PMEG 2023

38.3.6. GE

GE = “ambau seksoj”. GE estas uzata che viraj kaj sekse neutralaj vortoj por doni al ili ambauseksan signifon.

Legu ankau pri la sufikso IN, kaj pri prefikseca VIR. GE povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj PRA.

Paroj «

GE plej ofte montras paron:

  • patro gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)

  • edzo geedzoj = edzo kaj lia edzino

  • fiancho gefianchoj = fianchino kaj shia fiancho

  • mastro gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro

  • cikonio gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro

  • doktoro gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o

Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambau estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenau uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.

Grupo de parencoj «

GE ankau estas uzata che parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambau seksoj:

  • frato gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)

  • filo gefiloj = filo(j) kaj filino(j)

  • nevo genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)

Ambauseksa grupo «

GE estas ankau uzata pli ghenerale por montri, ke ambau seksoj cheestas en grupo:

  • knabo geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)

  • lernanto gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj

  • samideano gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj

  • doktoro gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj

  • homo gehomoj = homoj el ambau seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)

Se vorto per si mem estas neutrala, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambau seksoj cheestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.

Rilatas al ambau seksoj «

Malofte GE aperas antau io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambau seksojn, ofte kun sherca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:

  • lernejo gelernejo = lernejo por ambau seksoj

  • sola gesolaj = solaj kiel paro

Modernaj komprenoj pri seksa varieco «

Al la konsideroj pri la lingva esprimado de sekso aldonighis lastatempe (eble ekde la jaro 2010) tio, ke iuj homoj identighas kiel sekse neduumaj, do nek kiel viroj, nek kiel virinoj (au eble kiel sekse ambiguaj). Tial povas estighi duboj pri tio, kiel interpreti la prefikson GE, kies tradicia signifo “ambau seksoj” antausupozas la ekziston de precize du seksoj. Sub chi tiaj shanghighintaj cirkonstancoj, la interpreto de GE kiel “pli ol unu sekso” shajnas esti kiel eble plej konforma kun la tradicia kaj Fundamenta signifo de GE: Mi renkontighos kun du geamikoj. Temas pri unu amikino kaj unu neduuma amiko.

Legu ankau pri la proponita neduuma sufikso IP° kaj la sekse neutrala unu-nombra pronomo ri°.

GE-vortoj estas normale multe-nombraj «

GE-vorto kun O-finajho povas normale esti nur multe-nombra, char devas esti pli ol unu persono por ke ambau seksoj (au pli ol unu sekso) povu cheesti. Sed oni iafoje provas strechi la signifon de GE al la simila signifo “iu ajn sekso”. Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = “patro au patrino (au neduuma persono en tia parenco-rilato)”, geedzo = “edzino au edzo (au neduuma persono en tia rilato)”. Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ghin nelogika kaj neregula. Chiuokaze tia uzo de GE estas tute nebezonata che radikoj, kiuj estas sendube sekse neutralaj: *gehomo*, *geinfano*.

Tiaj shanghoj de la origina senco de GE ne estas senproblemaj. Vorto kiel gefiloj tradicie estas komprenata kiel duseksa grupo (almenau unu filo kaj almenau unu filino). Sed la novstila gefiloj, kiu simple estas la multe-nombra formo de gefilo, estas sekse neutrala. En tia grupo eble estas nur filinoj, au eble nur filoj. Do la propono, se konsekvence aplikata, efektive kondukas ne nur al aldono de nova maniero uzi GE, sed ankau al shangho de la signifo de chiuj ghisnunaj vortoj kun GE.

Krome, lau la tradicia signifo de GE, GE-vorto kun alia finajho ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = “decido de ambau gepatroj (pri infano)”. Se temus pri decido de nur unu el la gepatroj, oni tradicie dirus patrina decido au patra decido (au decido de unu el la gepatroj). Sed se oni konsekvence aplikus la proponon uzi vortojn kiel gepatro en sekse neutrala maniero, tio kondukus al signifoshangho ankau che vortoj kiel gepatra, kiu tiam povus rilati al nur unu el la gepatroj: Ekzemple gepatra decido povus tiam signifi “decido de unu el la gepatroj”.

Pro chi tiuj kialoj oni povas kritiki tian unu-nombran uzon de GE kiel reforman au ech kontrau-Fundamentan.

Iuj anstataue provas enkonduki tute novajn sekse neutralajn vortojn, ekz. parento por “patro/patrino”. Vidu ankau la sufikson ICH°.

Ordinara radiko «

  • geo = paro (vira kaj ina homoj au bestoj)

  • gea = rilata al ambau seksoj

Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.