PMEG 2023

37. Vortfaraj principoj

La reguloj kaj principoj de vortfarado estas chi tie klarigitaj en maniero speciala por PMEG. Aliaj lernolibroj uzas aliajn manierojn klarigi la samajn aferojn.

La Akademio de Esperanto klarigas la vortfaradon surbaze de teorio pri “tri chefaj signifo-kategorioj” (Aktoj de la Akademio, p. 69 – 70). Ankau PAG uzas tian teorion. La klarigoj en PMEG principe esprimas la samon, sed per aliaj vortoj.

La vortfarado bazighas sur vortelementoj kaj signifoj.

Farante vortojn oni sekvas tri bazajn principojn:

Legu ankau pri strechitaj formoj, kaj pri shajnaj kunmetajhoj.

Krome oni uzas afiksojn por fari kunmetajhojn. Multaj afiksoj sekvas baze la ordinarajn principojn, sed iuj afiksoj sekvas tute proprajn regulojn.

Atentu, ke kunskriboj kiel membroj-abonantoj, nigra-blanka, vole-ne-vole, pli-malpli k.s., ne estas rigardataj kiel kunmetajhoj en PMEG.