PMEG 2023

38.3.9. PRA

PRA = “antau tre longa tempo, primitiva”. PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:

  • homo prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo

  • arbaro praarbaro = primitiva, netushita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo

  • tempo pratempo = la komenca tempo de la homaro au de la mondo

  • eksplodo la Praeksplodo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreighis la universo lau moderna kosmologio

  • tipo pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo

  • peko prapeko = la origina peko de Adamo kaj Evo (lau Kristanismo)

Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantaulasta = “antaua al la antaulasta”. Simile eblus uzi PRA che antauhierau kaj postmorgau.

Che parencovortoj «

Che iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.

Che av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o kaj nev(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaue au poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri ech pli malproksimajn parencojn, unu PRA por chiu generacio:

  • avo via praavo = la patro de via av(in)o

  • avo via prapraavo = la patro de via praav(in)o

  • avo via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o

  • nepo via pranepo = la filo de via nep(in)o

  • nepo via prapranepo = la nepo de via nep(in)o

  • onklo via praonklo = la frato de via av(in)o

  • onklo via prapraonklo = la frato de via praav(in)o

  • nevo via pranevo = la filo de via nev(in)o

  • nevo via prapranevo = la nepo de via nev(in)o

Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavopra-pra-pra-avo, kvarpraavinopra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankorau neuzata.

Che la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn au multajn generaciojn antaue au poste:

  • patro prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva au imagata fondinto de popolo, tribo au familio

  • filo prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono

Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finajho) ghenerale pri ies antauuloj kaj posteuloj, ofte ech sen seksa distingo.

Che parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.

Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.

Ordinara radiko «

  • praa = ekzistinta antau tre longe, primitiva, antauhistoria