PMEG 2023

37.5. Strechitaj formoj

Strechitaj formoj estas kunmetajhoj, al kiuj oni donas signifon, kiu principe ne devus esti ebla, char mankas la plej grava elemento. Oni strechis la eblojn de vortfarado.

Frazetvortigo per verba finajho au per O-finajho estas la chefa speco de strechita vortfarado. Ordinare oni devas lerni tiajn vortojn aparte: triangulo, subtegmento, survango, perforto, perlabori, vivui.

Iafoje preciziga antauelemento rilatas al tuta vorto kun finajho, kaj povas esti neeble shanghi finajhon. Tio okazas ofte kiam la antauelemento estas prefikso. Iafoje oni provas tamen shanghi finajhon:

  • FORM formi reformi reformo = la ago reformi. Nenio en la vorto reformo esprimas agon. Principe reformo devus esti speco de formo iel karakterizata de RE, sed tio ne havas sencon. La prefikso RE estas tamen chiam uzata nur antau agaj vortoj, kaj tial la vorto malgrau chio komprenighas age.

  • FLOR flori ekflori ekfloro = ekflorado. Ekfloro devus esti “speco de floro karakterizata de EK”, sed tio ne havas sencon. Ekfloro farighas komprenebla kun aga signifo pro la cheesto de la prefikso EK. Tiu prefikso havas sencon nur rilate al ago, kaj tial ekfloro devas, malgrau chio, esti aga vorto.

Iafoje oni kreas strangajn kunmetitajn O-vortojn aldonante al jam ekzistanta O-vorto gravan signifon, kiun oni tamen tute ne esprimas. Oni povus diri, ke temas pri frazetvortigo per O-finajho:

  • piedpilko = speco de pilko [piedpilko]-(ludo)-O piedpilko = ludo per piedpilko, futbalo

Piedpilko devas lau la normalaj reguloj de vortfarado esti speco de pilko. Tamen oni ofte uzas tiun vorton ankau por nomi ludon per piedpilko. Nenio tamen montras agon en la vorto piedpilko, kaj nenio iel komprenigas (krom la kunteksto), ke temas pri ago. Estas tre strange nomi kaj la pilkon kaj la ludon per la sama vorto. Tio estas kvazau oni dirus martelo por martelado au viro por vireco. Prefere oni nomu la ludon piedpilkado (au futbalo). Simile estas pri manpilkado, bazpilkado, akvopilkado, korbopilkado, flugpilkado k.a.

Noto: Oni kritikis la vorton futbalo kiel tro naturalisman, sed fakte piedpilko por la ludo estas multe pli naturalisma. Oni simple senpense kopiis nelogikan uzon de nacilingva vorto. Piedpilkado tamen estas vere skemisma kaj esperanteca vorto.

Iafoje strechitaj formoj estas bonaj kaj akcepteblaj, precipe se ili estas tradiciaj kaj sufiche facile kompreneblaj, sed oni ne kreu novajn strechitajn formojn sen grava motivo.