unua geedzigho. Antono estas duonfilo (vicfilo) de Malvino, kaj Mesalino estas shia duonfilino (vicfilino). Roberto estas duonfrato de Antono, kaj Evelino estas lia duonfratino. Ili havas nur unu el siaj gepatroj komuna. Ankau Malvino estas edzinighinta dufoje. Shia dua edzo, Paulo, estas duonpatro (vicpatro) de Mikelo, la filo de shia unua geedzigho (kun Filipo). Antono estas duonfrato (vicfrato) de Mikelo, kaj Mesalino estas duonfratino (vicfratino) de Mikelo. Ili havas neniun el siaj gepatroj komuna. Ne ekzistas speciala esprimo por Filipo, kiu ech ne estas rigardata kiel familiano.

Legu pli detale pri prefikseca uzo de DUON kaj VIC en parencovortoj.

Seksa signifo de parencovortoj «

La vortoj edzo, patro, filo, frato, onklo, nevo, avo, nepo kaj kuzo estas viraj. Por la respondaj inaj parencoj oni devas uzi la sufikson IN. Se oni parolas pri ambau seksoj, oni devas uzi la prefikson GE.

Esperanto en sia tradicia formo ne provizas rimedon por esprimi tiujn parencorilatojn en parolado pri neduuma homo (kiu estas nek viro, nek virino, au estas sekse ambigua), char tradicie mankis konscio pri la ekzisto de tiaj homoj. Krome la tradicia Esperanto ne ebligas prisilenti la sekson che chi tiaj parencorilatoj. Kelkaj opinias tion ghena kaj tial eksperimente ekuzas novajn sekse neutralajn parencovortojn.

La vortoj parenco, infano kaj familiano estas sekse neutralaj. Se oni volas aparte montri inan sekson, oni povas uzi la sufikson IN. Se oni volas aparte montri viran sekson, oni povas uzi la vorton vira, au la radikon VIR prefiksece. Oni ankau povas uzi la prefikson GE, se oni volas emfazi, ke temas pri ambau seksoj.

Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.