PMEG

14.3.18. Tre

Tre = “en alta grado”. Tre plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E-vortecaj vortetoj kaj verboj. Tre preskau chiam staras antau tio, kion ghi priskribas kaj plifortigas.

A-vorto au E-vorto «

Plej ofte tre priskribas A-vorton au E-vorton:

  • Li kantas tre belan kanton.FE.40

  • La acideco de tiu chi vinagro estas tre malforta.FE.35

  • Via ago estas tre laudinda.FE.41

  • Tiu chi malfelicha infano devis du fojojn en chiu tago iri cherpi akvon en tre malproksima loko.FE.13

  • Lia edzino estas tre laborema kaj shparema, sed shi estas ankau tre babilema kaj kriema.FE.41

  • Ni chiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42

  • La alteco de tiu monto ne estas tre granda.FE.35

  • La pafado dauris tre longe.FE.40

  • Shi vidis unu sinjorinon, tre riche vestitan.FE.19

  • Tre volonte, mia bona,” diris la bela knabino.FE.15

  • “Estus tre bele,” respondis la filino malghentile, “ke mi iru al la fonto!”FE.19 La frazo estas ironia. Efektive la filino opinias, ke tio tute ne estus bela afero.

Se temas ne pri alta grado, sed pri kvanto au ofteco, oni uzu multe: Shi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.M.106

E-vorteca vorteto «

Iafoje tre povas priskribi E-vortecan vorteton. Praktike temas nur pri baldau kaj iafoje tre mem:

  • Nu, pri tio ni tre baldau konvinkighos!FA1.27

  • Mi estas tre tre seniluziigita, ke vi mensogis. La unua tre plifortigas la duan, kiu plifortigas seniluziigita. Tia chi ripetado aperas precipe en parola lingvajho.

Verbo «

Tre povas ankau doni pli fortan signifon al verbo:

  • Lia heroeco tre plachis al mi.FE.35

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankau tre amas iliajn (infanojn).FE.18

  • Mi vin tre dankas.Rz.60

Che verboj oni tamen pli ofte uzas multe, kiu montras grandan kvanton au oftecon: Mi multe dankas vin por via gastameco.Rz.80 Shi multe pensis pri tio.FA1.33

Ne tre, tre ne «

Ne tre estas ofte uzata en speciala maniero por iel mildigi, au por doni ironian nuancon. La efektiva senco estas “tute ne”:

  • Mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn vershajne ne tre agrablajn.M.72...vershajne tute ne agrablajn.

La maloftega esprimo tre ne havas tute alian signifon. Ghi montras plifortigitan neon: La sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis.FA1.46...li forte/definitive ne amis.

Vortfarado «

  • Treege estas pli forta varianto de tre: Mi nun treege bezonas monon.L1.52 Mi estas nun treege, treege okupita.L1.55

  • La formo trea estas teorie ebla por priskribi O-vorton: Shi havas trean multon da mono. En la praktiko oni tamen neniam uzas trea, sed diras shi havas tre grandan kvanton da mono, au shi havas tre multe da mono. Iafoje oni povas renkonti la strangan formon *tre multo*, sed tre ja ne povas priskribi O-vorton. Oni diru tre multe au tre granda kvanto.