PMEG 2023

12.3.6.4. Kun

Kun montras akompanon (estadon en la sama loko, movighon en la sama movo). Kun estas la malo de sen. Kun montras au tion, kio akompanas, au tion, kio estas akompanata, lau la kunteksto:

  • Resti kun leono estas danghere.FE.7Resti en la sama loko kiel leono...

  • Ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11...vivi en la sama loko kiel ili.

  • Mi vivas kun li en granda amikeco.FE.35

  • Ho, kun li oni devas esti singarda!Rz.32...kiam oni estas kun li...

  • Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE.33...koko akompanata de tri kokinoj.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajho.FE.35

  • Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajho.FE.35

  • Mi vidis vian avinon kun shiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino.FE.33 Vershajne la nepinoj kaj la nevino estis kun la avino, sed teorie ekzistas la eblo, ke ili estis kun mi. Eble ili chiuj sep estis en la sama loko.

  • Li renkontis vartistinon kun malgranda infano.FA1.198...kiu havis malgrandan infanon. Komparu kun: Li kun malgranda infano renkontis vartistinon. La infano akompanis lin. Tamen ankau la unua varianto iafoje povus signifi, ke la infano estis kun li, se la kunteksto permesus. La dua varianto estas tamen nepre unusenca.

  • Subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten.FA1.197 La kofro prenis lin kun si.

  • Chu en chi tiu trovighas kalesho kun chevaloj?FA3.89

Ofte la kun-afero estas tre intime ligita al io. Ghi povas trovighi ene de ghi, au ech esti parto de ghi:

  • Sur chiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj chiuj estis veraj.FA2.136 La diamantoj estis fiksitaj al la ringoj.

  • Oni povis ankau vidi tra tiu pordo vicon da chambroj kun luksaj mebloj.M.114 La mebloj trovighis en la chambroj.

  • Vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.FE.42Vortoj, kiuj havas la sufikson “um” kiel parton de si...

  • Li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.FE.26...teon, en kiu estis sukero...

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?FA1.198...kiu havas la tiel altajn fenestrojn.

  • Che la fenestro sidis malgranda knabo kun freshaj rughaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj.FA2.144

  • En la chambro, en kiun shi eniris, sidis kun pipo en la busho grizeta viro.M.181

  • Tiuj bulkoj ech estis kun sekvinberoj.FA1.79

Farado de la sama ago «

Kun povas montri ion, kio faras la saman agon. Tio povas esti precize la sama ago, au ago kun la sama celo, au ago kun reciproka celo, au ago simila sed konkura, lau la kunteksto. Normale la kun-afero ankau estas en la sama loko, sed ne nepre:

  • Eniru en mian varman chambron kaj manghu kun mi. Ili ambau manghu en la sama loko, vershajne la saman manghon.

  • Venu kune kun la patro.FE.8 Kaj vi, kaj la patro venu, samtempe. La aldono de kune plifortigas la kunecon al precize la sama loko, movo kaj celo.

  • Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ghis ilia domo.FE.18

  • Shi edzinighis kun sia kuzo, kvankam shiaj gepatroj volis shin edzinigi kun alia persono.FE.39 Reciproka kunagado. Shi edzinighis al la kuzo, kaj la kuzo edzighis al shi.

  • La junulo alighis al nia militistaro kaj kuraghe batalis kune kun ni kontrau niaj malamikoj.FE.39 Li batalis sur la sama flanko kontrau la sama malamiko.

  • Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj.Sm1.17 Ili batalos en la sama batalo, sed por malsamaj celoj. Ili batalos unu kontrau la alia. Por klareco oni povas uzi kontrau anstatau kun.

  • La jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li.FA1.113 Shi ekhavis la saman opinion kiel li.

  • Ghuste hierau ni parolis kun vi.M.96 Ni parolis al vi, kaj vi parolis al ni.

  • Du iliaj faskoj [= de shiaj haroj], karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur shia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la rugho sur la vangoj.M.56 La frunto kontrastis al la vangoj, kaj reciproke.

Proksimigo, rilatigo «

Kun povas montri abstraktan rilatigon au proksimigon:

  • Multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj.OV.431 La diversaj nomoj estas en la pensoj tiel proksimaj unu kun la alia, ke oni ne povas ilin distingi.

  • Sur la vizagho oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la vocho!M.135 La konfuzo kaj la kompato estas kunigitaj per ligo.

  • Shi ridis pri la du seghoj, che kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj shi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn shi vidadis sur la stratoj.M.38 Shi metis ilin unu kun la alia en la pensoj por kompari ilin.

Akompana eco, sento au fenomeno «

Kun povas montri ian econ, senton au fenomenon, kiu akompanas ion (personon, objekton, agon):

  • “Kion mi vidas!” diris shia patrino kun grandega miro.FE.17 Shiajn vortojn akompanis miro.

  • Kun bruo oni malfermis la pordegon.FE.38 Samtempe kiel la malfermado, kaj pro ghi, audighis bruo.

  • Viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto.Rz.84...homoj, kiuj kondutas plej aristokrate.

  • Tio signifas? – demandis Marta kun frapanta koro.M.30 Shia koro frapadis dum shi demandis.

  • Li deturnis la kapon kaj respondis kun apenau kashata malkontenteco.M.10

  • La infano kun vizagho rugha de varmego jhetighadis sur ghi [= la litajho] kun preskau senchesa tusado kaj neklaraj plendoj.M.194 Au ...dum preskau senchesa tusado...

Tempo «

Kun-esprimo povas montri ion, che kies apero (au tuj poste) okazas io:

  • Levighu kun la suno, edzighu dum juna.PE.896Levighu, kiam la suno levighas...

  • Samtempe kun la levigho de la ambau virinoj malaperis la paro da okuloj.M.43 Oni povus ankau uzi kiel: Samtempe kiel la levigho...

  • Kun tiuj chi vortoj li malaperis en la arbaron.Rt.59Dirinte tiujn chi vortojn li malaperis...

  • Kun la nuna numero finighas la unua jaro de eldonado de nia gazeto.OV.82 La unua jaro finighas, kiam eldonighas la nuna numero.

Kun povas ankau montri tempon, dum kies iom-post-ioma iro io shanghighas:

  • Shi amis lin kun chiu tago pli varmege kaj pli sincere.FA1.172 La amo kreskis lau la pasado de la tagoj.

  • Kun la tempo la formo nova iom post iom elpushos la formon malnovan.FAnt.48Lau la paso de la tempo...

Kun kvazau participo «

Ofte oni povus anstatauigi kun per aktiva participo. La frazparto post kun estus objekto de tiu participo:

  • Li renkontis vartistinon kun malgranda infano.FA1.198Li renkontis vartistinon havantan malgrandan infanon. ...vartistinon, kiu havis malgrandan infanon.

  • Li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.M.46...farante teatran geston...

  • La chefepiskopo forlasis shin kun koleraj vortoj.FA1.176...dirante kolerajn vortojn.

  • Li sidis kun la brakoj kunmetitaj....havante la brakojn kunmetitaj. Chi tie kun peras priskribon, kvazau ghi estus verbo.

Koncernato «

Zamenhof ofte uzis kun por montri ion, kio estas iel koncernata. Kiam ne temas pri akompano, estas rekomendinde uzi pli klaran rolvorteton. Ofte pri estas la ghusta elekto:

  • Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigardadis.FA1.109 Uzu pri.

  • Kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone.FA1.221 Uzu pri.

  • Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero!M.150 Uzu kontrau.

  • Kio farighis kun shiaj infanoj?M.118 Uzu al.

  • Rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, shi denove malsupreniris.M.13 Uzu pri. = ...singarda en chiu ago, kiu koncernas la fajron... Iafoje tamen singarda kun povas esti tute bona: Kun li oni devas esti singarda.Rz.32Kiam oni estas kun li...

Kun kaj per «

Iafoje kun kaj per povas esti tre proksimaj. Ilo au rimedo ja ankau akompanas la agon, al kiu ghi servas. Oni elektu lau tiu senco, kiun oni volas esprimi:

  • Che la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto.M.46 La montrado estis akompanata de teatra gesto, tial kun. Oni uzu anstataue per, se ghuste la teatra gesto servis por montri la pordon.

  • Mi iris kun shipo, kiu veturis norden.FA3.128 Li akompanis la shipon. Oni povus ankau uzi per, se oni volas diri, ke li uzis la shipon kiel veturilon.

Sed plej ofte kun kaj per donas tute malsamajn signifojn: Shi vidis chevalon per binoklo (shi uzis la binoklon por vidi). Shi vidis chevalon kun binoklo (la chevalo havis binoklon, au eble shi havis binoklon, sed ne uzis ghin por vidi la chevalon).

Rolvortajhoj kun kun «

Legu ankau pri rolvortajhoj kiel kompare kun, kune kun.

Vortfarado «

  • Kune = “samtempe + samloke + samage + samcele, kiel unu tuto, unu kun la alia”: Chu vi konsentas, ke ni vojaghu kune?FA1.64 Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.FE.36 Ili estas kune. (= Ili havas amrilaton.) Kune kun estas ofte uzata kiel pli emfaza formo ol simpla kun. Vidu ekzemplojn chi-antaue.

  • Chi-kune = “kun tio chi, kune kun tiu chi letero, paketo au simile”: Mi sendas chi-kune internacian respondkuponon.

  • Kunigi = “kauzi, ke io estu kun io”: Malfelicho ofte kunigas la homojn, kaj felicho ofte disigas ilin.FE.42

  • Kunighi = “ekesti kune kun io”: Ech en songho shi ne povis kunighi kun ili.FA3.123 Chiuj tiuj larmoj kunighis en unu solan larmon.FA3.142

En kunmetajhoj prefikseca kun montras jen kunecon, jen kunighon. Neniu regulo decidas pri tio: kunludi = “ludi kune”, kuntreni = “treni kun si”, kunmeti = “meti en la saman lokon”, kuntiri = “tiri al la sama loko, tiri kun si”. Oni faris diversajn provojn distingi la du signifojn de prefikseca kun: kunevivado, kunkunvoki, kunenveni, alkunveni k.s. Chiuj provoj malsukcesis. La praktiko montris, ke distingaj formoj ne estas bezonataj. Por klare montri kunecon, la plej bona solvo estas dismeti la kunmetajhon: ludi kune, tiri kun si k.s.