PMEG 2023

38.3.2. CHEF

CHEF = “la plej grava, la plej altranga”. Komparu kun ESTR kaj la neoficiala prefikso ARHHI/ARKI. CHEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter chiuj similaj aferoj:

  • episkopo chefepiskopoFA1.172 = la plej grava, plej altranga, inter la episkopoj

  • urbo chefurboOV.411 = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale trovighas la landaj registaro, parlamento k.t.p.

  • parto chefpartoGn.2 = la plej grava parto de io

  • redaktisto chefredaktisto = redaktisto, kiu respondecas pri la enhavo de la redaktata gazeto, revuo k.s.

  • artikolo chefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, ordinare montranta opinion de la eldonisto au chefredaktisto

  • strato chefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo

  • mangho chefmangho = la plej grava mangho de la tago

Ordinara radiko «

CHEF estas tre ofte uzata kiel ordinara radiko:

  • chefo = la plej grava au altranga persono

  • chefa = plej grava, plej altranga, precipa

  • chefe = precipe, antau chio

CHEF kaj ESTR «

CHEF montras la plej gravan aferon au personon. La sufikso ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankau decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon chu per ESTR-vorto, chu per CHEF-vorto, ekz.: chefredaktoro (la plej grava redaktoro) ≈ redakciestro (estro de redakcio).

ESTR chiam montras personon, dum CHEF kiel prefikso ne montras mem personon: chefurbo tute ne egalas al urbestro. CHEF kiel memstara O-vorto tamen chiam montras personon, kaj tial la memstaraj vortoj chefo kaj estro estas en la praktiko preskau samsignifaj.