PMEG 2023

14.3.17. Tamen

Tamen = “malgrau tio, kontraue al tio”. Tamen montras kontraston al jam esprimita afero:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34 Tamenmalgrau tio, ke mi ne scias la lingvon hispanan.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem.FE.39 Tamenmalgrau tio, ke li ne mortis per natura morto.

  • Kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn.BV.46 Tamenmalgrau la facilanimeco kaj nekonstanteco.

  • De tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenau de bona konateco.M.77 Tamenmalgrau la manko de amikeco. Chi tie estas draste mallongigitaj subfrazoj: ...rilatoj, kiuj, se ili ne estis rilatoj de amikeco, estis tamen almenau rilatoj de bona konateco.

  • La lekanto sentis sin tiel felicha, kvazau tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.FA1.147...kaj kontraue al tio, tiam estis nur simpla lundo.

Ofte la kontraston jam montras sed. Tiam tamen ne estas necesa. Ghi nur plifortigas la kontraston.

Ofte la malhelpajho estas esprimita per kvankam-frazo. Ankau tiam tamen ne estas necesa, sed povas helpi al klareco: Kvankam la pasintaj tagoj povis shin prepari al tia sorto, ghi tamen estis surprizo.M.111 Kvankam“malgrau tio ke. Tamen = “malgrau tio”. La vorteto kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras malhelpajhon. Tamen reprezentas antaue diritan malhelpajhon.

Iuj uzas tamen kiel pozitivan respondvorton che neaj demandoj.