PMEG 2023

38.2.21. IND

IND = “meritas au valoras esti farata”. Komparu kun EBL kaj END. Tio, kio staras antau IND, chiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho. IND-vortoj do chiam devenas de verboj. Oni principe povas uzi IND nur che objektaj verboj:

  • ami aminda = tia, ke ghi meritas esti amata

  • legi leginda = tia, ke ghi valoras esti legata

  • vidi vidinda = tiel bela au bona, ke ghi valoras esti vidata

  • fidi fidinda = tia, ke ghi meritas esti fidata

  • bedauri bedaurinde = tiel (malbone), ke bedauro estas meritata

En kelkaj okazoj oni faras IND-vorton el verbo, kiu ordinare ne estas objekta:

  • ridi ridinda = tia, ke ghi meritas, ke oni ridu ghin (= pri ghi). Ordinare oni ridas pri io au pro io, sed principe oni povas uzi la verbon ridi ankau en aliaj manieroj, ekzemple kun rekta objekto: Mi ridas je lia naiveco (au mi ridas pro lia naiveco, au: mi ridas lian naivecon).FE.29

  • miri mirinda = tiel eksterordinara, ke ghi meritas, ke oni miru ghin (= pri ghi).

  • plori plorinde = tiel (malbone), plorado estas meritata

IND ≈ END «

Komence la sufikso END ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankau kun la signifo de END (“devas esti farata”). Tiu uzo de IND ne estas tute malaperinta:

  • ne pardoni nepardoninda = tia, ke oni devas ne pardoni ghin, nepardonenda

  • kashi kashinda = tia, ke ghi meritas au ech devas esti kashata, kashenda

  • konsideri konsiderinda = tia, ke ghi meritas esti konsiderata, tia ke oni ne povas ne konsideri ghin pro ghia forto, amplekso k.s.

  • Konstrui sur ghi [= la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.M.74...ne devas esti farate.

Ordinara radiko «

  • inda = merita, valora

  • indo = merito, valoro

  • indigi = fari inda

  • mortinda = inda je morto, tiel grava ke iu pro ghi meritas morton: mortinda peko, mortinda ofendo

  • prezoinda = inda je sia prezo, sufiche valora por sia prezo

La nekutimaj vortoj mortinda kaj prezoinda ne sekvas la ordinaran regulon, ke antau IND la radiko chiam havu agan kaj pasivan signifon. Oni devas diri, ke IND en tiuj vortoj ne estas uzata kiel sufikso, sed kiel ordinara radiko. La ligfinajho O en prezoinda respegulas tion, char afikso normale neniam havas ligfinajhon. Tia uzado de ligfinajho estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni ankau povas uzi dividostrekon en tiaj vortoj: mort-inda, prez-inda. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je MORT au PREZ.