PMEG

3.1. Vortospecoj

Ekzistas du specoj de vortoj en Esperanto: radikvortoj kaj vortetoj.

Radikvortoj «

Plej multaj vortoj en Esperanto estas radikvortoj. Radikvorto baze konsistas el radiko + vortklasa finajho, ekz.: patro, rozo, suno, amo, sana, verda, ege, aparteni, brilas, estos.

Radikoj esprimas plej diversajn aferojn: bestojn, homojn, agojn, kvalitojn, abstraktajhojn, konkretajhojn k.t.p. Radiko ne povas aperi memstare kiel vorto, sed bezonas finajhon. Ekzistas nau vortigaj finajhoj: O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U. Se oni aldonas iun el tiuj finajhoj al radiko, oni kreas vorton. Chiu ajn radiko povas akcepti chiun ajn finajhon: homo, homa, home, homi, homas k.t.p., bluo, blua, blue, blui, bluas k.t.p., kuro, kura, kure, kuri, kuras k.t.p.

Radikvortoj povas ankau konsisti el pluraj radikoj + finajho, au el vorteto + finajho, k.t.p.: vaporshipo, peri k.t.p. Legu detale pri la diversaj manieroj konstrui radikvortojn.

Iuj radikoj estas uzataj chefe en vortokunmetado. Oni nomas ilin afiksoj: EBL, UL, MAL, GE k.a.

Ekzistas pluraj miloj da radikoj, kaj daure aperas novaj. Ili estas nefermita klaso de lingvoelementoj. Enkonduko de novaj afiksoj estas tamen pli malfacila, char ili apartenas al la kerno de la lingvo. Afiksoj estas pli fermita klaso de lingvoelementoj.

Vortetoj «

Vorteto ne bezonas finajhon, sed povas aperi en frazo tia, kia ghi estas. La vortetoj estas limigita grupo de vortoj, kiuj montras tre bazajn ideojn, gramatikajn rilatojn k.t.p. Jen chiuj oficialaj vortetoj dividitaj en grupojn:

Kvankam vortetoj ne bezonas finajhojn por roli vorte, oni povas aldoni finajhojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj: antaue, duma, mia, ilia, unua, due, plia, kialo, morgauo, chirkaui, ghisi, treege, unuigi, pliighi k.t.p.

45 el la vortetoj shajnas havi iajn finajhojn, shajnas kunmetitaj, sed estas nekunmetitaj: tio, tia, kio, kie, iu, iel, chiam, chiom, nenial, nenies k.a. Tiujn vortetojn oni nomas tabelvortoj.

Apenau enkondukighas novaj vortetoj, char la vortetoj estas stabila, sufiche fermita klaso de vortoj. Provoj enuzigi novajn vortetojn preskau chiam montrighas vanaj.

Noto: Okazis provoj shanghi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finighas per “au”, en radikvortojn, ekz.: hodiau *hodie*, ankorau *ankore*, almenau *almene*. Nur en poezio oni povus ankorau renkonti tiajn formojn. En ordinara lingvajho oni nepre restu che la normalaj formoj.