PMEG 2023

1.1. Literoj

Esperanto uzas varianton de la latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Chiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, cheflitero) kaj minusklo (malgranda litero):

Majuskloj:ABCCHDEFGGHHHHIJJHKLMNOPRSSHTUUVZ
Minuskloj:abcchdefgghhhhijjhklmnoprsshtuuvz
Nomoj:abocochodoefogoghohohhoijojhokolomonooporososhotouuovozo

La chi-antauan vicordon de la literoj oni uzas por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankau pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj.

Legu pli detale pri la liternomoj, kaj pri elparolo de mallongigoj. Legu ankau pri ne-Esperantaj literoj.

Majuskloj kaj minuskloj «

Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de chefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AU POR EMFAZI.

okaze oni vidas tekstojn, kiuj uzas nur minusklojn. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj ech eksperimente uzas nur minusklojn en chiaj tekstoj.

Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj che propraj nomoj.

Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero U ne havas majusklan formon. Tiu ideo bazighas sur la fakto, ke U ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankau majusklajn U (vidu la chi-antauan ekzemplon).

Noto: Kiam oni parolas pri tio, chu litero havas sian minusklan au sian majusklan formon, oni iafoje uzas la vortojn uskleco kaj usklo (= minusklo au majusklo).

Supersignoj «

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: CH, GH, HH, JH, SH kaj U. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomighas cirkumflekso au chapelo. La supersigno super U nomighas hoketo.

Alternativoj al la Esperantaj supersignoj «

Por tiaj okazoj, en kiuj ne eblas uzi la ghustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstatauan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstatau la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super U: ch, gh, hh, jh, sh, u. Ekzemple: Chiu brancho estis kvazau vasta florricha herbejo au plej charma ghardeno.Chiu brancho estis kvazau vasta florricha herbejo au plej charma ghardeno.FA3.114

En komputila tekstolaboro, en retposhto, k.s., iuj uzas postmetitan ikson, X, anstatau cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Ekzemple: Cxiu brancxo estis kvazaux vasta florricxa herbejo aux plej cxarma gxardeno.

Iafoje oni uzas aliajn supersignojn lau la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno), kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno).

Kiam oni skribas Esperanton per brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas specialajn brajlajn kodajhojn por la supersignaj Esperantaj literoj.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la normalajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta H-skribo (klarigita chi-antaue) ne estas oportuna, oni povas anstatauigi la supersignajn literojn per aliaj signoj au signokombinoj.