PMEG 2024
38.2.14. ESTR
ESTR = “persono kiu gvidas kaj decidas, mastro”. Komparu kun CHEF. Tio, kio staras antau ESTR, chiam estas la loko, kie la estro decidas, au tio, pri kio la estro decidas:
shipo → shipestro = tiu, kiu decidas sur shipo
banko → bankestro = tiu, kiu decidas en banko
imperio → imperiestro = titolo de gvidanto de imperio
provinco → provincestro = gvidanto de provinco
grupo → grupestro = gvidanto de grupo
urbo → urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon
orkestro → orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron
lernejo → lernejestro = direktisto de lernejo
laboro → laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro
cent → centestro = oficiro super cento da soldatoj
Ordinara radiko «
estro = chefo kun decida povo
estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon
estrarano = ano de estraro
estri = esti estro super io, regi kiel estro
subestro = persono, kiu helpas al estro