PMEG 2023

38.3.1. BO

BO = “parenceco pro geedzigho”. Komparu kun prefikseca DUON.

BO aperas precipe en la jenaj tri parencovortoj, kaj en la tri respondaj IN-vortoj:

  • patro via bopatro = la patro de via edz(in)o

  • filo via bofilo = la edzo de via fil(in)o

  • frato via bofrato = la frato de via edz(in)o, la edzo de via frat(in)o, la edzo de frat(in)o de via edz(in)o

Ankau la jenaj BO-vortoj (kaj la respondaj IN-formoj) estas eblaj, sed malpli ofte uzataj. Anstataue oni uzas normale la simplajn vortojn sen BO:

  • kuzo via bokuzo = la edzo de via kuz(in)o, la kuzo de via edz(in)o, la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o

  • nevo via bonevo = la edzo de via nev(in)o, la nevo de via edz(in)o, la edzo de nev(in)o de via edz(in)o

  • onklo via boonklo = la onklo de via edz(in)o, la edzo de via onkl(in)o, la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o

  • avo via boavo = la avo de via edz(in)o

  • nepo via bonepo = la edzo de via nep(in)o

  • parenco boparenco = ia pergeedzigha parenco

  • familiano bofamiliano = ia pergeedzigha familiano

Kiam temas pri parenceco pro du geedzecoj, oni logike povus uzi vortojn kun duobla BO-prefikso: via bobofrato = “la edzo de frat(in)o de via edz(in)o”, via bobokuzo = “la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o”, via bobonevo = “la edzo de nev(in)o de via edz(in)o”, via boboonklo = “la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o”. En la praktiko oni tamen uzas nur simplajn BO-formojn ankau por tiaj signifoj.

En la Biblio aperas ankau la vorto boedzighi pri la kutimo edzighi al la edzino de frato, kiu mortis sen infanoj: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedzighu kun shi kaj naskigu idaron al via frato.Gn.38

BO povas aperi kune kun la prefiksoj GE kaj PRA. La reciproka ordo de tiuj prefiksoj ne gravas por la signifo, sed kutime GE aperas laste: bogepatroj, bogefratoj, bopragekuzoj k.s.

Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.