PMEG 2023

16.3. Sed

Sed ligas frazojn au frazpartojn, kaj montras, ke ili iel kontrastas inter si:

  • La papero estas tre blanka, sed la negho estas pli blanka.FE.10

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.FE.18

  • Mi zorgas pri shi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed shi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.FE.18

  • Lau la projekto de la inghenieroj tiu chi fervojo estas konstruota en la dauro de du jaroj; sed mi pensas, ke ghi estos konstruata pli ol tri jarojn.FE.25

  • Nia provincestro estas severa, sed justa.FE.37

  • Tiu domo estis mallargha, sed alta.M.6

  • Pli bona estas knabo malricha sed sagha, ol regho maljuna sed malsagha.Pr.4

  • Li havis [...] unu filinon, belan, mildan kaj saghan, sed blindan.FA3.116

Sed povas ankau enkonduki ion, kio malebligas au malhelpas la antauan aferon:

  • Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.FE.18

  • Mi volis shlosi la pordon, sed mi perdis la shlosilon.FE.34

Sed povas enkonduki ion, kio estas surpriza, se oni konsideras la antauan aferon:

  • Kvinope ili sin jhetis sur min, sed mi venkis chiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Mi kriis tiel laute, kiel mi povis, sed neniu min audis, mi estis tro malproksime.FA3.152

  • Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankau malgranda: li estas de meza kresko.FE.33

  • Li donis al mi monon, sed mi ghin tuj redonis al li.FE.42

  • Melankolio sed ne doloro, plenigis lian bruston.FA3.64

Se la antauaj vortoj esprimas neadon de io, sed povas enkonduki tion, kio validas anstataue:

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9

  • Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio chi estas en tre granda parto merito de la mortinto.OV.223

  • Mi ne pendigis mian chapon sur tiu chi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la chapon, kaj ghi, flugante, pendighis sur la branchoj de la arbeto.FE.39

  • Tio chi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.FE.38

  • Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis.FA3.146

  • Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta.Jhh.33

  • La plej granda parto de la publiko nenion scias ne sole pri nia lingvo, sed ankau pri la ideo de lingvo tutmonda entute.OV.93 Ili nenion scias pri nia lingvo, kaj ankau nenion pri la ideo de lingvo tutmonda. La sed-frazo kontrastas al ne sole.

  • Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankau libreldonisto.M.122

Iafoje sed montras kontraston al io subkomprenata:

  • Ankorau unu fojon ripetu al shi la adreson, sed malrapide. Subkomprenas, ke oni antaue diris la adreson tro rapide.

  • Post malpli ol duonhoro shi revenis, sed ne sola.M.194 Oni supozis, ke shi revenos sola.

  • Anstatau kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26 Oni supozis, ke estos ankau kremo en la teo.

  • Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato.L1.172 Oni supozis, ke ankau la frato venos.

Nuanca sed «

Nuanca sed ne ligas du aferojn, sed enkondukas frazon, kiu esprimas shanghon de paroltemo au interrompon:

  • Sed ni ne parolos plu pri tiu chi punkto.FK.262 Oni povas imagi subkomprenitan antaufrazon: Ni povus daurigi, sed...

  • Sed ni revenu al nia interrompita analizado.FK.268 Oni povas imagi la antaufrazon: Mi povus paroli pli pri tio chi, sed...

Nuanca sed povas ankau enkonduki elkrion de surprizo au malkonsento. Tiam oni iafoje povus diri, ke sed kontrastas al la eldiro de alia persono:

  • Mi donos al vi kvin eurojn. – Sed tio ne estas justa!

  • Li venkis en la konkurso. – Sed tio estas ja bonega!

Sed kaj tamen «

Sed ofte aperas kune kun tamen, kiu tiam emfazas la kontraston:

  • Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.FE.34

  • Shi havis forton kaj shi estis laborema, sed shi tamen restis malricha.FA3.68

Se oni uzas tamen, oni povus ofte same bone uzi kaj anstatau sed, char la kontraston sufiche bone esprimas tamen:

  • Li havis la impreson, ke li songhas kaj tamen ne songhas.FA2.132

  • La lekanto sentis sin tiel felicha, kvazau tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo.FA1.147

Tamen normale rolas kiel komplemento, dum sed estas kunlig vorteto. Tial sed aperas komence de sia frazo, dum tamen povas aperi en diversaj pozicioj ene de la frazo.

Tamen anstatau sed «

Iafoje tamen aperas komence de cheffrazo, kiu estas tre proksime ligita al la antaua cheffrazo. Tiam tamen ekhavas ian frazligan rolon. Tamen tiam praktike egalas al sed. Oni povus ankau diri, ke sed au kaj estas subkomprenata:

  • Li estas tre ekkolerema kaj ekscitighas ofte che la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venghema.FE.41

  • Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen chirkau li ne mankis vivado kaj movighado.Rn.8

  • La busho de Marta iom ekmovighis, tamen ghi eligis nenian sonon.M.135

  • Shi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kashi rideton.M.46