PMEG 2023

12.3.4.8. Kontrau

La baza signifo de kontrau estas “inversa direkto”.

Pozicio kun direkto «

Kontrau povas montri pozicion de io, kies antaua flanko estas direktita al io alia, precipe al ties antaua flanko. La du aferoj havas do siajn antauajn flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj:

  • La regho sidis sur sia regha trono en la regha domo, kontrau la enirejo de la domo.Es.5...fronte al la enirejo... ...vidalvide al la enirejo...

  • Shi sidis senmove kontrau la estingighanta fajrejo kaj meditis.M.13 Shia antaua flanko estis turnita al la fajrejo.

  • Aranghis sin la Izraelidoj kaj la Filishtoj, fronton kontrau fronto.Sm1.17

  • La pordegoj de la interna korto estis kontrau la pordegoj norda kaj orienta.Jhh.40

  • Li mezuris la longon de la konstruajho kontrau la placo, kiu estis malantaue.Jhh.41 Li mezuris tiun flankon, kiu estis direktita al la placo.

  • Inter la pasejoj [...] estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko [...]. Unu roko elstaris norde kontrau Mihhmash, kaj la dua sude kontrau Geba.Sm1.14 La pintoj de la du rokoj estis direktitaj al la du respektivaj lokoj.

  • La Eternulo paroladis kun Moseo vizaghon kontrau vizagho, kiel parolas homo kun sia amiko.Er.33

Shangho en kontrauan pozicion «

Por montri shanghon de direkto, turnighon al nova direkto, oni uzas kontrau plus N-finajhon:

  • Li levis la vizaghon kontrau la plafonon kaj ridis laute kaj longe.M.163 Unue lia vizagho estis turnita en alia direkto. Poste li levis ghin tiel, ke ghi estis direktita kontrau la plafono.

  • Zminska levis kontrau la junan virinon siajn okulojn.M.32

Sed se temas pri movo al ia loko, kie la movita afero havas direkton kontrau io, oni uzas kontrau sen N-finajho, char tiam kontrau ne montras turnighon al nova direkto:

  • Starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontrau la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.Er.26 Oni metu la kandelabron en certan lokon. Tie ghi staru kontrau la tablo.

  • Prenu chiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontrau la suno.Nm.25

  • Li starighis antau la altaro de la Eternulo kontrau la tuta komunumo de Izrael.Kr2.6

Movo kun direkto «

Kune kun movaj verboj kontrau montras ion, direkte al kio io movighas:

  • Unu homa figuro venis kontrau li.BV.77

  • Ili promenis man-en-mane kontrau la levighanta suno.

En tiaj frazoj oni pli ofte uzas direkte al, renkonte al au simile.

Por montri, ke kontraumovo atingas sian celon, kaj kuntushighas kun ghi, oni povas uzi kontrau plus N-finajhon:

  • Sovagha hajlo flugas kontrau liajn tempiojn.Rt.106 La hajlo trafas la tempiojn.

  • La salmo saltos kontrau la falantan akvon kaj frapos sin kontrau la shtonajn murojn.FA2.97

  • Chiu el ili povis jheti shtonon kontrau haron, kaj ne maltrafi.Jgh.20

Se la kunteksto permesas, au se la kuntushigho ne estas grava, oni povas uzi kontrau sen N-finajho:

  • La akvo en ghi [= la torento] fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naghi kontrau la fluado.FA1.18 La malo estas kun la fluado au lau la fluado.

  • Mi ekfrotis alumeton kontrau la muro.FA3.15

  • Por la nokto oni starigis la kofrojn kontrau la pordo.FA1.143

Komparu kun similaj uzoj de chirkau, preter, tra kaj trans.

Malamika ago au intenco «

Ofte kontrau montras malamikecon, malfavorecon, negativecon k.s.:

  • La junulo alighis al nia militistaro kaj kuraghe batalis kune kun ni kontrau niaj malamikoj.FE.39

  • Vi blasfemas, Isaak, kontrau la sola Dio.Rn.45

  • David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontrau li.Sm1.23

  • Mi ne devas agi kontrau mia konscienco.M.58 La malo estas lau mia konscienco.

  • Mi estas kontrau via opinio (kontrau vi). La malo estas por via opinio, por vi.

Se kun malamika signifo miksighas ideo de movigho, kiu atingas sian celon, oni uzas kontrau plus N-finajhon:

  • Vi iras kontrau min kun glavo, lanco, kaj shildo; kaj mi iras kontrau vin en la nomo de la Eternulo.Sm1.17

  • Ili venis en Laishon, kontrau la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj venkobatis ghin per la glavo.Jgh.18

  • Li iris milite kontrau chiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin chiujn.FA4.72

Forigo au defendo de malbono «

Kontrau povas montri malbonajhon, kiam temas pri defendo, forigo au shirmo de tiu malbonajho:

  • La Eternulo, kiu savis min kontrau leono kaj kontrau urso, savos min kontrau chi tiu Filishto.Sm1.17

  • Por shirmi sin kontrau la suno, shi havis sur si grandan chapelon.FA2.56

  • Li savis nin kontrau la manoj de malamikoj kaj kontrau insidantoj che la vojo.Ez.8

Iafoje oni ankau povas uzi de au disde en tiaj frazoj, sed ofte nur kontrau taugas:

  • Vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi achetis kontrau la malsato.Gn.42 Nur kontrau montras, ke la greno helpu forigi la malsaton. ...(dis)de la malsato estus nekomprenebla.

  • Laboro [...] estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontrau malsanoj de la korpo kaj spirito.M.193

Intershangho «

Kontrau povas montri ion, kion oni donas au ricevas intershanghe:

  • Damasko donadis al vi komerce kontrau la multo de viaj faritajhoj multe da diversaj valorajhoj, vinon el Hhelbon, kaj plej blankan lanon.Jhh.27 Okazis intershangho inter vi kaj Damasko. Vi donis viajn faritajhojn, kaj Damasko donis diversajn valorajhojn.

  • Ghia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de shi, intershanghe kontrau reciproka servo en formo de mono.M.20

  • Li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj achetis de li la birdon kontrau kelke da spesdekoj.FA1.138

Por tiu signifo oni uzas pli ofte por. Shajnas bone uzi por, kiam temas klare pri vendo kaj acheto, kaj kontrau, kiam temas pri alispeca intershangho, sed ofte ne estas eble distingi precize.

Kontrau povas che la verbo shanghi montri ion, kion oni prenas anstatau alia afero:

  • La chifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne shanghus kontrau la purpuro de reghoj.Rt.35...mi ne prenus anstataue la purpuron de reghoj.

  • Oni ne povas shanghi ghin kontrau vazoj el pura oro.Ij.28

Che la verbo anstatauigi oni ne uzas kontrau sed per: Chiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstatauigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton.M.89

Direkto de sento au ago «

Kontrau povas montri personon au alian aferon, al kiu direktighas sento au ago. Kontrau estas uzata precipe che malamikaj sentoj kaj agoj, sed ankau che neutralaj au ech amikaj. Oni ofte ankau povas uzi al:

  • Tiu chi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo shi havis teruran malamon kontrau la pli juna.FE.13

  • Asa ekkoleris kontrau la antauvidisto kaj metis lin en malliberejon.Kr2.16

  • Kontrau tiu homo, kun kiu shi parolis, shi sentas ian chagrenon.M.179

  • Ankau Amalio estas ne indiferenta kontrau li!Rt.93 Se oni uzus chi tie al, temus pri lia sento pri Amalio. Nun temas pri shia sento pri li. Tion kauzas la dusenceco de indiferenta, kiu jen montras econ de seninteresajho, jen senton che iu, kiu ne interesighas pri io.

  • Estu sinceraj kontrau mi.H.60

  • Interkonsentigi chiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontrau aliaj.OV.531

Por akcenti, ke la sento ekestas, ke temas pri shangho de stato, oni povas uzi kontrau plus N-finajhon:

  • Povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontrau vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero.Re.6

Komparo «

Kontrau iafoje signifas “kompare kun”:

  • Mi ne forpelos ilin de antau vi en unu jaro, por ke la tero ne farighu senhoma kaj por ke ne multighu kontrau vi la bestoj de la kampo.Er.23...por ke la bestoj ne farighu multaj kompare kun vi.

  • La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontrau via nuna nombro.Re.1

  • Kontrau tuta kohorto ech Herkulo estas malforta.PE.624Kompare kun tuta kohorto... Oni povas chi tie kompreni ankau malamikan agon en kontrau: En batalo kontrau tuta kohorto...

  • Germanujo farighos respubliko, kontrau kiu Romo kaj Sparto estos monahhinejoj.Rt.17...kompare kun kiu Romo kaj Sparto estos monahhinejoj.

Vortfarado «

  • Kontraua = “tia, ke ghi estas kontrau io”: Li ne scias, kiu loghas en la kontraua domo.FA2.134 Ili iris, sed ghuste en la direkto ghuste kontraua al tiu, en kiu ili devus iri.FA3.89 Eble tio estos kontraua al la kristana favorkoreco?M.171

  • Kontraue = 1. “En kontraua pozicio au direkto”: La regho kaj la reghino sidis sur belega trono, ghuste kontraue de la jughistoj kaj de la tuta konsilistaro.FA1.12 La vento blovas kontraue. 2. “Kun kontraua volo, senco au intenco”: Ili agis kontraue al la leghoj. 3. “Tute alie, tute male” (uzata kvazau propra frazo): Mi havas nenian plendon kontrau li, kontraue, mi estas danka al li.M.153

  • Kontraui = “havi kontrauan volon”: Shi kontrauis al ilia propono.

  • Kontrauighi = “ekhavi kontrauan volon”: Ne kontrauighu al nia felicho [...]!Rz.77