PMEG 2023

2.3. Ne-Esperantaj vortoj – elparolo

Kiam ne-Esperanta nomo (au alispeca fremda vorto) aperas en Esperanta frazo, ekzistas tri manieroj elparoli:

  • Oni povas la nomon elparoli lau la origina lingvo (almenau proksimume), kio postulas sciojn de tiu lingvo. Tio chiam estas ghusta elparolmaniero, sed ne chiam efika maniero komuniki.

  • Oni povas la nomon elparoli tiel, kiel oni ghin elparolas en sia propra lingvo (kiam tiu ne estas la origina lingvo). Tio bedaurinde tre ofte okazas, sed estas tre malrekomendinda, char tiam eble nur parolantoj de tiu lingvo bone rekonas la nomon.

  • Oni povas la nomon elparoli en esperanteca maniero. Tio estas ankorau malofta, sed tre rekomendinda, char chiuj parolantoj de Esperanto havas shancon rekoni la nomon.

Kiam ekzistas plene esperantigita nomformo, kiu estas vaste konata, uzado de tiu formo estas kompreneble la plej efika maniero komuniki. Legu pli pri ne-esperantigitaj nomoj.

Esperanteca elparolo «

Kiam anoj de diversaj lingvoj parolas sian lingvon kaj uzas fremdajn nomojn, ili normale ne elparolas lau la fremda lingvo, sed spontane shanghas la elparolon lau la elparolaj kutimoj de sia propra lingvo. Simile esperantistoj povas elparoli fremdajn nomojn lau la elparola sistemo de Esperanto. Tion oni povas nomi esperanteca elparolo.

Esperanteca elparolo ne signifas, ke oni elparolas chiun literon lau la Esperantaj reguloj, sed ke oni elparolas uzante kiom eble nur Esperantajn sonojn. La celo estas trovi elparolmanieron, kiu faras la nomon rekonebla por chiu ajn esperantisto. Oni atentu kaj la fremdan elparolon, kaj la fremdan skribon, char multaj nomoj estas pli konataj en sia skriba formo. Ofte estas bone serchi kompromison inter la origina sono kaj la sonsistemo de Esperanto. Kiam oni ne konas la originan elparolon, sed eble nur la skribon, oni devas improvizi. Necesas esti tre tolerema pri elparolo de fremdaj nomoj en Esperanto. La celo ne estas montri siajn sciojn de fremdaj lingvoj, sed komuniki kiel eble plej efike.

En fremdaj vortoj ofte aperas la ne-Esperantaj literoj Q, W, X kaj Y. Por ili oni povas uzi la sekvajn elparolojn:

  • Q kiel “k”; QU kiel “kv”

  • W kiel “u” (au kiel “v”)

  • X kiel “ks”

  • Y kiel “j” (antau au post vokalo) au kiel “i” (en aliaj okazoj)

Ekzemploj de eblaj esperantecaj elparoloj «

La chi-postaj esperantecaj elparoloj ne estas la solaj eblaj. Oni povas diversgrade atenti la originan elparolon kaj la Esperantan sonsistemon. Memoru ankau, ke oni chiam povas uzi la originan elparolon senshanghe, se oni tion preferas.

  • Coca Cola koka kola (angla nomo de trinkajho). La “O” (diftongo) farighas simpla vokalo. La malklaraj finajhvokaloj farighas A lau la skribo.

  • Chaplin chaplin, cheplin (Usona nomo de kinartisto). La “A” elparolighas angle inter A kaj E. Vershajne A lau la skribo estas preferinda, sed ankau E eblas. La malklara elparolo de “I” farighas I.

  • Winchester vinchester (angla urbonomo). La “W” (= U) farighas V, char Esperanta U normale ne aperas vortkomence. La malklara “E” farighas E. La fina “ER”, kiu elparolighas kiel vokaleca R, farighas ER, char Esperanta R ne povas esti vokalo.

  • Dreyfus dre(j)fus (nomo de historie fama franca oficiro). La “Y” estas neelparolata france. Ghi povas farighi J au malaperi. La “U” (ronda antaua vokalo) farighas U lau la skribo.

  • Honoré de Balzac (h)onore de balzak (franca nomo de verkisto). La “H” estas neelparolata france. Ghi povas resti, lau la skribo, au malaperi. La malklara vokalo en de farighas E lau la skribo.

  • Changzhou chan(g)gho (china urbonomo). La spira “CH” farighas CH. La senspira “ZH” farighas GH. La “NG” (vela naza konsonanto) farighas N, au eventuale N + G lau la skribo. La diftongo “OU”, kiu estas fremda al Esperanto, farighas O.

  • al-Ghurdaqa (al-)hhurdaka au (al-)gurdaka (araba nomo de egipta havenurbo). Al estas difina artikolo kaj povas forfali. “GH” (= vocha HH) farighas HH au G. La ekstreme malantaua “Q” farighas K.

  • Haliaeëtus leucoryphus halieetus leukorifus (latina scienca nomo de birdospeco; la Esperanta nomo estas haliaeto). La “AE” farighas E. La “Y” farighas I.

  • Kalocsay kalochai (hungara nomo de Esperanta verkisto). Hungara malhela “A” farighas ordinara A lau la skribo.

  • Malmö malme, malmo (sveda urbonomo). La “Ö” (antaua ronda vokalo) farighas E au O.

Akcentado «

Ekzistas tri manieroj akcenti en esperanteca elparolo. Por chiu nomo oni elektu manieron, kiu shajnas oportuna:

  • Se la origina lingvo havas akcenton, oni povas konservi la originan akcenton.

  • Oni povas akcenti sur la antaulasta vokalo lau la Esperanta akcentoregulo. Tio estas ofte natura, kiam la nomo shajnas havi ian finajhon similan al la Esperantaj finajhoj.

  • Oni povas imagi finan apostrofon – anstatau O-finajho – kaj akcenti lastvokale.

  • Coca cola kóka kóla au kokakóla

  • Chaplin cháplin au chaplín

  • Haliaeëtus leucoryphus haliéetus leukórifus au halieétus leukorífus

  • Kalocsay kálochai au kalochái

  • Malmö málmo, málme (la “duobla” sveda akcento farighas ordinara akcento)