PMEG 2023

15.6. Liternomoj

La nomoj de la Esperantaj literoj estas: a, bo, co, cho, do, e, fo, go, gho, ho, hho, i, jo, jho, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, sho, to, u, uo, vo, zo.

La liternomojn oni uzas por paroli pri la literoj mem, por klarigi, kiel vorto estas skribata, kaj por elparoli mallongigojn. La “o” de la konsonantaj nomoj ne estas O-finajho, sed elparolhelpa vokalo. Diversaj finajhoj povas aldonighi, sed la “o” chiam restas.

La liternomoj povas aperi O-vortece en frazo sen aldono de finajho:

  • Tiu vorto komencighas per B [= “bo”] kaj finighas per A [= “a”].

  • U [= “uo”] estas U [= “u”] kun supersigno.

  • La vorto “lingvo” estas skribata: “lo, i, no, go, vo, o”.

  • Mi planas partopreni en la IJK [= “i, jo, ko”]. En la mallongigo IJK (= Internacia Junulara Kongreso) chiu litero estas kutime elparolata kiel aparta vorto.

  • La nomo “Anno” estas skribata per du N [= “no”].

Oni povas aldoni finajhojn lau bezono. Se oni volas aldoni J-finajhon au N-finajhon, oni devas unue almeti O-finajhon:

  • Tiu vorto estas skribata per du B-oj [= “bóoj”]. Au: ...per du B [= “bo”].

  • Sur la papero estis tri A-oj [= “áoj”]. Au: ...tri A [= “a”].

  • Mi partoprenis en tri IJK-oj [= “i-jo-kó-oj”]. Au: ...en tri IJK [= “i jo ko”].

  • Shi foliumis PIV [= “piv”]. Oni ankau povas aldoni N-finajhon: Shi foliumis PIV-on [= “pivon”]. Se oni aldonas A-vorton, tiu nepre havu N-finajhon: Shi foliumis malnovan PIV(-on). La mallongigo PIV (= Plena Ilustrita Vortaro) estas kutime elparolata kiel vorto.

  • Li elparolis la R-ojn [= “róojn”] de chiuj vortoj tre forte.

Por uzi liternomon A-vortece au E-vortece oni devas uzi A-finajhon au E-finajhon (sed apenau estas okazoj uzi verbajn finajhojn):

  • La n-a [= “nóa”] potenco de dek. Matematika esprimo (la litero “n” simbolas chiun ajn nombron).

Noto: Multaj asertas, ke la “o” de la liternomoj ja estas O-finajho, sed normale ili tamen en la praktiko sekvas la chi-antauajn regulojn. Sed kelkaj fakte traktas tiujn chi helpvokalojn kiel verajn O-finajhojn. Ili diras: bo, boj, bon, bojn, ba, baj, ban, bajn, k.t.p. Tio tamen estas malrekomendinda.

La principoj por uzi liternomojn en frazoj similas al la uzo de ne-esperantigitaj propraj nomoj kaj citajhoj.

Ankau multaj ne-Esperantaj liternomoj estas vortetoj.

Aperis diversaj proponoj de aliaj liternomoj, sed neniu propono farighis vaste uzata. Oni restu che la Fundamentaj liternomoj. Ili estas la solaj, kiuj funkcias praktike, char nur ili estas konataj de chiuj esperantistoj.

En ekz. telefonado la ordinaraj liternomoj tamen povas esti malfacile audeblaj. Kiam en tiaj okazoj oni bezonas klarigi la literumadon de vorto, oni povas uzi “literuman alfabeton”, kie chiu litero estas reprezentata de tuta vorto. La sekva literuma alfabeto estas uzata de Universala Esperanto-Asocio:

Asfalto, Barbaro, Centimetro, CHefo, Doktoro, Elemento, Fabriko, Gumo, GHirafo, Hotelo, HHaoso, Insekto, Jubileo, JHurnalo, Kilogramo, Legendo, Mashino, Naturo, Oktobro, Papero, Rekordo, Salato, SHilingo, Triumfo, Universo, U Universo-hoko, Vulkano, Zinko.

La ne-Esperantajn literojn Q, W, X kaj Y oni en tiaj okazoj nomu per iliaj plenaj Esperantaj nomoj.