PMEG 2024

12.3.4.15. Trans

Trans signifas “sur la alia flanko de”. Oni uzas trans, kiam estas necese iri super au sur la afero por atingi tiun alian flankon:

  • Chi tiu estas jam trans chiuj montoj.Rn.18Chi tiu estas jam sur la alia flanko de chiuj montoj. Por iri tien, kie chi tiu estas, oni iru super (au sur) la montoj.

  • Ankorau antau la mallevigho de la suno ni devas esti trans la limo!Rt.103... sur la alia flanko de la limo.

  • La domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ghis la funebra betulo trans la lago.FA4.31... ghis la funebra betulo, kiu trovighis sur la alia flanko de la lago.

Komparu kun simila sed tre malofta uzo de preter kaj tra.

Zamenhof ofte uzis transe de anstatau (senmova) loka trans: Transe de la mallargha kampa vojo staras malnova kavalira kastelo.FA2.58

Trans + direktaj rolmontriloj «

Oni povas uzi de au el antau trans por montri movighon de au el loko aliflanke de io (per iro super au sur ghi):

  • Venis kontrau vin granda multo da homoj de trans la maro.Kr2.20... de loko, kiu trovighas aliflanke de la maro.

  • Belaj rakontoj el trans la montoj.PE.186

Oni ofte uzas trans kune kun direkta N-finajho por esprimi movighon al loko aliflanke de io:

  • La hirundo flugis trans la riveron, char trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.FE.26... al trans la rivero ... Chi tiu Fundamenta ekzemplo instruas, kiel oni distingas inter trovigho aliflanke de io, kaj movigho al la alia flanko de io.

  • La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo.FA1.217

  • La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la morton!FA3.105

Komparu kun similaj uzoj de chirkau, preter, tra kaj kontrau.

Zamenhof sufiche ofte uzis trans sen N-finajho, kiam temis pri movigho al la alia flanko de io:

  • Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.PE.463... al la alia flanko de limo ...

  • Matene la vojo kondukas trans shvelintaj riveroj. Sidu forte sur via chevalo, por ke la torenta akvo vin ne forshiru!FA1.225

Ankorau hodiau oni povas renkonti tian uzon. Estas tamen preferinde en tiaj okazoj aldoni direktan N-finajhon lau la ordinaraj reguloj: iras trans limon, kondukas trans shvelintajn riverojn.

Trans kaj tra «

Ne konfuzu trans kun tra. Transmovo iras super au sur io. Tramovo iras ene de io:

  • Shi saltis trans barilon. Shi saltis super la barilo al la alia flanko.

  • Shi kuris tra barilon. Shi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.

  • Ili iris trans la ponton. Ne: *... tra la ponton*, char oni iras sur ponto, ne en ponto.

  • Trans la bushon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la dauro de la tuta interparolado glitis nun rideto.M.31 La rideto glitis ne en la busho, nek flanke de la busho, sed ghuste sur la busho.

  • Kavalirajhon oni metas al vi trans la shultron.Rz.83 La kavalirajhon (ordenan rubandon) oni metas sur la shultron etendante ghin de la brusto ghis la dorso. Tra donus tute alian signifon.

Maltrans «

Logika, sed apenau uzata, estas maltrans = “sur tiu chi flanko de”: Vi eraras. Tiu urbo ne trovighas trans la rivero, sed maltrans ghi.... Tiu urbo ne trovighas aliflanke de la rivero, sed chi-flanke de ghi. Atentu pri la akcento: máltrans. Anstatau maltrans oni provis la novan rolvorteton cis. Plej bona alternativo estas tamen chi-flanke de.

Vortfarado «

  • Transa, transe = “aliflanka, aliflanke”: Shi transflugis sur la transan bordon.FA3.3 Transe de la maro trovighas lando tiel same bela, kiel chi tiu.FA1.165 En ghi estis skribita pri la vivo transe de la tombo.FA3.117 (= ... aliflanke de la morto, post la morto.)

  • Transigi = “movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon”: Ili pershipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la dauro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patrino.FA4.19 Shi transigis la foliojn [de la libro].FA1.162

  • Transighi = “iri trans ion, transiri en alian lokon/staton”: Per shipeto ili transighis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transighi kun mi en alian loghejon.Rz.30 Liaj sentoj transighis en kompaton kaj malestimon.