PMEG 2024
1.2. Helposignoj
Krom literoj oni uzas ankau helposignojn. Ne ekzistas devigaj reguloj pri ilia uzado en Esperanto. Tial ili estos chi tie nur suprajhe klarigitaj.
Ne-elparolataj helposignoj «
Spaceto estas uzata inter vortoj. Spacetoj normale ne respondas al pauzoj en la parolo, sed montras lokojn, kie oni povus pauzi, se oni volus. Ne metu spacetojn antau punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo. | |
. | Punkto estas uzata por montri la finon de cheffrazo. Oni uzas punktojn ankau en mallongigoj, ekz. k.t.p. = “kaj tiel plu” (sed ktp estas same bona). Oni povas uzi punktojn por klariga disigado de ciferoj en altaj nombroj, ekz.: 10.000.000.000 (= “dek miliardoj”), sed estas pli bone uzi (se eble) mallarghajn spacetojn, ekz.: 10 000 000 000. Iafoje oni uzas punkton anstatau vicorda A-finajho en datoj, ekz. 12. Majo = “la dek-dua (tago) de Majo”. Ne uzu punkton antau decimaloj en nombroj. Por tiu celo oni uzu komon. Legu pli pri matematikaj esprimoj. Krome punktoj estas uzataj kiel disigaj signoj en diversspecaj numeroj (kie ne temas pri decimaloj), en nomoj de komputilaj dosieroj, en retadresoj k.s.: versio 3.2.4 (de programo), dokumento.txt, www.uea.org. |
? | Demandosigno estas uzata post demandaj cheffrazoj anstatau punkto: Kion vi volas? Ne uzu demandosignon post demanda subfrazo. Oni ne metas demandosignon komence de frazo (male al la hispana lingvo). |
! | Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj kaj emfazaj frazoj anstatau punkto: Ne faru tion! Oni ne metas krisignon komence de frazo (male al la hispana lingvo). |
, | Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature iom pauzi, ekz. antau subfrazo: Li diris, ke li amas shin. Mi vidis virinon, kiu portis paketon. Oni uzas komojn ankau anstatau la vortoj kaj kaj au en elnombrado de pluraj aferoj: Ili manghis legomojn, panon, fromaghon kaj fruktojn. Komoj estas ankau uzataj inter kunligitaj cheffrazoj: Ili manghis, sed ili ne satighis. Krome oni uzas komon antau decimaloj en nombroj: 3,14 (= “tri komo unu kvar”). Legu pli pri matematikaj esprimoj. |
: | Dupunkto montras, ke sekvas detala prezento: Li diris: “Mi amas shin” (rekta citajho); Jen la menuo: legomoj, pano, fromagho kaj fruktoj (elnombrado); La konkludo estas: Li estas kulpa! |
; | Punktokomo estas iafoje uzata anstatau punkto au komo inter cheffrazoj, kiuj iel kunapartenas; iafoje anstatau komo en elnombradoj, kie la elnombrataj aferoj ne estas unuopaj vortoj, sed plurvortajhoj. Punktokomo disigas pli forte ol komo, sed malpli forte ol punkto. Cheffrazo post punktokomo normale komencighas per minusklo. |
... | Tripunkto estas uzata anstatau punkto post nefinitaj frazoj, au kie io estas ellasita, au kie oni deziras iom longan pauzon. |
- | Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranchi vorton fine de linio. Tia uzo de dividostreko ne shanghas la sencon de vorto: kafo-tablo = kafotablo. Dividostreko aperas ankau en vortoj kiel Nov-Jorko (char NovJorko kun majusklo tuj post minusklo aspektas iom strange, sed eblas ankau Novjorko), kaj en 23-a, 15-ono k.s. (inter cifero kaj litero, sed ankau 23a estas tute bona skribomaniero). Oni ankau uzas dividostrekojn en iaj mallongigoj por montri, kie mankas literoj ene de vorto: d-ro (= “doktoro”), s-ro (= “sinjoro”). Iafoje oni uzas dividostrekojn en propranomaj radikoj, char la origina nomformo konsistas el pluraj vortoj: San Francisco → San-Francisko (au Sanfrancisko), Sierra Leone → Siera-Leono (au Sieraleono), San Marino → San-Marino (au Sanmarino), La Paz → La-Pazo (au Lapazo), Nova Scotia → Nova-Skotio° (au Novaskotio). Tiaj Esperantaj formoj estu do rigardataj kiel nekunmetitaj en Esperanto malgrau la dividostrekoj. Skribo sen dividostreko estas tamen preferinda. Legu ankau pri dividostrekoj en kunskriboj. Dividostreko aspektas pli-malpli same kiel minus-signo, kaj tre similas al ghis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio). |
— | Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstatau komo por montri pauzon, anstatau krampo por montri parentezon, kaj antau nova repliko en dialogo. Haltostreko aspektas simile al dividostreko, minus-signo kaj ghis-streko, sed en preciza tipografio ghi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu spaceto. |
( ) | Krampoj estas uzataj antau kaj post parentezo (intermetita klarigo au komento). Oni parolas pri komenca krampo au ekkrampo, kaj ferma krampo au finkrampo. Alternativaj formoj estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj <komento>, kaj kunigaj {komento}. Oni ne metu spacetojn inter krampoj kaj komento. Ne skribu do: ( komento ). Oni iafoje uzas anstataue haltostrekojn: – komento –. Tiam oni ja uzu spacetojn. |
/ | Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn (anstatau la vorto au). Ekzistas ankau malsuprenstreko, \, kiu apenau estas uzata en ordinaraj tekstoj. |
* | Steleto au asterisko estas uzata post vorto au frazo por signali ion specialan, ekz. por atentigi pri piednoto. En PMEG steletoj antau kaj post vorto au frazo (*ekzemplo*) montras, ke la ekzemplo estas erara au tre malrekomendinda. |
’ | Apostrofo montras, ke parto de vorto estas forlasita. Legu detale pri la uzado de apostrofoj. |
“ ” | Citiloj estas uzataj antau kaj post citajho, au antau kaj post vorto, kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj formoj: “citajho”, "citajho", „citajho”, «citajho», »citajho«, ‘citajho’. Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citajho. Ne skribu do: “ citajho ”. Ordinare oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi pri la cheesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan citilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citajho – fino de citajho au simile. |
Streketoj «
En la frua tempo de Esperanto oni uzis diversaspektajn streketojn inter la partoj de kunmetitaj vortoj por helpi al komencantoj: vapor|ship|oFG.55. Tio povas ankorau aperi en bazaj lernolibroj, sed en ordinaraj tekstoj oni ne plu uzas tiajn streketojn. Multaj ekzemploj de tiaj streketoj trovighas en la sekcio Gramatiko en la Fundamento. Iafoje oni konfuzas tiajn streketojn kun apostrofoj.
Apudigho de helposignoj «
Helposignoj iafoje apudighas, ekz.: ). ”) ’. ’? kaj simile. Tio estas tute en ordo. Iafoje fina punkto de mallongigo renkontighas kun komo, krisigno au demandosigno: Kie vi loghas, laboras k.t.p.? Ankau tio estas bona. Sed kiam mallongiga punkto renkontighas kun frazofina punkto, oni normale forigas unu el la punktoj: Chi tie mi loghas, laboras k.t.p.
Elparolataj helposignoj «
1 2 3 4 5 6 7 8 9 0 | Ciferoj (hindaj-arabaj ciferoj) estas simboloj por nombroj. Iafoje oni uzas anstataue romajn ciferojn (I, II, III, IV, V ...), sed la romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj estas evitindaj en Esperanto. |
---|---|
– | Ghis-streko estas simbolo por la vorto ghis normale kunlabore kun de: Majo–Augusto (= “de Majo ghis Augusto”). Ghis-streko estas (almenau en presitaj tekstoj) pli longa ol dividostreko kaj minus-signo, sed malpli longa ol haltostreko. Kutime oni ne uzas spacetojn antau kaj post ghis-streko. |
− | Minus-signo estas simbolo por la vorto minus: 3 − 2 (= “tri minus du”). Minus-signo aspektas pli-malpli same kiel dividostreko, kaj tre similas al ghis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio). |
+ | Plus-signo estas simbolo por la vorto plus: 2 + 3 (= “du plus tri”). |
= | Egal(ec)o-signo estas simbolo de egaleco: k.t.p. = kaj tiel plu (= “k.t.p. egalas al kaj tiel plu”). Legu pli pri matematikaj esprimoj. |
& | Kaj-signo estas simbolo por la vorto kaj. Ghi normale ne estas uzata en ordinaraj tekstoj, sed iafoje en nomoj k.s.: UEA & TEJO (= “UEA kaj TEJO”). Iafoje oni trovas la mallongigon k. (kun au sen punkto) por kaj. |
§ | Paragraf-signo estas simbolo por la vorto paragrafo: §10 (= “paragrafo dek”). |
% | Procento-signo au elcento-signo estas simbolo por la vorto procento (elcento), kiu signifas “centono”: 100% (= “cent procentoj/elcentoj”). |
Ne-Esperantaj literoj «
Latinaj ne-Esperantaj literoj povas aperi, kiam oni uzas alilingvajn vortojn en Esperanta teksto, ekz. proprajn nomojn. Ili estas uzataj ankau kiel matematikaj kaj alispecaj simboloj.
Jen la kvar plej gravaj ne-Esperantaj latinaj literoj kun siaj Esperantaj nomoj:
Q q | = kuo |
---|---|
X x | = ikso |
Y y | = ipsilono |
W w | = duobla vo, ghermana vo, vavo, vuo° |
Noto: El la kvar nomoj de la litero W, duobla vo estas la plej ofte uzata, sed ghi povas esti miskomprenata kiel efektiva duobla V: vv. El la tri malpli oftaj nomoj, vavo estas kredeble la plej ofta. Ghi estas registrita en PIV kaj en kelkaj aliaj vortaroj. Rimarku tamen, ke ekzistas hebrea litero, kiu nomighas vav.
Legu ankau pri elparolado de la literoj Q, X, Y kaj W.
Iuj provas uzi la literon W kaj iafoje la literon Y en Esperantaj vortoj. Tio estas eraro. Esperantaj vortoj povas enhavi nur la 28 Esperantajn literojn.
Kiam oni alfabete ordigas vortojn kun ne-Esperantaj latinaj literoj, oni devas iel envicigi tiujn literojn en la Esperantan alfabetan ordon. La literojn q, w, x kaj y oni povas tiam envicigi lau iliaj kutimaj pozicioj en latinalfabetaj lingvoj; literojn kun kromsignoj, ekz. á, è, ö, ç, k.s. oni povas meti kune kun la respondaj senkromsignaj literoj; ligajhojn kiel æ kaj œ oni povas trakti kiel la respondan duliterajhon; la germanan literon ß (esceto) oni povas trakti kiel ghian kutiman anstatauajhon ss; kaj tiel plu. Lau tiuj gheneralaj ideoj (kiuj ne solvas chiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a à á â ã ä å æ (= ae), b, c ç, ch, d ð, e è é ê ë, f, g, gh, h, hh, i ì í î ï, j, jh, k, l, m, n ñ, o ò ó ô õ ö ø œ (= oe), p, q, r, s ß (= ss), sh, t þ (= th), u ù ú û ü, u, v, w, x, y ý ÿ, z.
Grekaj literoj estas uzataj en Esperanto nur kiel simboloj en matematiko.
Vortotranchado «
Kiam oni atingas la finon de skriblinio, oni povas je bezono tranchi la lastan vorton en du partojn. La unuan parton oni lasas fine de la linio. Post ghi oni metas dividostrekon. La duan parton oni metas komence de la sekva linio:
Shin kaptis neforpelebla, nevenk- ebla revado. Neatenditaj, bril- antaj perspektivoj kreighis antau shiaj okuloj, shi ne povis for- shiri de ili sian rigardon, lac- igitan de la mallumo.
Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotranchado en Esperanto. Oni simple tranchu tiel, ke la rezulto estu facile legebla kaj komprenebla. Multaj tial evitas tranchojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto au vortoparto. Oni ekz. preferas tranchi “chef-urbo” anstatau “che-furbo” por ne forigi la solan literon F disde la prefikso CHEF, kaj ankau char ofte estas pli klare, se oni tranchas lau la efektivaj signifohavaj vortelementoj. Vidu ankau la klarigojn pri silaboj kaj silabolimoj.