PMEG 2024
38.3.4. EK
EK = “komenco de ago, subita ago”. EK estas uzata nur che agaj vortoj, kaj chiam montras manieron de la ago.
Komencigho «
Plej ofte EK montras, ke ago komencighas. Ghi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco au neatenditeco:
labori → eklabori = komenci labori
kuri → ekkuri = komenci kuri
sidi → eksidi = komenci sidi
dormi → ekdormi = komenci dormi, (en)dormighi
pluvi → ekpluvi = komenci pluvi
bruli → ekbruli = komenci bruli (→ ekbruligi = igi ekbruli)
floro → flori → ekflori = komenci flori (pri ekfloro vidu “Strechitaj formoj”)
de → ekde = komence de
La vorto ekde povas iafoje esti utila anstatau de rilate al pasiva participo, au anstatau de rilate al verbo. En ekde la prefikso EK escepte aperas antau neaga vorto.
Ankau la sufikso IGH povas en iuj okazoj montri komencon de ago: sidighi, estighi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IGH.
Subiteco «
Iafoje EK montras subitan agon, kiu dauras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:
fulmi → ekfulmi = momente kaj subite fulmi
brili → ekbrili = subite kaj momente jheti brilon
bati → ekbati = fari unu subitan baton
ridi → ekridi = subite ridi (dum momento)
rigardo → ekrigardo = rapida subita rigardo
Ordinara radiko «
EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto, au kiel ordinara radiko:
ek! = komencu (tuj)!, ni (tuj) komencu!, k.s.
Ek al li! = Venu! Ni kaptu lin!, k.s.
eki = komencighi
ekigi = komenci