PMEG 2024

38.2.15. ET

ET = “(plej/tre) malalta grado, (plej/tre) malgranda speco”. Komparu kun EG. ET ne shanghas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon:

  • domo → dometo = (tre) malgranda domo

  • doloro → doloreto = (tre) malforta doloro, irito

  • varma → varmeta = nur iom varma

  • verda → verdeta = malforte verda, neklare verda

  • dika → diketa = nur iom dika

  • babili → babileti = babili malmulte

  • pluvi → pluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj

  • iom → iomete = nur malmulte

Ofte ET-vorto montras specialan signifon:

  • shtrumpo → shtrumpeto = mallonga shtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo

  • ridi → rideti = ridi sensone kun fermita busho

  • manghi → mangheti = malmulte kaj senapetite manghi

  • rafano → rafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de legomo)

Alternativoj de ET-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo farighis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • faleti = preskau fali pro mispasho → stumbli

  • vojeto = tervojeto en arbaro au kampo → pado

  • beleta = plachaspekta → linda

Karesa signifo «

Iafoje ET montras karesan nuancon:

  • patro → patreto = kara patro, pachjo

  • edzo → edzeto = kara edzo

  • mano → maneto = charme malgranda mano

  • knabino → knabineto = charme malgranda knabino

Ordinara radiko «

  • eta = malgranda, malintensa

  • etigi = fari malgranda

  • etighi = farighi malgranda

  • etulo = malgranda persono

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

  • burgho → etburgho = burgho, kies burgheco estas eta (lau socia statuso)

  • fingro → etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano

  • akciano → etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da akcioj

Iuj opinias, ke chi tia prefikseca uzo de ET estas erara, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antauelemento de kombino. Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.