PMEG 2023

36. Citajhoj

Kiam vortoj estas citataj, ili povas roli tiel, kiel ili lau finajhoj kaj ordinaraj reguloj normale ne povus roli. Citataj vortoj ofte ne estas uzataj en normala maniero por reprezenti ian signifon. Ili reprezentas nur sin mem. Chiaj ajn vortoj, vortetoj, frazoj, frazpartoj au aliaj esprimoj povas aperi kiel citajho. Ech alilingvaj esprimoj povas tiel aperi.

Citajhoj chiam rolas O-vortece. Ili povas havi tiajn priskribojn, kiajn povas havi O-vorto. Ili povas havi la artikolon la au alian difinilon. Ili povas havi rolvorteton, sed ne N-finajhon (krom se la N-finajho mem estas parto de la citajho).

Citajhoj ofte aperas inter citiloj au alimaniere apartigite de la ordinaraj vortoj (ekz. per specialaj litertipoj), sed iafoje oni ne uzas tian apartigan rimedon.

Ofte oni uzas anoncesprimon (la vorto, la ideo, la nomo) antau citajho. Se aperas anoncesprimo, ghi transprenas chiujn eventualajn priskribojn, difinilojn kaj rolmontrilojn. La citajho mem tiam estas identiga priskribo de la anoncesprimo. Oni povus ech diri, ke citajho chiam rilatas al anoncesprimo, kiu tamen povas esti subkomprenata:

  • La “tuj” de sinjoroj estas multe da horoj.PE.879La ideo “tuj” signifas por sinjoroj multe da horoj.

  • Inter voli kaj fari estas grandega, grandega pasho.OV.422Inter la ago voli kaj la ago fari...

  • Legu la klarigon sub fari....sub la vorto fari [en vortaro].

  • Kontrau la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi.LR.90 Ne temas pri iu viro, sed pri la vorto li.

  • Anstatau “la” oni povas ankau diri “l’”.FE.27Anstatau la vorto “la” oni povas ankau diri la vorton “l’”. La vorto “l’” rolas kiel objekto.

  • Anstatau “ci” oni uzas ordinare “vi”.FE.16Anstatau la vorto “ci”... La citajho “vi” rolas kiel objekto sed sen N-finajho.

  • Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian “mi”.Rt.114 La citajha objekto “mi” ne havas N-finajhon.

  • La franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”.LR.90 Fremdlingvaj vortoj aperas kiel objektoj, sed ne havas N-finajhon. Oni povus enshovi anoncesprimon, kiu tiam havus N-finajhon: ...diras pri infano la vortonil”...

  • Mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u au a-u?M.50 Franca vorto rolas kiel objekto, sed ne havas N-finajhon.

  • “Tabloj” estas O-vorto. La vorto O-vorto restas unu-nombra, char tabloj estas nur unu vorto. Ghia J-finajho estas nur parto de la citajho.

  • Pli bona estas malgranda “jen prenu” ol granda “morgau venu”.PE.1202

  • Prenez garde aux enfants!” diris la strigo-patro.FA3.37 Franca frazo rolas kiel objekto.

  • “Bonan tagon!” sonis subite tra la pordo. Citata salutfrazo rolas kiel subjekto. La N-finajhoj devas resti sendepende de la frazrolo.

Signifi «

La objekto de la verbo signifi estas ofte citajho, kiu montras la signifon. Tiam oni normale ne uzu N-finajhon:

  • La angla vorto “house” signifas “domo”....signifas la ideon “domo”. Se oni dirus ...signifas “domon”, oni povus kompreni, ke la angla vorto iel enhavus en si ankau la signifon de la N-finajho.

  • La vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”, sed ghi ne povas signifi “estonta tempo” au “estonta afero”.LR.114A

Oni ankau povas uzi N-finajhon, se konfuzo ne povus estighi, sed tio estas nuntempe tre malofta: Metro de drapo signifus metron, kiu kushis sur drapo, au kiu estas uzata por drapo.FE.32

Se la objekto de signifi ne mem montras la signifon, sed nur reprezentas ghin, tiam oni nepre uzu N-finajhon: Tiu vorto signifas ion, sed mi ne scias, kion ghi signifas. Kion signifas “house”? “House” signifas “domo”! La vortetoj io kaj kio ne estas mem la signifoj de la priparolitaj vortoj. Ili neniel estas citajhoj. Sed en la jena frazo kio ja estas citajho: La angla vorto “what” signifas “kio”.

Rekta parolo «

Citajho povas esti frazo, kiun iu diris, pensis au simile. Tian citajhon oni nomas rekta parolo:

  • La kato diris: “Chu vi povoscias ghibighi, chu vi povoscias shpini, chu vi povoscias aperigi fajrerojn?”FA2.39

  • “Lasu ghin trankvila!” diris la patrino, “ghi ja al neniu ion faras!”FA2.36

Rektan parolon oni povas ofte transformi en subfrazon. Tion oni nomas nerekta parolo: La kato demandis, chu ghi povoscias ghibighi. La patrino diris, ke ili lasu ghin trankvila.

Titoloj de libroj k.s. «

Titoloj de libroj, gazetoj k.s. povas esti traktataj kiel citajhoj. Se la titolo estas alilingva, tio estas ech nepra. Iaj Esperant-lingvaj titoloj povas esti uzataj kiel ordinaraj vortoj, aliaj devas esti traktataj kiel citajhoj. Precizaj reguloj ne ekzistas:

  • Chu vi legis (la libron) Pan Tadeusz? La pollingva nomo ne povas akcepti N-finajhon. Oni povas enmeti la anoncvorton libro, kiu tiam ricevas la finajhon.

  • Chu vi legis la Parnasan Gvidlibron? La Esperant-lingva titolo facile akceptas N-finajhon. Uzi ghin kiel citajhon sen N-finajho estus strange.

  • Chu vi legis Sinjoron Tadeo? Chu vi legis (la libron) Sinjoro Tadeo? La Esperant-lingva titolo povas akcepti N-finajhon, sed tio povas shajni stranga. Oni ja ne legis sinjoron, sed libron. Oni povas alternative uzi la titolon kiel citajhon, eventuale kun anoncesprimo.

  • Chu vi legis “Chu vi kuiras chine?”? Tiu chi Esperant-lingva titolo devas esti traktata kiel citajho, char ghi estas tuta frazo.

  • Nun la ludiloj komencis ludi, jen “Ni ricevas gastojn”, jen “Rabistoj kaj urbaj soldatoj”, jen “Kashigho”.FA1.154 Nomoj de infanludoj aperas kiel objektoj, sed sen N-finajho, char ili estas citajhoj.