PMEG 2023

38.2.13. ER

ER = “tre malgranda parto de tutajho”. ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antau ER, chiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:

  • sablo sablero = grajno de sablo

  • negho neghero = flok(et)o el negho

  • cheno chenero = unu kunliga parto (ringo) de cheno

  • pluvo pluvero = akvoguto de pluvo

  • mono monero = peco de metala mono (papera monpeco nomighas monbileto au monpapero)

  • herbo herbero = unu tigo de herbo

  • fajro fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankau sparko)

  • kudri kudrero = unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno

Ordinara radiko «

  • ero = malgranda (konsistiga) parto

  • ereto = malgrandega ero

  • grandaj eroj grandera = konsistanta el grandaj eroj

  • disaj eroj diserighi = dispartighi en multajn disajn erojn

ER, PART kaj PEC «

ER montras unu el multaj similaj apenau distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj au individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita au deshirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disshiris la leteron kaj disjhetis ghiajn pecetojn en chiujn angulojn de la chambro.FE.42 (PEC havas ankau diversajn aliajn signifojn.)