PMEG 2024
38.2.6. CHJ
Per CHJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Komparu kun NJ kaj ET. Antau CHJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas chirkau 1 ghis 5 literojn:
Johano → JohanchjoFE.38 au JochjoFE.38
Nikolao → NikolchjoFE.38 au NikochjoFE.38 au NikchjoFE.38 au NichjoFE.38
Ernesto → ErnechjoFE.38 au ErchjoFE.38
Vilhelmo → VilhelchjoFE.38 au VilhechjoFE.38 au VilchjoFE.38 au VichjoFE.38
papago → PapchjoFA1.138 (karesa nomo de vira papago)
patro → pachjoFA2.16 au Pachjo
onklo → Ochjo
frato → Frachjo
CHJ, same kiel NJ, estas iom aparta sufikso, char ghi ne komencighas per vokalo, kaj char oni povas mallongigi la radikon antau ghi. Iafoje oni eble povus unue aldoni la sufikson UL, se tio helpus krei pli bonsonan formon: Petro → Petrulo → Petruchjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko, nek rigora gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute lauplache (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj). Iafoje, se la baza vorto estas tre mallonga, oni povas aldoni CHJ post tiu tuta vorto, ech konservante eventualan O-finajhon antau CHJ: avo → avochjo (anstatau la iom malfacile elparoleblaj kaj apenau rekoneblaj formoj avchjo kaj achjo).
Legu ankau pri la proponita virseksa sufikso ICH°, la proponita neduuma sufikso IP° kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ°.