PMEG 2024

38.3.3. DIS

DIS = “for en malsamaj au pluraj direktoj, malkunen”. DIS estas uzata nur antau agaj vortoj, kaj chiam montras manieron de la ago au rezulton de la ago.

Movaj vortoj «

Che mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj movighas for en malsamaj direktoj:

  • iri → disiri = iri for en malsamaj direktoj

  • kuri → diskuri = kuri for en malsamaj direktoj

  • jheti → disjheti = jheti for en malsamaj direktoj

  • sendado → dissendado = sendado for en pluraj direktoj

Jam dis-signifaj vortoj «

Che vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:

  • shiri → disshiri = per shir(ad)o dividi en pecojn

  • rompi → disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn

  • pecigi → dispecigi = pecigi kaj dismeti

  • haki → dishaki = haki en pecojn

  • vastigo → disvastigo = vastigo en pluraj direktoj

  • de → disde = “de” en formova au malsimileca signifo

La vorto disde povas iafoje esti utila anstatau de rilate al pasiva participo, au anstatau de rilate al verbo. En disde la prefikso DIS escepte aperas antau neaga vorto.

Kunig-signifaj vortoj «

Iafoje oni uzas DIS che vorto kun signifo kuniga, kompaktiga, ferma k.s. DIS tiam forigas la kunigan signifon aldonante anstataue disigan signifon. DIS tiam funkcias same kiel MAL:

  • faldi → disfaldi = malfaldi

  • sigeli → dissigeli = malsigeli, rompi sigelon

  • volvi → disvolvi = malvolvi, etendi plata ion volvitan, iom post iom kreskigi au evoluigi

El tiaj DIS-vortoj nur disvolvi estas ofta, kaj nur en sia figura signifo “iom post iom kreskigi au evoluigi”. Tia figura disvolvi estas akceptebla, sed en aliaj okazoj oni prefere uzu MAL: malfaldi, malsigeli k.t.p.

Ordinara radiko «

  • disa = malkuna, dividita, maldensa

  • dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj au malsamaj direktoj

  • disen = malkunen, en malsamajn lokojn au malsamajn direktojn

  • disa → disigi = igi disa(j), disdividi → disighi = ighi disa(j), disdividighi, dismovighi

  • disa karno → diskarni au diskarnigi = forigi au disshiri ies karnon

  • disaj membroj → dismembrigi = disdividi lau la membroj (membro estas chi tie au korpa membro, au difinita parto de tutajho)

Noto: Oni ankau provis uzi DIS memstare anstatau disen, precipe en poezio: La mon’ rulighis sur la planko dis. (Ekzemplo lau K. Kalocsay.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.