PMEG 2023

33.2.1. Ke-frazoj kiel subjekto

Subfrazo, kiu komencighas per ke, povas roli kiel subjekto. Tia ke-frazo kutime staras en fina pozicio:

  • Okazis, ke la reghino mortis. Tio okazis.

  • Shajnas, ke pluvos. Tio shajnas.

  • Estas vero, ke shi havis sur si pantoflojn.FA2.112 Tio estas vero.

  • Shajnas al mi, ke el shia busho elsaltas perloj kaj diamantoj.FE.17 Tio shajnas al mi.

  • Al li ech ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita.LR.51A Tio ech ne venos al li en la kapon.

  • Kompreneble, ke mi lin amas.FE.41 La chefverbo estas subkomprenata: Estas kompreneble, ke mi lin amas. Tio estas komprenebla.

Helpa tio «

Kelkfoje oni uzas la vorteton tio kaj ke-frazon kunlabore:

  • Chu tio estas vera, ke li mortigis sin?

  • Okazis tio, ke la shtelinto forfughis.

En chi tiaj frazoj tio kaj la ke-frazo reprezentas la saman aferon. Oni povas nomi tion helpa tio, char la vorto tio gramatike estas senbezona. Ghi nur helpas al la klareco. Se oni uzas helpan tio kune kun subjekta ke-frazo, la ke-frazo iom emfazighas. El gramatika vidpunkto la ke-frazo rolas kiel klariga priskribo de tio. Helpa tio estas uzata ankau che aliaj specoj de subfrazoj, ekzemple demandaj subfrazoj.

Zamenhof iafoje uzis ghi anstatau tio, ankau en chi tia helpa rolo. Nun oni uzas nur tio.