PMEG 2023

38.3.7. MAL

MAL = “la rekte kontraua ideo”. MAL estas uzebla nur che vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontrauo. MAL shanghas la signifon de tia vorto al la rekta kontrauo.

Ecaj vortoj «

MAL estas plej ofte uzata che vortoj kun eca, kvalita au grada signifo:

  • bona malbona

  • granda malgranda

  • felicha malfelicha

  • proksima malproksima

  • richa malricha

  • agrabla malagrabla

  • sana malsana

  • frua malfrua

  • laborema mallaborema

  • moralo morala malmorala = kontraua al la moralo

  • graso grasa malgrasa = havanta malmulte da graso

  • kiel malkiel

  • pli malpli

  • plej malplej

  • tro maltro

Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu akcenton je la antaulasta vokalo: málpli, málplej, máltro. Legu pli pri la elparolado de MAL-vortoj.

Abstraktaj vortoj «

MAL estas uzebla ankau che agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:

  • fermi malfermi

  • helpi malhelpi

  • ami malami

  • shlosi malshlosi

  • laudi mallaudi

  • sukcesi malsukcesi

  • shtopi malshtopi

  • alighi malalighi

  • kodo kodi malkodi = retransskribi koditan tekston en la originan formon

  • antau malantau

  • supre malsupre

  • dekstro maldekstro

  • antauo malantauo

  • antauen malantauen

  • simetrio malsimetrio

  • konkordo malkonkordo

  • ordo malordo

Konkretaj vortoj «

MAL estas uzebla ankau che iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas rekta kontrauo:

  • amiko malamiko

  • lumo mallumo

Diferenco inter MAL kaj ne «

Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras cheeston de la kontraua ideo. Ofte ambau estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:

  • laudi = diri, kiel bona io estas

  • ne laudi = ne diri, kiel bona io estas

  • mallaudi = diri, kiel malbona io estas

  • ne mallaudi = ne diri, kiel malbona io estas

  • utila = tia, ke ghi kreas bonon au profiton

  • neutila = tia, ke ghi ne kreas bonon au profiton

  • malutila = tia, ke ghi kreas malbonon au malprofiton

  • ne malutila = tia, ke ghi ne kreas malbonon au malprofiton

  • afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj

  • neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj

  • malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj

  • ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj

  • sukcesa = tia, ke ghi donas kontentigan, bonan rezulton

  • ne sukcesa = tia, ke ghi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton (≈ sensukcesa)

  • malsukcesa = tia, ke ghi donas malkontentigan, malbonan rezulton

  • ne malsukcesa = tia, ke ghi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton

  • amiko = persono, al kiu oni sentas simpation au amon

  • neamiko (malofta vorto) = persono, al kiu oni sentas nek amon/simpation, nek malamon/malsimpation

  • malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation au malamon

Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne.

Che iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam ghi normale devus okazi:

  • dormi maldormi = resti sendorma, kiam oni normale dormus: Oni decidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos che la reghidino, por vidi, chu tio estis efektiva songho, au kio alia ghi estas.FA1.10

  • havi malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi

Evitado de MAL «

Che iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike tio bone eblus. Oni ekz. malofte audas vortojn kiel malgiganta, malenvii, malshuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankau malkutimaj vortoj povas esti dezirataj, se oni volas ghuste malkutime esprimi sin.

Kaj kiam en la malmaten’
La suno malauroras,
Malvek’ maliras kun malpen’
Kaj oni maldejhoras

fragmento el Insulo de Fetichuloj de William Auld

Ne chiuj maloj havas MAL «

Rekte kontraua signifo ne chiam esprimighas per MAL. Ekzistas multegaj kontrauaj vortparoj sen tiu prefikso, ekz.: tagonokto, finikomenci, nigrablanka, forgesimemori, troviperdi, pacomilito, pozitivanegativa, nordosudo, orientookcidento, internaekstera, sursub, alde, kunsen, chionenio, jesne, plusminus k.t.p.

Alternativoj al MAL-vortoj «

Por multaj MAL-vortoj oni kreis nekunmetitan alternativon. Kelkaj tiaj MAL-alternativoj farighis oftaj, dum aliaj aperas precipe en poezio k.s. Ankorau aliaj preskau neniam estas uzataj. Iafoje okazas, ke tia MAL-alternativo evoluas for de la MAL-vorto, kaj ricevas specialan signifon.

Ne regas klara interkonsento pri la uzindeco de tiaj MAL-alternativoj, precipe pri tiuj, kiuj ne ricevis specialan signifon. Kelkaj opinias, ke tiaj vortoj estas ghenerale evitindaj, dum aliaj trovas ilin akcepteblaj au ech uzindaj, almenau en certaj kuntekstoj kaj por certaj lingvaj stiloj. Chiuokaze oni ne provu tute forigi la prefikson MAL per tiaj MAL-alternativoj.

Jen kelkaj ekzemploj:

  • trista (= malgaja, malghoja) – ofte uzata

  • kurta (= mallonga) – sufiche ofta en literatura (precipe poezia) lingvajho kaj en kelkaj tehhnikaj kunmetajhoj (kurtonda radio); krome relative malofta

  • frida (= malvarma) – sufiche ofta en literatura (precipe poezia) lingvajho kaj en kelkaj kunmetajhoj (fridujo, fridvagono); krome relative malofta

  • olda (= maljuna) – ne malofta, precipe en literatura lingvajho

  • liva (= maldekstra) – iafoje uzata; povas esti tre utila, kiam oni devas rapide au ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro

  • dura (= malmola) – sufiche ofta en tehhnika lingvajho; ricevas ofte iom specialan figuran signifon (dura vivo = “malfacila vivo”); ekster la tehhnika lingvajho relative malofta en nefigura uzo

  • lanta (= malrapida) – sufiche ofta en poezia lingvajho; malofta ekster literaturo

  • leghera (= malpeza) – ekhavis specialajn figurajn signifojn (leghera literaturo = “malserioza, senprofunda literaturo”, leghera infanterio = “facile movebla infanterio kun relative malpezaj armiloj”); por efektiva malpezeco oni uzas preskau nur malpeza

  • turpa (= malbela) – tre malofte uzata

  • *dificila*° (= malfacila) – uzata nur de ekstremistoj

Ech se iu MAL-alternativa estas tauga por certaj situacioj, la responda MAL-vorto chiam restas tute bona kaj uzinda. Oni ekz. normale uzu maldekstra. Nur en specialaj okazoj, kiam vere utilas, oni uzu la alternativon liva.

Ordinara radiko «

MAL povas ankau esti ordinara radiko:

  • malo = rekte kontraua ideo (la malo de “granda” estas “malgranda”)

  • male = tute kontraue