PMEG 2024
18. Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj trovighas iom ekster la ordinara gramatiko. Ili ne interagas kun aliaj vortoj en frazo, sed estas ofte kiel kompleta eldiro en si mem.
Nur nau ekkriaj vortetoj estas oficialaj. Plej multaj ekkriaj vortetoj estas neoficialaj.
Multaj ekkriaj vortetoj ne havas firme difinitan signifon. Ekz. he kaj ho povas esti uzataj diversmaniere lau la momenta deziro de la uzanto.
Iuj kutimaj ekkriaj vortetoj ekuzighis ankau kiel ordinaraj radikoj, ekz. adiau kaj stop.