PMEG 2023

33.3. Demandaj subfrazoj

Se subfrazo estas demando, ghi ne komencighas per ke, sed per chu au per KI-vorto. Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj (subjekto, objekto, priskribo kaj komplemento), kaj ghenerale validas la samaj reguloj. Oni povas ofte uzi helpan tio, sed ordinare tio ne estas necesa.

  • Al li farighis dube, chu la fera stango estas shovita antau la pordon.FA3.140 La chu-demando estas subjekto de farighis. (Al li tio farighis duba.) Oni uzas E-finajhon en dube, char la subjekto estas subfrazo. Oni povus uzi helpan tio: Al li tio, chu la fera stango estas shovita antau la pordon, farighis duba.

  • Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La KI-demando rolas kiel subjekto de estas.

  • Li [...] provis, chu la pordo estas nefermita.BV.77 La chu-demando estas objekto de provis. Oni povus uzi helpan tio: Li provis tion, chu la pordo estas nefermita.

  • Diri jam nun kun plena certeco, chu mi povos veni, nun estas ankorau ne eble.L2.236 La chu-demando estas objekto de diri.

  • Shi ne sciis, chu shi nur songhis au chu tio estis efektivajho.FA1.163 Estas du objektaj chu-demandoj ligitaj per au.

  • Chu tio estas roso au larmoj, tion neniu povis vidi.FA1.164 La chu-demando estas objekto kun helpa tio.

  • Mi montris al la infano, kie kushas ghia pupo.FE.18 La demando estas objekto de montris. Oni povus aldoni helpan tio: Mi montris al la la infano tion, kie kushas ghia pupo.

  • Shi pripensis, kiom kostos al shi la nokta restado.FA4.115 La demando estas objekto de pripensis.

  • Chu vi ne scias, [...] kiom estis da mortigitoj?Rt.64 La subfraza demando estas objekto de scias.

  • Mi ne scias, ghis kiam ili restos chi tie. La demando estas objekto de scias.

  • Li preferis antaue sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras.FA1.108 La demando estas objekto de vidi.

  • Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.FA1.229 La demando estas objekto kun helpa tio.

  • El tio povas elveni, la diablo scias, kio.Rz.9 La subfrazo estas disigita, sed rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tio povas elveni.

  • Mia sola demando al vi estas, chu vi amas min. La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

  • La demando estas, kiel longe ni restu chi tie? La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Oni proponis al shi la elekton, chu shi preferas vidi min morti au farighi amajhistino de la princo.Rt.88 La demando estas rekta priskribo de la vorto elekton.

  • Li faris al mi la demandon, chu mi bone fartas. La demando estas rekta priskribo de la vorto demandon.

Demandaj subfrazoj en rolo, kiu bezonas rolvorteton «

Demanda subfrazo ankau povas havi tian frazrolon, kiu principe bezonas rolvorteton, ekz. pri. Tradicie oni en tiaj okazoj uzas helpan tio post la rolvorteto. Sed se la bezonata rolvorteto estas pri, oni ofte anstataue simple forlasas (subkomprenas) la vorteton pri, se la frazo ne farighas tro malklara:

  • Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn.FK.232 La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de helpa tio.

  • La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo.FA2.104 La demando rolas kiel pri-komplemento kun helpa tio.

  • La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava.L1.321 La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.

  • Mi dubas, chu vi estas felicha.FE.26 La demando rolas kiel pri-komplemento. = Mi dubas pri tio, chu... Sed pri tio estas forlasita.

  • Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.Dn.10 La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas forlasita: ...por informi vin pri tio, kio estos...

Tradicie krom kaj anstatau ech povas aperi rekte antau demanda subfrazo sen helpa tio, kvankam praktike tiaj frazoj praktike estas maloftaj:

  • Li demandis al mi chion imageblan krom (tio), chu mi amas lin.

  • Shi demandis pri mia nomo anstatau (tio), kial mi estas tie.

Uzo de sola pri sen helpa tio antau demanda subfrazo, kiu komencighas per kiel, estas netradicia, sed nuntempe tamen relative ofta. Tia uzo ne kauzas problemojn. Simile akceptebla estas tia uzo antau aliaj E-vortecaj KI-vortoj: pri kiam..., pri kiom..., pri kial..., pri kie(n)...:

  • Jen klarigoj pri (tio), kiel oni povas alighi al la kongreso. Tradicie oni chiam uzis helpan tio en tiaj chi frazoj.

  • Temas nun pri (tio), kiel ni solvu la problemon plej bone.

  • Mi interesighas pri (tio), kial vi venis al la kongreso.

  • Ni ricevis informojn pri (tio), kie estas la akceptejo kaj la chefaj salonoj.

Sed tia uzo de pri estas multe malpli ofta che demandaj subfrazoj, kiuj uzas O-vortecan au A-vortecan KI-vorton (kio, kiu, kia kaj kies), kredeble char en tiaj okazoj pri ankau povas rekte rilati al la KI-vorto (ne nur al la tuta demanda subfrazo), kio povas kauzi momentan konfuzon pri la celita senco. Simile malofta estas tia uzo de pri rekte antau chu-demanda subfrazo. Ordinare oni tiam uzas helpan tio: Mi interesighas pri tio, chu vi jam alighis al la kongreso.

La nuntempe pli kaj pli ofta uzo de pri rekte antau (iaj) demandaj subfrazoj estas parto de la lingva evoluo menciita en la sekcio pri I-verboj. Vidu ankau la klarigojn pri rolvortetoj antau ke-frazoj.

Demandaj kaj rilataj KI-subfrazoj «

Subfrazo, kiu komencighas per KI-vorto, povas esti demanda au rilata. Iafoje la sama formo povas esti dusenca: Shi sciigis al li, kion la libro enhavas. Se la subfrazo estas demanda, shi diris al li la respondon al la demando: Kion la libro enhavas? Eble shi tiam diris responde simple: Ghi enhavas lecionojn pri matematiko. Se anstataue la subfrazo estas rilata (kun subkomprenata tion), tiam shi instruis al li tiujn regulojn de matematiko, kiujn la libro enhavas, sed shi eble ne diris, ke tiu libro enhavas tiujn regulojn.

Se la cheffrazo enhavas helpan tio, demanda subfrazo povas esti ech pli simila al rilata subfrazo, kaj ofte la senca diferenco povas esti malgranda kaj subtila: Mi parolas pri tio, kion mi sentas. La subfrazo povas esti rilata. Tiam la tuta frazo signifas pli-malpli: Mi parolas pri tiuj sentoj, kiujn mi havas. En tia okazo tio reprezentas la saman sencon, kiun havas la sekva rilata vorto kion. Sed tiu sama frazo ankau povas signifi: Mi parolas pri la jena demando: Kion mi sentas? Tiam la subfrazo estas demanda. La helpa vorto tio reprezentas la tutan postan demandan subfrazon. La vorto kion ne aparte rilatas al la antaua tio. Oni vidas tion plej klare, se oni enmetas alian demandon: Mi parolas pri tio, chu mi havas sentojn. (= Mi parolas pri la jena demando: Chu mi havas sentojn?) Au: Mi parolas pri tio, kial mi havas tiom da sentoj. La demanda subfrazo povas komencighi per chu au per iu ajn KI-vorto, ne nur per la vorto kio(n).

Chu kaj se «

En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por chu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Chu montras demandon. Se montras kondichon. La signifodiferenco estas tre granda:

  • Morgau li diros, chu li venos. ≈ Morgau li diros “jes, mi venos” au “ne, mi ne venos”. La chu-demando estas objekto de diros. = Morgau li diros la respondon al la demando, chu li venos.

  • Morgau li diros, se li venos.Morgau li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. La se-frazo estas kondicha komplemento.