PMEG 2023

37.1. Vortelementoj kaj signifoj

Chiu vortelemento havas per si mem ian signifon. Ghi estas simbolo de ia ideo.

Vortklasaj finajhoj «

La vortelementoj O, A, E kaj I (kaj ankau AS, IS, OS, US kaj U) estas vortklasaj finajhoj. Ili estas tre gravaj en la vortfarado. (Ekzistas ankau la gramatikaj finajhoj J kaj N, kiuj ne estas same gravaj en vortfarado, char uzo de tiuj du finajhoj ne shanghas la bazan signifon de vorto.)

Vortetoj «

Vortetoj estas jam per si mem vortoj: por, mi, jam, ech, tiam, anstatau, je, jes k.a.

Radikoj «

La plej multaj vortelementoj estas radikoj. Chiu radiko havas jam per si mem signifon, sed radiko ne povas aperi memstare kiel vorto. Ghi bezonas vortklasan finajhon.

  • Kelkaj radikoj montras homojn, personojn, ekz.: AMIK, TAJLOR, INFAN, PATR, SINJOR, VIR...

  • Aliaj radikoj montras bestojn, ekz.: CHEVAL, AZEN, HUND, BOV, FISH, KOK, PORK...

  • Aliaj estas kreskajhoj, ekz.: ARB, FLOR, ROZ, HERB, ABI, TRITIK...

  • Iuj radikoj estas iloj, ekz.: KRAJON, BROS, FORK, MASHIN, PINGL, TELEFON...

  • Multaj radikoj estas nomoj de agoj, ekz.: DIR, FAR, LABOR, MOV, VEN, FRAP, LUD...

  • Aliaj radikoj estas nomoj de ecoj au kvalitoj, ekz.: BEL, BON, GRAV, RUGH, VARM, GHUST, PRET...

Ekzistas multaj diversaj grupoj kaj kategorioj, ne nur la chi-antauaj. Kelkaj radikoj estas malfacile klaseblaj, iuj havas plurajn signifojn, aliaj havas tre specialan signifon, sed chiuj havas ian signifon.

Kiel eltrovi la propran signifon de radiko? «

Ofte la propra signifo de radiko estas pli-malpli evidenta per si mem, sed por certeco necesas zorga komparo de la diversaj uzoj de la radiko kun diversaj finajhoj, en diversaj kunmetajhoj k.t.p. Decida estas la O-formo de radiko, char la signifo de la O-formo estas chiam identa al la signifo de la radiko mem. Por eltrovi la propran signifon de radiko oni do kontrolu la signifon de ghia O-formo (se tia estas uzata). Multaj radikoj havas pli ol unu signifon. Tiam ankau la O-formo havas plurajn signifojn. Unu diferenco inter radiko kaj O-vorto estas tamen, ke radikoj estas neutralaj pri nombro.

La graveco de la radikosignifo «

Por ghuste uzi radikon kun diversaj finajhoj oni devas koni la propran signifon de la radiko. La gravecon de la radikosignifo bone montras la klasika ekzemplo de la radikoj KOMB kaj BROS.

La du verboj kombi kaj brosi havas tre similajn signifojn. Ili ambau montras agon, kaj la du agoj estas ech tre similaj. Sed se oni shanghas ilin en O-vortojn, ili subite komplete malsimilas:

  • kombo = la ago kombi

  • broso = ilo, per kiu oni brosas

La klarigo de tiu chi drasta shanghigho estas la fakto, ke jam la radikoj havas signifojn. KOMB estas nomo de certa ago, dum BROS estas nomo de certa ilo. Kun O-finajho ili estas do nomoj de ago kaj ilo respektive – tre malsimilaj aferoj. Sed kun verba finajho ili ambau ricevas agan signifon. KOMB tiam apenau shanghighas, char ghi estas jam aga per si mem. BROS tamen shanghighas, kaj montras tiun agon, kiun oni kutime faras per broso.

Se oni deziras O-vorton por tiu ago, kiun oni faras per broso, oni devas fari kunmetajhon: bros-ad-o. Same, se oni deziras vorton por tiu ilo, per kiu oni kombas, oni ankau devas fari kunmetajhon: komb-il-o.

Trovighas multegaj chi tiaj radikparoj, kie la signifo de la verbaj formoj estas similaj, dum la O-formoj estas malsimilaj. La klarigo estas chiam, ke la radikosignifoj estas malsamaj. Jen kelkaj ekzemploj: batimarteli, hakipiochi, servisklavi, kudritajlori, regireghi, kaperipirati, vizitigasti. Same oni povas trovi parojn, kie la A-formoj similas, sed la O-formoj malsimilas, ekz.: elegantadanda, noblanobela, lertamajstra, kuraghaheroa, proksimanajbara, dolchamiela. Kontrolu mem la signifon de la respondaj O-formoj en vortaro.

Multaj preferas diri, ke temas pri diversaj bazaj vortoj, de kiuj oni deiras en la vortfarado. Ili preferas diri, ke che BROS oni deiras de la baza vorto broso, kiu estas nomo de ilo, kaj formas el ghi la verbon brosi (per anstatauigo de O per I). Che KOMB tamen, lau tia klarigomaniero, la baza vorto estas kombi (kiu kompreneble nomas agon). El kombi oni povas fari la agan O-vorton kombo (per anstatauigo de I per O), kaj la vorton por la ilo, kiun oni normale uzas por kombi, kombilo (per aldono de la sufikso IL kaj O-finajho). Pro tio, ke la baza formo en unu okazo estas O-vorto, sed en la alia okazo estas verbo, la vortfarado rezultigas diversspecajn vortojn. Tia klarigomaniero estas tute bona, kaj vershajne por multaj pli natura. Tia parolo pri bazformoj esence estas la sama afero, kiel parolado pri propra signifo de radikoj. Se radiko estas lau sia signifo aga, tiam oni nature vidas por ghi la verban formon kiel bazan. Se radiko estas eca, tiam oni nature vidas la A-finajhan formon kiel bazan. Se radiko signife estas nek aga, nek eca, tiam oni nature rigardas ghian O-formon kiel bazan. Ankau chi-poste en PMEG multaj vortfaraj fenomenoj estas prezentataj tiel, ke oni faras unu vorton el alia vorto ekz. per anstatauigo de la finajho.

Radikoj en vortaroj «

Agaj radikoj estas ofte nomataj verbaj au verbkarakteraj, char che ili oni nature vidas la verbon kiel bazan formon. Tial agaj radikoj normale aperas en vortaroj en verba formo au en artikolo kun verba kapvorto.

Ecaj radikoj estas ofte nomataj A-vortaj au A-karakteraj, char che ili oni vidas la A-finajhan formon kiel bazan. Tial ecaj radikoj estas do normale prezentataj kiel A-vortoj en vortaroj. Ankau radikoj, kiuj plej ofte aperas kun E-finajho, estas tradicie nomataj A-karakteraj.

Radikoj nek ecaj, nek agaj estas ofte nomataj O-vortaj au O-karakteraj. Ili estas normale prezentataj kiel O-vortoj en vortaroj.

Bedaurinde multaj vortaristoj ne vere kontrolis la signifon de chiuj radikoj. Tial oni iafoje erare prezentas ekz. agan radikon kiel O-vorton, au ajhan radikon kiel verbon.

Noto: Ankau la grava vortaro PIV prezentas iujn radikojn nekonsekvence. Jen ekzemploj: DEMONSTRACI aperas kiel O-vorto, sed DEMONSTR kiel verbo, kvankam demonstracio kaj demonstro ambau estas agaj kaj preskau samsignifaj. KONKURENC aperas kiel O-vorto, sed KONKUR kiel verbo, kvankam ambau estas agaj.

PMEG tamen ne uzas tian dividon en verbaj, A-vortaj kaj O-vortaj radikoj, sed preferas paroli pri la propra signifo de radiko.

Mito pri unusignifaj vortelementoj «

Multaj pensas, ke vortelementoj havas (au havu) en Esperanto nur po unu signifon. Tiel neniam estis, kaj tiel neniam povus esti. Sufichas malfermi vortaron por nuligi tiun ideon.

Ekzistas ech homonimoj (samformaj vortelementoj kun tute senrilataj signifoj). La homonimoj en Esperanto estas malmultaj kompare kun aliaj lingvoj, sed ili ja ekzistas, ekz.: AKT (parto de teatrajho; dokumento), ARTIKOL (la; skribajho en gazeto), DEVIZ (principfrazo; pagilo), KUB (sesflanka objekto; lando), METR (unuo de longo; poezia ritmo). Chiuj ekzemploj estas oficialaj radikoj. Kompreneble oni evitu enkonduki novajn homonimojn, se ili povus kauzi konfuzon, sed tute ne ekzistas ia malpermeso de homonimoj en Esperanto.