PMEG 2024

38.3.5. EKS

EKS = “iam antaue estinta, ne plu oficanta, ne plu tia”. EKS estas uzata precipe che profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankau che alispecaj vortoj:

  • regho → eksregho = persono, kiu antaue estis regho, abdikinta regho

  • ministro → eksministro = persono, kiu antaue estis ministro

  • edzo → eksedzo = persono, kiu antaue estis edzo

  • (ge)edzighi → eks(ge)edzighi = rompi, chesigi (ge)edzecon

  • amiko → eksamiko = persono, kiu antaue estis amiko

  • kolonio → ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendependighis

  • moda → eksmoda = ne plu moda

Kastrita besto «

Che besta vorto EKS havas la specialan signifon “kastrita”:

  • bovo → eksbovo = kastrita bovo

  • virkato → eksvirkato = kastrita virkato

  • chevalino → ekschevalino = kastrita chevalino

Vidu ankau la neoficialan sufikson UK.

Ordinara radiko «

  • eksa = iama, ne plu estanta

  • eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, chesigi

  • eksighi = abdiki, depostenighi, forlasi postenon, laboron au okupon

Kelkaj uzas EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tiu problemo! ≈ “Nun tiu problemo ne plu okazos/ne plu ghenos nin!”. Eks pri li! ≈ “Nun li ne plu aperos. Nun li ne plu ghenos nin.”