PMEG 2024
38.2.12. END
END = “devas esti farata”. Komparu kun EBL kaj IND. Tio, kio staras antau END, chiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho. END-vortoj do chiam devenas de verboj. Oni povas uzi END nur che objektaj verboj. END estas sufiche malofte uzata. (La sufikso END estis oficialigita en 1953.)
pagi → pagenda = tia, ke ghi devas esti pagata, tia, ke oni pagu ghin
respondi → respondenda = tia, ke ghi devas esti respondata, tia, ke oni respondu ghin
Ordinara radiko «
enda = nepra, necesa, kiu devas esti, kiu devas okazi
ende = nepre, necese
Endas, ke vi venu. = Estas necese, ke vi venu.
END estas tre malofta afikso, kaj kiel ordinara radiko ghi estas ech pli malofta. Tial oni atentu, ke vortoj kiel enda, ende kaj endi ne chiam komprenighas facile, kvankam ili estas tute regulaj.