PMEG 2023

39.2.3. ARHHI/ARKI

Chiuj vortoj kun ARHHI ekzistas ankau en varianto kun ARKI (legu pli pri alternativoj al HH-vortoj).

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj origine enhavis la signifon “la unua, la chefa, la supera, la plej grava”: arhhipelago, arhhitekto, arhhitravo.

Vera prefikso «

Iafoje uzata kiel vera prefikso anstatau CHEF: episkopo arhhiepiskopo = “chefepiskopo”, anghelo arhhianghelo = “chefanghelo”, diakono arhhidiakono = “chefdiakono”, fripono arhhifriponoRz.84 = “cheffripono”. Normale oni uzas ARHHI nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komencighas per “arhhi”, alie oni chiam uzas la prefikson CHEF. Tamen Zamenhof uzis arhhifripono, kiu estas pure Esperanta. Komparu kun PROTO.