PMEG 2023

11.5. Tria persono

En gramatiko chio, kio ne estas mi, ni au vi (au ci), estas nomata “la tria persono”. Li, shi, ghi kaj ili, kaj lia, shia, ghia, ilia, estas uzataj por paroli pri io konata, kio estas nek la parolanto, nek la alparolato. Oni kaj onia estas uzataj por paroli pri nedifinita(j) persono(j). Si kaj sia anstatauas la aliajn triapersonajn pronomojn en certaj okazoj. Krome ekzistas ankau la neoficialaj triapersonaj pronomoj ri kaj ria.

Li kaj shi «

Li kaj shi estas unu-nombraj. Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Shi kaj shia estas uzataj pri unu ina persono:

  • Li estas knabo, kaj shi estas knabino.FE.16

  • Mi vokas la knabon, kaj li venas.FE.16

  • Mi vokas la knabinon, kaj shi venas.FE.16

  • Li estas mia onklo.FE.18

  • Shi estas mia onklino.

  • Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.FE.36

  • Shi estas lavistino.

  • Li fianchighis kun fraulino Berto.FE.39

  • Shi fianchinighis.

  • Chu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.FE.41

  • Shiaj gepatroj volis shin edzinigi kun alia persono.FE.39

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianchino.FE.26

  • Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.FE.31

  • “Jes, patrino”, respondis al shi la malghentilulino.FE.21 Shi = la patrino.

  • Lia edzino estas tre laborema kaj shparema, sed shi estas ankau tre babilema kaj kriema.FE.41

  • Li amas tiun chi knabinon pro shia beleco kaj boneco.FE.35

  • Mi renkontis vian patrinon kaj shian kolegon.

  • Mi bone konas vian fraton kaj liajn amikojn.

  • En unu tago, kiam shi estis apud tiu fonto, venis al shi malricha virino, kiu petis shin, ke shi donu al shi trinki.FE.15 La frazo enhavas du inajn personojn, knabinon kaj virinon. Chiuj shi estas la knabino, krom la lasta, kiu estas la virino.

  • Apenau shia patrino shin rimarkis, shi [= la patrino] kriis al shi [= la filino]: “Nu, mia filino?”FE.21

Kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas konata, au kiam oni parolas ghenerale pri persono de iu ajn sekso, oni tradicie uzas li:

  • Chiu, kiu shin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11 Li respondas chi tie al chiu, do al chiu persono.

  • Chiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li.FE.13

  • Ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri chiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.FE.29 Lila malamiko. La frazo temas pri teoria persono, chu vira, chu virina.

Tia chi uzo de li povas esti rigardata kiel seksa diskriminacio. Efektive en tradicia uzo li estas dusignifa: vira kaj sekse neutrala, sed multaj opinias, ke tia uzo ignoras virinojn au prezentas virecon kiel normalan kaj virinecon kiel esceptan. Krome tiu dusignifeco ja povas iafoje kauzi malklarajhojn. Tiam oni povas esprimi sin pli klare per ekz. shi au li, tiu, tiu persono k.s. Sed tia uzo tamen povas esti maloportuna, kaj tial aperis diversaj proponoj de nova sekse neutrala pronomo por homo. La sola tia propono, kiu efektive estas uzata, estas ri°. Tiu nova vorto tamen ne estas parto de la oficiala kaj normala Esperanto, kaj ne chiuj esperantistoj konas ghin. Aliaj uzas ghi tiusence, do ankau por homo.

Ghi «

Ghi estas unu-nombra. Ghi kaj ghia estas uzataj por paroli pri ajho (konkreta au abstrakta). Ghi ne montras sekson:

  • La tranchilo tranchas bone, char ghi estas akra.FE.16

  • Chu vi jam trovis vian horloghon? – Mi ghin ankorau ne serchis.FE.20

  • Kiam malricha virino petos de vi trinki, vi donos ghin al shi ghentile.FE.17 Ghinla petitan trinkajhon.

  • Li donis al mi monon, sed mi ghin tuj redonis al li.FE.42

  • Mi disshiris la leteron kaj disjhetis ghiajn pecetojn en chiujn angulojn de la chambro.FE.42

  • Tiam oni ekkantis sanktan kanton, kaj ghi sonis tiel bele, ke che Johano aperis larmoj en la okuloj.FA1.60

  • Esperantisto estas nomata chiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ghin uzas.OV.371

  • Ni rigardu, kio farighis al la korpo de la gardisto. Senvive ghi sidis sur la shtuparo.FA1.127 Kiam oni parolas pri la gardisto kiel persono, oni uzu li, sed kiam oni parolas nur pri lia korpo (vivanta au mortinta), oni uzu ghi.

Oni uzas ghi ankau pri infaneto, kiu estas tiel juna, ke la sekso ne gravas. Sed oni povas ankau uzi li, kiel oni faras por persono, kies sekson oni ne scias:

  • La infano ploras, char ghi volas manghi.FE.16

  • Mi montris al la infano, kie kushas ghia pupo.FE.18

Sed se oni volas aparte montri la sekson de infaneto, au se oni parolas pri pli agha infano, oni kompreneble uzu li au shi.

Ghi estas uzata ankau por paroli pri besto, ech kiam ghia sekso estas konata:

  • El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ghi kuras sub la lito.FE.26

  • La birdo ne forflugis: ghi nur deflugis de la arbo.FE.31

  • Mi frapos vian chevalon sur la kapon tiel, ke ghi falos senviva.FA1.14

  • Nia maljuna amiko renkontighis kun kamparano, kiu pelis bovinon, bovinon tiel charman, kiel bovino nur povas esti. “Ghi certe donas belan lakton!” li pensis.FA4.230

Se temas pri hejmbesto au alia besto, al kiu oni havas personan rilaton, multaj preferas uzi li au shi anstatau ghi. Ankau en aliaj okazoj, kiam ghi povas kauzi miskomprenon, oni povas uzi li au shi pri besto. En fabeloj, kie bestoj rolas kiel personoj, estas ofte pli nature uzi li au shi, sed ankau ghi estas ebla:

  • Tiu katino estas mia plej bona amiko. Shi ech dormas en mia lito.

  • Melku bovon senfine, li lakton ne donos.PE.197 Chi tie la pronomo li montras, ke oni parolas pri virseksa bovo. Oni ankau povas uzi ghi, sed tio povas kauzi nekomprenon, char la vorto bovo ne estas per si mem nepre virseksa. Alia eblo estas uzi virbovo anstatau bovo.

  • Klinu la kolon antau la maljuna anasino tie. Shi estas chi tie la plej eminenta el chiuj.FA2.36 El fabelo, en kiu birdoj rolas kiel personoj.

En fabelo oni povas uzi li au shi ech pri nevivanta afero, se ghi rolas kiel persono, kaj oni volas ghin prezenti kiel viran au virinan:

  • La historion de tiu kolumo ni nun audu. Li jhus atingis la edzighotaugan aghon, kiam li okaze trafis en lavotan tolajhon kune kun shtrumpa rubando.FA3.6 Kolumo rolas viran rolon en fabelo.

Ghi ankau povas reprezenti unu-nombrajn grupvortojn kiel: familio, popolo, armeo k.s., kvankam temas pri personoj. Iafoje oni tamen uzas ili:

  • Hodiau la problemo interesas la publikon, morgau ghi povas esti indiferenta pri ghi. La unua ghi reprezentas la publikon, plurajn personojn. (La dua ghi estas la problemo.)

En iaj specialaj kuntekstoj oni parolas pri io, kio povas egale esti ajho au vivulo, besto au homo. Tiam oni uzas ghi ech se la priparolata afero principe povas esti homo:

  • Mamulo naskas idojn, kiujn ghi nutras per lakto. Ankau homo estas mamulo, sed tamen oni uzas ghi, char en tiu chi kunteksto ankau homo estas rigardata kiel besto.

  • Arhhimedo diris, ke korpo estas en sia natura stato kiam ghi estas senmova. Chi tie korpo fakte estas chia ajn materia objekto. La ideo de Arhhimedo validas kompreneble ankau por homa korpo, sed en tiu chi kunteksto oni rigardas homon kiel ajhon, nuran korpon, ne kiel personon.

Ghi normale reprezentas ajhon, beston kaj alian klare difinitan aferon, kiun oni povas esprimi per O-vorta frazeto (la ajho, la granda besto, tiu lauta sono, lia subita amo...). Sed se oni parolas pri io abstrakta, kio estas redonebla nur per tuta frazo, oni normale uzas anstataue tio: Li diris al mi sekreton, sed mi forgesis ghin (= la sekreton). Li diris al mi, kie li kashis la trezoron, sed mi forgesis tion (= kie li kashis la trezoron). Sed Zamenhof en tiaj okazoj tamen ofte uzis ghi:

  • Mi estis apud shi!” “Jes, mi ghin scias.”BV.83Jes, mi scias, ke vi estis apud shi. Oni prefere diru: Jes, mi tion scias.

  • Chu vi, kara Mario, trovas ghin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon che la sama tablo kun kelke da junaj viroj?M.88 Ghin estas duoblajho de la vera objekto, la subfrazo, por helpi al la frazokonstruo. Oni povas tute forigi ghin: ...trovas konvene, ke juna virino restu... Sed oni povas ankau uzi helpan tio: ...trovas tion konvena, ke juna virino restu...

  • En la chambro estis tri personoj, el kiuj unu levighis renkonte al Marta. Ghi estis virino de meza agho.M.20 Nun oni preferas: Tio estis virino de meza agho. Au: Shi estis virino de meza agho.

Zamenhof iafoje uzis ghi kiel superfluan duoblajhon de subjekto au objekto, kiam la vera subjekto au objekto estis I-verbo. Li ankau uzis iafoje ghi kiel superfluan duoblajhon de subjekto de esti, kiam la vera subjekto staris post esti. Tiu uzo komplete malaperis, kaj estas nuntempe rigardata kiel eraro:

  • Por mi ghi estis la plej kora ghojo inciti la hundon.Rt.19 Ghi rolas kiel subjekto, sed la vera subjekto estas inciti la hundon. Oni forlasu ghi.

  • Ghi estis varmega posttagmezo.Rt.83 La vera subjekto estas varmega posttagmezo. Oni forlasu ghi.

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas pronomon similan al ghi kiel malplenan subjekton, kiu reprezentas nenion ajn. La koncernaj verboj vere estas sensubjektaj. En Esperanto oni ne uzu ghi che tiaj sensubjektaj verboj: Hodiau pluvas. Estos varme tie.

Ekde la 2010-aj jaroj iuj provas sisteme uzi ghi kaj ghia kiel sekse neutralajn pronomojn por homo, do ne nur por infaneto. Tion oni povas nomi “ghiismo”. Kelkaj tiel uzas ghi nur por paroli ghenerale pri persono, do anstatau la tradicia uzo de li: Se iu alvenos frue, diru al ghi, ke ghi atendu, ghis mi alvenos. Iafoje oni proponas uzi ghi aparte por paroli pri neduumaj personoj (nek viraj nek inaj, au sekse ambiguaj). Krome kelkaj tute radikale uzas chiam nur ghi pri chiu ajn persono, tute forlasante la pronomojn li kaj shi. Ghiismo forigas la tradician distingon inter ne-infanetaj homoj kaj ajhoj, kaj estas tial sufiche drasta shangho de la ghisnunaj lingvaj kutimoj en Esperanto. Ghiismo povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Aparte ofenda tia uzo povas esti, se oni uzas ghi pri neduuma homo tamen plu uzante li kaj shi por viraj kaj inaj personoj. Vidu ankau ri kaj ria.

Noto: Ghiismo havas subtenon en du Lingvaj Respondoj de Zamenhof (Lingvaj Respondoj p. 78, n-ro 90 kaj n-ro 91). La praktika uzo tamen tute ne sekvis tiujn respondojn, sed rezervis la uzon de ghi al bestoj kaj ajhoj lau la Fundamenta Gramatiko, kaj al (malgrandaj) infanoj lau ekzemploj en la Fundamenta Ekzercaro.

Ili «

Ili estas multe-nombra. Ili kaj ilia estas uzataj por paroli pri pluraj konataj aferoj au personoj (kiuj inkluzivas nek la parolanton, nek la alparolaton). Ili ne montras sekson:

  • Kie estas la knaboj? – Ili estas en la ghardeno.FE.16

  • Kie estas la knabinoj? – Ili ankau estas en la ghardeno.FE.16

  • Kie estas la tranchiloj? – Ili kushas sur la tablo.FE.16

  • Donu al la birdoj akvon, char ili volas trinki.FE.9

  • Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo.FE.35

  • Kvinope ili sin jhetis sur min, sed mi venkis chiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankau tre amas iliajn (infanojn).FE.18

  • Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanchjo [...], Nikolchjo [...], Ernechjo [...], Vilhelchjo [...], Manjo [...], Klanjo kaj Sonjo [...].FE.38

En kelkaj lingvoj oni iafoje uzas ili-pronomon pri nedifinitaj personoj. En Esperanto oni devas tiam uzi oni.

Oni «

Oni kaj onia estas nedifinitaj pronomoj, kiuj estas uzataj, kiam oni parolas pri chia ajn persono, multaj au kelkaj nedifinitaj personoj, k.s. Oni estas normale unu-nombra, sed povas ankau esti multe-nombra. Oni tute ne montras sekson:

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.FE.42

  • Kiam oni estas richa (au richaj), oni havas multajn amikojn.FE.16

  • Oni diras, ke la vero chiam venkas.FE.16

  • Ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaue sin trovis vino, au kiun oni uzas por vino.FE.31

  • Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39

  • La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preghas, estas preghejo.FE.40

Normale oni montras chiun ajn personon, sed iafoje ghi montras certajn personojn, kiujn oni ne povas au volas precizigi:

  • Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesho enveturis en la korton.FE.38 Tute ne estas grave, kiuj personoj malfermis.

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33 La parolanto ne volas precizigi, kiuj malhelpis al li.

  • Oni alportas la tagmanghon.Rz.26 Nur la tagmangho estas interesa, ne la portanto.

La formoj onin kaj onia estas tre malofte uzeblaj en la praktiko. Pro ilia maloftegeco, kelkaj sentas ilin kiel strangajn, kaj evitas ilin. Zamenhof mem ne uzis ilin, sed skribis, ke ili estas tute regulaj (Lingvaj Respondoj p. 88, n-ro 106). Je bezono oni ne hezitu uzi ilin:

  • La malpura aero malsanigas onin.

  • Kiam oni venas al tiu urbo, oni devas atenti pri la krimuloj. Ili kapablas shteli ech oniajn vestajhojn.

  • Ne kritiku onin, char oni povas ankau vin kritiki.

En iuj lingvoj, ekz. la angla, pronomo, kiu ordinare signifas vi, estas iafoje uzata ankau por esprimi sencon similan al tiu de oni. En Esperanto oni povas uzi vi en tia maniero, nur se la celita ideo vere inkluzivas la alparolatan personon, t.e. se la senco estas “vi kaj aliaj personoj en simila situacio”: En chiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun au alian sekson, tiun au alian kazon.FK.277 ≈ En chiu lingvo oni trovos... Sed se la alparolato mem certe ne estas inkluzivita, oni kompreneble ne uzu vi: Kiam oni stiras auton, oni devas esti atenta. Se oni diras tion al blindulo, kiu ne rajtas stiri auton, estus absurde uzi vi anstatau oni.

En iuj lingvoj, ekz. la franca, oni-pronomo povas esti uzata kun la signifo “ni”. Tio ne estas ebla en Esperanto: – Kiel vi fartas, amikoj? – Nu, *oni* sufiche bone vivas! Diru: ...ni sufiche bone vivas.

Ri° «

Ri kaj ria estas neoficialaj (proponitaj) pronomoj, kiujn iuj uzas (anstatau li, lia, shi kaj shia) por paroli pri unu persono sendepende de ties sekso:

  • Se iu alvenos frue, diru al ri, ke ri atendu, ghis mi alvenos.

  • Chiu amas ordinare personon, kiu estas simila al ri.

  • Iu postlasis valizon, en kiu estas riaj shlosiloj.

  • Alekso kaj ria amiko estas ambau neduumaj. (Neduuma = nek viro, nek virino, au sekse ambigua.)

Kelkaj uzas ri nur por paroli pri persono de nekonata sekso, au por paroli ghenerale pri persono de iu ajn sekso, do ghuste en tiuj situacioj, en kiuj oni tradicie uzas li kun sekse neutrala senco. Aliaj uzas ri nur kiam ili parolas pri neduuma persono. Ankorau aliaj tute radikale uzas chiam nur ri, kiam ili parolas pri persono, tute forlasante la pronomojn li kaj shi.

Ri kaj ria estas neoficialaj vortoj, kaj ne chiuj esperantistoj konas ilin. “Riismo” estas tamen jam sufiche disvastighinta, precipe inter junuloj, kaj multaj, kiuj mem neniam uzas ri au ria, tamen komprenas la novajn vortojn. Aliflanke iuj forte kontrauas la novajn pronomojn, opiniante, ke tia uzo estas neakceptebla reformo de la lingvo. La pronomon ri proponis plurfoje diversaj homoj sendepende. La unua propono kredeble okazis jam en 1976, sed notinda praktika uzo estas konstatebla nur post la jaro 2000.