PMEG 2023

17.6. Nek... nek

Ordinara nek signifas “kaj ankau ne”, “kaj ankau neniu” k.s. Duobla au plurobla nek signifas “kaj ne”. Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:

  • Mi renkontis nek lin, nek lian fraton.FE.28Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.

  • Nek ghojo, nek malghojo dauras eterne.PE.393Kaj ghojo, kaj malghojo ne dauras eterne.

  • Shi estis muta, povis nek kanti nek paroli.FA1.98Shi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.

  • Esperanto estas “nenies proprajho”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.OV.238 La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato morala.

  • – Chu vi havas auton au biciklon? – Nek, nek. (= Mi havas nek auton, nek biciklon.)