PMEG 2023

35.3. Esperantigitaj nomoj

Kiam oni esperantigas propran nomon, oni povas fari tion parte au plene. Oni povas ekz. transskribi la nomon per Esperantaj literoj konservante laueble la originan elparolon. Oni ankau povas transskribi uzante nur tipe Esperantajn kombinojn de literoj kaj sonoj. Au oni povas plene esperantigi kun nur Esperantaj sonkombinoj kaj kun Esperantaj finajhoj. Chi tie estos klarigoj chefe pri plene esperantigitaj nomoj.

Plene Esperantajn formojn povas elparoli chiu, kiu lernis Esperanton. Oni ne bezonas sciojn de aliaj lingvoj. Tiaj nomoj estas ankau senprobleme uzeblaj kun chiaj Esperantaj finajhoj. Plene esperantigitaj nomoj estas do utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas la eblo elparoli la nomon, kaj la eblo uzi ghin libere en chiaj frazoj. Sed se nomo ne estas tre konata, tiam plene esperantigita formo ne estas chiam rekonebla.

Legu ankau pri la uzo de la che propraj nomoj.

Kutimaj esperantigoj «

Oni kutimas plene esperantigi chiujn nomojn de landoj, nomojn de monde au Esperante konataj urboj kaj montoj, nomojn de historiaj personoj, kaj nomojn de internaciaj aferoj, ekz. maroj kaj riveroj, kiuj fluas tra pluraj landoj. Uzi ne-esperantigitajn formojn por tiaj aferoj estas iafoje preskau eraro, alifoje nur malrekomendinde:

  • Moçambique (afrika lando) Mozambiko

  • New York (usona urbo) Nov-Jorko

  • Beijing (chefurbo de Chinio) Pekino

  • Boulogne-sur-Mer (grava urbo por Esperanto) Bulonjo-che-Maro

  • Caesar (imperiestro de la roma regno) Cezaro

  • Kongzi (china filozofo) Konfuceo

Ofte ech ne ekzistas alternativo al la Esperanta formo, char la afero ne apartenas al certa lando au lingvo, ekz.: Afriko (kontinento), Pacifiko (oceano), Gango (rivero).

N-finajho che esperantigitaj nomoj «

Plene esperantigitaj nomoj kun O-finajho ricevas N-finajhon lau la ordinaraj reguloj:

  • Mi konas Johanon.FE.8 La propra nomo Johano rolas kiel objekto.

  • Mi vojaghas en Hispanujon.FE.26 La landnomo Hispanujo ricevas N-finajhon por direkto.

Se plene esperantigita nomo konsistas el pluraj sinsekvaj O-vortoj, ekzemple persona nomo plus familia nomo, kaj se la nomo devas havi N-finajhon, tiam oni aldonas N-finajhon al chiu el la O-vortoj:

  • Al s-ro D. shajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alta ol Jesuon Kriston.OV.329 La duvorta nomo Jesuo Kristo rolas kiel objekto.

  • Tiu konsilisto jhus che la Patriarhha mortigis Michjon Berliozon.

Se parto de nomo estas ne-esperantigita, ne estas necese aldoni N-finajhon al tiu nomparto: Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski.OV.365 La tuta nomo Jozefo Wasniewski rolas kiel objekto, sed la fina parto, la ne-esperantigita familia nomo, aperas sen N-finajho.

Sur kio bazi esperantigon? «

Multaj nomoj havas diversajn formojn en diversaj lingvoj, precipe nomoj de lokoj. Kiam oni kreas Esperantan formon, estas rekomendinde deiri de la plej internacie konata formo, au almenau de formo tre konata internacie. Uzi nur loke konatan formon kiel bazon, ne estas eraro, sed povas esti strange en internacia lingvo.

Ekz. estas preferinde uzi la formon Kazablanko° por la granda havenurbo en Maroko, char ghi estas tutmonde konata kiel “Casablanca”. Surbaze de la araba nomo “ad-Dar al-Bayda” oni kreis la alternativan formon *Daralbajdo*°, kiu estas malrekomendinda, char internacie malpli rekonebla.

Alia ekzemplo estas la lando Finnlando. En la tuta mondo ghi estas konata sub diversaj variantoj de tiu nomo. Nur en Finnlando mem kaj en kelkaj najbaraj landoj ghi havas alian nomon. Tiu nomo donis la alternativon *Suomio*, kiu estas tute maltauga en internacia lingvo. (Cetere la finnaj esperantistoj mem preferas la nomon Finnlando.) Simile evitinda estas *Nipono* anstatau la normala Japanujo (au Japanio).

Tamen ne ekzistas devigaj reguloj, kiel elekti bazon de esperantigo. En chiu okazo oni elturnighu en oportuna maniero. Ne ekzistas ghenerala principo, kiu povas decidi en chiu okazo.

Se jam ekzistas tradicia Esperanta formo, oni nepre ne provu shanghi ghin sen tre forta motivo. Ekz. la chefurbo de Pollando nomighas en Esperanto dekomence Varsovio. Tio eble ne estas la plej internacia formo, sed shangho al ekz. *Varshavo*° estus tute senutila rompo kun la tradicio. La lando Kimrujo havas en Esperanto nomon, kiu bazighas sur tute neinternacia formo, sed oni ne provu ghin shanghi, char ghi estas firma parto de la Esperanta tradicio.

Virinaj nomoj «

Multaj pensas, ke virinaj nomoj sonas strange kun O-finajho pro influo de diversaj lingvoj, en kiuj O estas vira finajho, kaj A estas ina. Tial oni ofte uzas virinajn nomojn kun A-finajho, kvankam ili estas O-vortoj. Tio estas tute bona, se la nacilingva formo finighas per A, char oni povas rigardi la nomon kiel ne-esperantigitan. Sed uzi Esperantan A-finajhon en vorto, kiu el chiuj vidpunktoj estas O-vorto, estas stranga rompo de la simpla Esperanta gramatiko.

La Fundamento uzas virinajn nomojn kun O-finajho. Tion oni rigardu kiel modelon. Sed uzado de A-finajhoj en virinaj nomoj estas tamen tre disvastighinta, kaj pluraj gravaj libroj instruas tion. Tial oni devas tian uzadon almenau toleri, kvankam ghi estas fremda al Esperanto.

Iuj volas chiam uzi la sufikson IN en esperantigitaj virinaj nomoj, sed tio normale ne estas necesa. La Fundamento enhavas interalie la virinajn nomojn Mario, Klaro, SofioFE.38 kaj AnnoFE.36, kiuj ne havas sufikson. Sed oni ja povas uzi IN por fari Esperantajn virinajn nomojn. Ekz., se nacilingva nomo ekzistas en du variantoj, unu vira kaj unu ina, oni povas uzi IN en la virina formo, sed oni ankau povas fari tute apartan virinan nomon sen sufikso, au oni povas lasi la nomon en origina formo. Jen kelkaj ekzemploj de virinaj nomoj:

  • Anna AnnoFE.36, au ne-esperantigite Anna.

  • Maria MarioFE.38, au Mariino (char ekzistas ankau vira nomo Mario), au ne-esperantigite Maria.

  • Elisabeth ElizabetoFE.36, sed multaj diras Elizabeta.

  • Myriam Miriamo, sed prefere ne *Miriama*, char en neniu lingvo tiu nomo havas finan A.

  • Yosiko Joshiko. Ne *Joshika*. Kiam jam la nacilingva formo finighas per O, estus vere strange shanghi al A.