PMEG 2023

12.3.4.10. Preter

Loko de movigho «

Preter montras lokon, che kies flanko okazas movo. La movo normale pluiras for de tiu loko:

  • Li pasis preter mi sen saluto.M.158 Li pasis flanke de mi.

  • Elizo devis iri tute proksime preter ili.FA1.174 Shi pasis flanke de ili.

  • La fishoj, kiuj naghis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj.FA1.25

  • Li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo.FA2.55

Loko sen movigho «

Preter povus ankau montri lokon, kiu estas atingebla per movo flanke de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj: Mia hejmo trovighas preter tiuj arboj. Se vi volas atingi mian hejmon, vi devas iri preter tiuj arboj. Simila uzo estas ebla sed same malofta che tra. Che trans tia uzo estas tamen tute normala.

Preter + direkta N-finajho «

Por klare montri, ke pretermovo pluiras for de la afero, oni povas uzi preter + N-finajhon. Jam simpla preter povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-finajhon nur kiam tio helpas al klareco:

  • Ghi iris al li preter la bushon.PE.568Li ne sukcesis profiti de ghi.

  • La vojo kondukis preter preghejon.FA1.23La vojo ne finighis che la preghejo.

Komparu kun similaj uzoj de chirkau, tra, trans kaj kontrau.

Figura uzo «

  • Li agas preter chia racio. Li tute ne uzas racion.

  • La pesto pasis preter tiu urbo. La pesto ne trafis tiun urbon.

Vortfarado «

  • Pretere = “preter io”: La arbaroj estis densaj kaj mallumaj, [...] kaj pretere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro.FA2.5...preter la arbaroj...