PMEG

22.4. Respondvortoj

Por respondi chu-demandojn oni povas simple eldiri frazon (plenan au mallongigitan), kiu donas respondon al la demando:

  • Chu vi amas min? – Mi amas vin!

  • Kaj chu vi longe lernis? [...]Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn.M.101

Sed normale oni uzas la respondvortojn jes kaj ne. Tia respondvorto estas kiel tuta frazo per si mem. Ofte oni tamen post la respondvorto aldonas tutan respondan frazon au parton de tia frazo por plia klareco.

Jes «

La respondvorto jes donas pozitivan respondon:

  • – Chu vi volas kafon? – Jes! (= Mi volas kafon.)

  • – Chu vi ion deziras? – Jes! (= Mi ion deziras.)

  • “Chu tio estas la malgranda Zefiro?” demandis la reghido. – “Jes, li estas Zefiro!” respondis la maljuna virino.FA1.182 Post la respondvorto jes sekvas tuta responda frazo.

  • Chu la Universala Kongreso estos en Europo chi-jare? – Mi pensas, ke jes!Mi pensas, ke ghi ja estos en Europo chi-jare! La respondvorto jes anstatauas la tutan respondan subfrazon (krom la enkonduka ke).

Oni ankau povas uzi jes responde al nedemanda frazo por konsenti pri io:

  • “Vi havas efektive petolemajn knabojn!” diris la reghido. – “Jes, certe!” shi respondis, “kaj mi havas la eblon kvietigi ilin.”FA1.184

Oni ne uzu jes ene de frazo por emfazi la verecon de io. Por tio oni uzu la vorteton ja. Ne diru: *Tiu chi vino ne estas dolcha, dum tiu alia jes estas.* Diru: Tiu chi vino ne estas dolcha, dum tiu alia ja estas.

Ne «

La respondvorto ne donas negativan respondon:

  • – Chu vi volas kafon? – Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • – Chu vi ion deziras? – Ne! (= Mi nenion deziras.)

  • Chu vi jam okupadis vin per instruado?Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antau kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.M.25

  • Chu li estas blondulo au brunulo?Ne, pli kashtanhara.Rz.39Li estas nek blondulo nek brunulo, li estas pli kashtanhara.

  • Ha, chu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne!FA2.59...ili diras, ke li ne mortis.

Oni ankau povas uzi ne responde al nedemanda frazo por malkonsenti pri io:

  • Mi havas pli freshan panon, ol vi. – Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli fresha, ol mia.FE.10

Oni atentu pri la diferenco inter ne kiel nea vorto ene de frazo, kaj ne kiel respondvorto:

  • Ne venu chi tien!Mi volas, ke vi ne venu chi tien. Ne neas la chefverbon.

  • Ne, venu chi tien!Ne! Mi ja volas, ke vi venu chi tien. Ne estas respondvorto, kaj rolas pli-malpli kiel tuta frazo per si mem.

Se tuj post responda ne sekvas frazo, kiu komencighas per verbo, oni devas elparoli kun klara pauzo post ne por eviti miskomprenon.

Jes kaj ne che neaj demandoj «

Kiam oni respondas pozitivajn demandojn, la uzo de la respondvortoj jes kaj ne estas sufiche simpla. Sed oni uzas ankau negativajn demandojn, demandojn kun nea vorto. La uzo de jes kaj ne responde al tiaj demandoj estas bedaurinde malpli klara.

Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn che negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambau sistemoj ekzistas paralele. Ankau en Esperanto ambau sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne lau la okcidenta sistemo, sed li ankau plurfoje uzis la orientan sistemon.

Okcidenta sistemo «

En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne reprezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo, kiu mem esprimas neon (en sia cheffraza parto).

En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. Gravas nur la formo de tiu respondfrazo, kiun la respondvorto reprezentas:

  • Chu vi volas kafon? (pozitiva demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Chu vi ne volas kafon? (negativa demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Chu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Efektive kafon mi volas.)

    • Ne! (= Ne kafon mi volas.)

  • Chu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Efektive teon mi volas.)

    • Ne! (= Teon mi ne volas.)

  • Chu vi nenion deziras?

    • Jes! (= Mi ja deziras ion.)

    • Ne! (= Mi deziras nenion.)

  • Tion vi volas, chu ne?

    • Jes, fakte mi volas tion.

    • Ne, fakte mi ne volas tion.

  • Chu vi ne scias, ke li ne alvenis?

    • Jes, mi ja scias, ke li ne alvenis.

    • Ne, mi ne scias, ke li ne alvenis.

  • Chu ili ne mortas [...]? Ho jes, [...] ili ankau devas morti.FA1.92

  • Sed chu mi ankau ne povus vidi la florojn? – Ho jes! [...] nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos.FA1.31 JesVi ja povus ilin vidi!

  • Chu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la poshta administrado?Ne, nenion.Rz.60

  • Chu vi konas la enhavon de la dramo? Chu ne estas en ghi io malagrabla?Ne, ne; ili nur shercas, ili iom venenas sherce; nenio malagrabla.H.89

Por respondi (lau la okcidenta sistemo) jese che nea demando, oni povas ankau uzi la emfazan respondon Jes ja!Jes, tiel ja estas! (au simile):

  • Chu vi ne volas trinki la malvarman kafon? – Jes ja! (= Jes, mi ja volas trinki ghin.)

Kelkaj uzas Tamen! anstatau Jes ja! Eventuale Sed jes! povas esti plia eblo.

Orienta sistemo «

En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas, dum ne malkonfirmas la tutan demandofrazon. En tiu sistemo jes kaj ne intershanghas rolojn che neaj demandoj (kompare kun la okcidenta sistemo):

  • Chu vi volas kafon? (pozitiva demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Chu vi ne volas kafon? (negativa demando)

    • Jes! (= Mi ne volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ja volas kafon.)

  • Chu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Ne kafon mi volas.)

    • Ne! (= Efektive kafon mi volas.)

  • Chu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Mi volas ne kafon, sed teon.)

    • Ne! (= Efektive kafon mi volas, ne teon.)

  • Chu vi nenion deziras?

    • Jes, mi nenion deziras.

    • Ne, mi ja deziras ion.

  • Tion vi volas, chu ne?

    • Jes, mi ne volas tion.

    • Ne, mi ja volas tion.

  • Chu vi ne scias, ke li ne alvenis?

    • Jes, mi ne scias, ke li ne alvenis.

    • Ne, mi ja scias, ke li ne alvenis.

  • Chu shi ne edzinighis? [...]Jes, iele tiel farighis, ke [...] shi ne edzinighis.M.102

  • Kun maldolcha sento de neplenumita espero vi eble demandos: chu en sia lasta kongresa parolo [...] li nenion pli havas por diri al ni? [...] Ho ne, miaj karaj amikoj [...]! Multe, multe, tre multe mi volus hodiau diri al vi.OV.411 NeMi ja ion pli havas por diri al vi.

Por respondi (lau la orienta sistemo) jese che nea demando, oni eble povas uzi Tiele!, se oni volas eviti miskomprenon. Por nea respondo tiam povas eble funkcii la respondesprimo Male!

  • Chu vi ne volas trinki la malvarman kafon? – Tiele! (= Mi ne volas trinki ghin.) Male! (= Mi ja volas trinki ghin.)

Du logikoj «

Ambau sistemoj respondi neajn demandojn estas logikaj, sed en tute malsamaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Principe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, char ghi estas ghis nun la pli ofte uzata, kaj klare la pli ofta che Zamenhof. Sed shajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambau uzoj estas hejmaj en la lingvo.

Oni tial estu singarda pri respondado al negativaj demandoj. Oni prefere aldonu klaran respondfrazon por ne riski miskomprenon:

  • Chu vi ne volas kafon?

    • Jes, mi ja volas (kafon)!

    • Jes ja!

    • Ne, mi ja volas (kafon)!

    • Ne, mi ne volas (kafon)!

    • Jes, mi ne volas (kafon)!

Kelkaj el la chi-antauaj respondoj sekvas la okcidentan sistemon, dum aliaj sekvas la orientan sistemon, sed chiuj estas nemiskompreneblaj pro la aldonitaj klarigaj vortoj.

Iuj opinias, ke oni evitu negativajn demandojn, sed negativaj demandoj estas bezonataj por esprimi specialajn nuancojn. La lingvo malrichighus, se oni ne povus uzi tiajn demandojn.

Vortfarado «

  • Jesa = “aproba, konsenta”, nea = “rifuza, malkonsenta”: Chu li donis al vi jesan respondon au nean?FE.31

  • Jesi = “respondi jese”, nei = “respondi nee”: Chu ili jesis au neis al via demando?

  • Neebla estas (teorie) dusignifa vorto. Oni povas krei ghin el la verbo nei per la sufikso EBL: nei neebla = “tia ke oni povas nei ghin”: Lia propono estas neebla.Estas eble nei lian proponon. Sed en la praktiko neebla preskau chiam estas bazita sur la memstara vorto ebla, al kiu oni aldonis ne prefiksece: neebla = “tia ke ghi ne povas esti”: Lia propono estas neebla.Lia propono ne estas (realig)ebla. Por eviti miskomprenon oni povas por la unua senco uzi neadebla (kun la sufikso AD). Por la dua senco la pli forta esprimo malebla estas alternativo.

  • Jesigi = “konfirmi”, neigi = “malkonfirmi”: La novajho estis jesigita/neigita. Antaue oni uzis jesigi kaj neigi ankau anstatau jesi kaj nei. Prefere oni uzu ilin nur por “konfirmi” kaj “malkonfirmi”.